Esperanto (komputila viruso)

komputila viruso
Ĉi tiu artikolo temas pri komputila viruso. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

Esperanto (ekzakta nomo Esperanto.4733) estas komputila viruso aperinta en 1997, nomita laŭ la planlingvo Esperanto. La nomon por la viruso elektis ĝia aŭtoro verŝajne pro tio, ke ĝi similas la internaciecon de la lingvo Esperanto per sia konduto. Ĝi nome estas la unua interplatforma viruso celanta ataki ne nur DOS-on kaj Vindozon, sed ankaŭ Macintosh-ajn komputilojn. La simileco inter la viruso kaj la lingvo troviĝas krome ankaŭ en tio, ke ĝi aktiviĝas en la tago, kiam unuafoje la lingvo publikiĝis.

La viruso unue aperis en novembro 1997. Ĝia kodo grandas je 4733 bitokoj kaj ĝi kapablas infekti kaj PC-komputilojn (DOS, Win95, WinNT) kaj Macintosh-komputilojn (Mac kaj PowerMac). Ĝi kapablas infekti kaj .COM- kaj .EXE-dosierojn ĉe PC-oj, kaj MacOS-programojn, etendaĵojn, regpanelojn, sistemajn dosierojn, serĉilojn, DA-tenilojn kaj labortablajn doseriojn ĉe Macintosh-oj. Malgraŭ tio, ke ĝi vere funkcias ĉe ambaŭ platformoj, onidire la viruso neniam sukcesis disvastiĝi de unu al la alia pro eraroj en la fontoteksto, kaj do la sola maniero okazigi tion estas kopii ĝin de unu platformo al alia permane.

Esperanto aktiviĝas ĉiun jaron je la 26-a de julio. Tio estas la tago, kiam en 1887 L. L. Zamenhof publikigis la unuajn ekzemplerojn de la Unua Libro de la lingvo Esperanto kaj kiam do tiu lingvo iĝis publika (tio estas plia pruvo de la intenca rilato de la viruso kaj la samnoma lingvo). Je tiu ĉi tago, se lanĉita en Vindozo, la viruso aperigas ĉe la ekrano la jenajn mesaĝojn skribitajn dulingve - en la angla kaj en esperanto (la kelkajn nuranglajn mesaĝojn esperantigis kaj skribis flanke kurzive en krampoj la verkinto de tiu ĉi artikolo):

[Esperanto, by Mister Sandman/29A]                        ([Esperanto, far Sinjoro Sandman/29A])
Never mind your culture / Ne gravas via kulturo,
Esperanto will go beyond it / Esperanto preterpasos ĝin;
never mind the differences / ne gravas la diferencoj,
Esperanto will overcome them / Esperanto superos ilin.
Never mind your processor / Ne gravas via procesoro,
Esperanto will work in it / Esperanto funkcios sub ĝi;
never mind your platform / Ne gravas via platformo,
Esperanto will infect it / Esperanto infektos ĝin.
Now not only a human language, but also a virus...        (Nun ne nur homa lingvo, sed ankaŭ viruso...)
Turning impossible into possible, Esperanto.              (Igante neeblan ebla, Esperanto.)

Laŭ la dulingveco de la mesaĝoj oni povas supozi, ke Mister Sandman (vidu ligilon por detaloj), la aŭtoro de la viruso, estas esperantisto, kiu eble eĉ celis reklami per la viruso la internacian lingvon (malgraŭ la fia maniero uzata por tio).

Eksteraj ligiloj redakti