Mister Sandman

Mister Sandman (esperante Sinjoro Sandman, Sinjoro Sablulo; mallongigita ankaŭ kiel MrSandman) estas pseŭdonimo de hispana programisto, kiu en 1996 fondis la internacian grupon de virus-/vermverkistoj 29A (por detaloj vidu la apartan artikolon pri la grupo). Lia pseŭdonimo verŝajne devenas de la nomo de fama anglalingva kanto Mister Sandman, kiun verkis Pat Ballard kaj aperigis ĝin en 1954. Mister Sandman estas aŭtoro de pluraj komputilaj virusoj, kiujn li verkis precipe kadre de la grupo 29A. Inter liaj verkoj troviĝas ankaŭ la viruso Esperanto.

Eksteraj ligilojRedakti