Pat Ballard

usona komponisto

Pat Ballard, naskita je la nomo Francis Drake Ballard (n. la 19-an de junio 1899, m. la 26-an de oktobro 1960[1]), estis usona popmuzika kantisto, kantverkisto, produktanto, muzikredaktisto kaj aŭtoro. Li estis naskita en la loĝloko Troy en nordorienta Pensilvanio, al patro Frank Ballard, juvelisto-optikisto, kaj patrino Lucille, soprano. Li estis la pranepo de Orrin P. Ballard, unu el la pioniroj de la regiono.

Pat Ballard
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1899 (1899-06-19)
en Troy
Morto 26-an de oktobro 1960 (1960-10-26) (61-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistokantoverkisto
vdr

Li estis edziĝinta al Hilda Gramlich, vestodezajnisto. Li mortis pro korhalto ĉe la Medicina Arto-Centro en Novjorko en 1960.

Pat Ballard estas postvivita fare de pluraj parencoj, inkluzive de ludprogramisto Gabriel Ballard.

Kantoj redakti

Li mem komponis kelkajn kantojn - la plej popularaj el ili estis "Mr. Sandman" kaj "Oh Baby Mine, I Get So Lonely".

Pat Ballard estis membro de la Amerika Societo de Komponistoj, Aŭtoroj kaj Eldonistoj (ASCAP).[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Mister Sandman, pseŭdonimo de hispana programisto de komputilaj virusoj, kiu elektis la nomon pro la kanto

Eksteraj ligiloj redakti