La brna hanteco (hantece brněnské hantec, ĉeĥe brněnský hantec) estas dialekto specifa por loĝantoj de la urbo Brno en Ĉeĥio. Hanteco estas argoto, kiu evoluis en Brno dum pluraj jarcentoj, dum kiuj tie kunekzistis paralele al la hodiaŭ superanta ĉeĥa lingvo ankaŭ la lingvoj de la mezepokaj koloniistoj – la germana, la itala kaj la jida. En la 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento estis hanteco uzata en la malsupraj sociaj tavoloj kaj apenaŭ komprenata de la ceteraj homoj. Ekde la 1960-aj jaroj ĝi prezentiĝas en formo alikonstruita kaj pluevoluigita de grupo de artistoj el Brno, kiuj sukcesis disvastigi konscion pri ĝi en la publiko per distraj rakontoj kaj reteni en la aktiva ĉiutaga uzado de la lokuloj relative limigitan grupon de vortoj kaj esprimoj. Multaj lingvaj trajtoj de hodiaŭa hanteco estas kunhavataj kun la mezmoraviaj dialektoj.

Etimologio redakti

El la germana hantieren (manipuli, labori, okupi sin) estiĝis Hantiersprache uzata kiel slango de negocistoj, tiu transformiĝis en la ĉeĥa oficiala literatura lingvo al hantýrka (slango, argoto, ĵardono), el kio en la slango de Brno estiĝis hantec.

Vortprovizo redakti

Al la plej konataj vortoj de hanteco apartenas:

  • šalina (elparolu ŝalina) = tramo (per kromnomo "Schelin" [ŝelin] de la germana "elektrische Linie" [elektriŝe linie] = "elektra linio"), ĉeĥe "tramvaj"
  • hokna = laboro (verŝajne de la germana "haken" = "haki", "pioĉi"), ĉeĥe "práce"
  • zoncna = suno (de la germana "Sonne"), ĉeĥe "slunce"
  • čurina = amuzo, ĉeĥe "legrace"

Pliaj ekzemploj de vortoj transprenitaj de la germana estas:

  • augle = okuloj (de "Augen")
  • cimra = ĉambro (de "Zimmer")
  • fajrovat = bruli (de "Feuer" = "fajro")
  • fusakle = "ŝtrumpeto" (de "Fußsack" = "piedingo" aŭ "Fuß" + "Socke" = "ŝtrumpeto")
  • haksna = "gambo" (de "Haxe")
  • hercna = "koro" (de "Herz")

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti