IKUE-Kongreso

aranĝo organizata de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE)
(Alidirektita el IKUE-kongreso)

IKUE-Kongreso estas la ĉefa aranĝo organizata de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Nuntempe ĝi okazas preskaŭ ĉiujare, kutime alterne kiel kongreso de IKUE sola kaj kiel komuna kongreso de IKUE kaj KELI (Ekumena Esperanto-Kongreso).

bildkarto pri la unua katolika kongreso de esperantistoj (1910)

Al la programo de IKUE-Kongreso apartenas ĉiutagaj Diservoj, prelegoj pri la kongresa temo kaj kunsidoj, sed ankaŭ distra programo el ekskursoj, muzikaj koncertoj, teatraĵoj, skeĉoj de junuloj kaj popolaj dancoj.

La unua IKUE-Kongreso okazis en 1910 en Parizo. Kadre de ĝi IKUE estis fondita. La malfermon de tiu kongreso ĉeestis preskaŭ 600 homoj. La tria de 1912 estis en Budapeŝto.

Kutime IKUE-Kongreso havas ĉirkaŭ 150 ĝis 300 partoprenantojn el ĉirkaŭ 20 landoj. La verŝajne ĝis nun plej granda IKUE-Kongreso estis la 37-a Kongreso en 1977 en Częstochowa (Pollando) kun pli ol 700 partoprenantoj, kadre de kiu la posta papo Johano Paŭlo la 2-a planis celebri meson en Esperanto.

En 2010, IKUE okazigis sian 63-an Kongreson en Parizo. Ĝi do revenis al la loko de sia fondiĝo por festi sian centjariĝon.

Kompleta listo redakti

jaro n-ro lando loko rimarko
1910 1-a   Francio Parizo fonda kongreso
1911 2-a   Nederlando Hago
1912 3-a   Hungario Budapeŝto tiam habsburga-hungara monarkio
1913 4-a   Italio Romo
1914 5-a   Francio Lourdes ne okazis pro la unua mondmilito
1920 6-a   Nederlando Hago
1921 7-a   Aŭstrio Graz finiĝis kiel unua kongreso de Internacio Katolika
1922 7-a   Nederlando Nijmegen
1923 8-a   Germana Regno Nürnberg
1924 9-a   Aŭstrio Vieno
1925 10-a   Francio Parizo
1926 11-a   Belgio Spa
1927 12-a   Italio Asizo kaj Romo
1928 13-a   Nederlando Tilburg
1929 14-a   Ĉeĥoslovakio Prago
1930 15-a   Hungario Budapeŝto
1931   Nederlando Eindhoven
1932 16-a   Francio Lourdes
1935 17-a   Italio Romo
1936 18-a   Ĉeĥoslovakio Brno
1937 19-a   Nederlando Hago
1938 20-a   Jugoslavio Ljubljano
1939 21-a   Belgio Antverpeno
1947   Nederlando Hilversum Internacia Konferenco kaj Ĝenerala Kunveno
1950 22-a   Italio Romo
1951 23-a   Germanio Munkeno
1952   Hispanio Barcelono
1953 24-a   Francio Lourdes
1954 25-a   Nederlando Amsterdamo
1955   Brazilo Rio-de-Ĵanejro
1956 26-a   Hispanio Zaragoza
1959 27-a   Aŭstrio Vieno
1960 28-a   Germanio Munkeno
1962 29-a   Italio Rocca di Papa kaj Romo
1963    Svislando Urnäsch
1964 30-a   Hispanio Valencio
1966 31-a    Svislando St. Gallen
1968 32-a   Germanio Limburg (Lahn) 1-a Ekumena Kongreso
1970 33-a   Aŭstrio Klagenfurt 2-a Ekumena Kongreso
1972 34-a   Italio Como
1973 35-a   Jugoslavio Beogrado
1974   Germanio Hamburgo 3-a Ekumena Kongreso
1975 36-a   Italio Romo
1977 37-a   Pollando Czestochowa
1978 38-a   Bulgario Varna 4-a Ekumena Kongreso
1979 39-a   Luksemburgio Luksemburgo
1981 40-a   Nederlando Dalfsen 5-a Ekumena Kongreso
1982 41-a   Francio Lille
1983   Francio Lourdes
1983   Italio Romo kaj Rimini
1985 42-a   Germanio Aŭgsburgo 6-a Ekumena Kongreso
1987 43-a   Pollando Czestochowa
1989 44-a   Britio Annan Court apud Brighton 7-a Ekumena Kongreso
1992 45-a   Hungario Velence 8-a Ekumena Kongreso
1993 46-a   Francio Viviers 9-a Ekumena Kongreso
1994 47-a   Pollando Gostyn 10-a Ekumena Kongreso
1995 48-a   Ĉeĥio Olomouc
1995   Litovio Kaŭno 11-a Ekumena Kongreso
1996 49-a   Hungario Szombathely 12-a Ekumena Kongreso
1997 50-a   Italio Romo kaj Rimini
1998 51-a   Francio Nantes 13-a Ekumena Kongreso
1999 52-a   Pollando Gliwice 14-a Ekumena Kongreso
2000 53-a   Italio Romo kaj Rimini
2001 54-a   Kroatio Zagrebo 15-a Ekumena Kongreso
2002 55-a   Ĉeĥio Kroměříž
2003 56-a   Italio Rimini 16-a Ekumena Kongreso
2004 57-a   Litovio Kretinga
2005 58-a   Hungario Piliscsaba 17-a Ekumena Kongreso
2006 59-a   Ĉeĥio Velehrad
2007 60-a   Pollando Pelplin 18-a Ekumena Kongreso
2008 61-a   Italio Rimini
2009 62-a   Pollando Vroclavo 19-a Ekumena Kongreso
2010 63-a   Francio Parizo
2011 64-a   Kroatio Zagrebo
2012 65-a   Hungario Pécs
2013 66-a   Pollando Kalwaria Zebrzydowska
2014 67-a   Italio Trento, urboparto Cadine 20-a Ekumena Kongreso
2015 68-a   Francio Strasburgo 21-a Ekumena Kongreso
2016 69-a   Slovakio Nitra
2018 70-a   Ĉeĥio Poděbrady 22-a Ekumena Kongreso
2019
2020 Virtuala kongreso de IKUE
2021 Virtuala kongreso de IKUE
2022 Virtuala kongreso de IKUE

En 2017, IKUE planis sian 70-an Kongreson en Udine; pro nesufiĉaj aliĝoj ĝi tamen ne okazis. Ankaŭ en 2019 ne okazis IKUE-Kongreso.

En 2020 okazis la Virtualaj Tagoj de IKUE. La partoprenantoj proponis ke pro la amplekso de la programo la Tagoj estu listigitaj inter la IKUE-Kongresoj.

Eksteraj ligiloj redakti