Piliscsaba
Piliscsaba [piliŝĉaba] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Pilisvörösvár.
Piliscsaba | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Meza Hungario | ||
Departemento | Pest | ||
Distrikto | Pilisvörösvár | ||
Poŝtkodo | 2081 | ||
Telefonkodo | (+36) 26 | ||
Kodo laŭ KSH | 07144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | András Farkas (FIDESZ-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 8 053 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 315,76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 38′ N, 18° 50′ O (mapo)47.63362918.826864Koordinatoj: 47° 38′ N, 18° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
Areo | 25,57 km² (2 557 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Situo Redakti
Piliscsaba situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Dorog. Budapeŝto troviĝas 14 km.
Historio Redakti
La romianoj nomumis sian vilaĝon Ad lucum felicem (=feliĉa bosko). La unua skriba mencio devenis el 1263. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1715 germanoj kaj slovakoj refondis ĝin. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Post kelkaj jaroj Nova Sulko kaj Jókai kolĥozoj formiĝis. Ekde 1961 la unuiĝintaj kolĥozoj havis la nomon Progreso. Piliscsaba urbiĝis en 2013.
El kazernoj de Ruĝa Armeo formiĝis kampuso de Katolika Universitato Pázmány Péter en 1994.
Vidindaĵoj Redakti
- Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Piliscsaba)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Piliscsaba)
- Kalvinana preĝejo (Piliscsaba) en kvartalo Klotildliget
- lago Garancsi [garanĉi]
Famuloj Redakti
En Piliscsaba mortis instruisto kaj aktoro Jolán Jászai.
Piliscsaba kaj Esperanto Redakti
En Julio 2005 la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazis en Piliscsaba.
Ĝemelkomunumoj Redakti
- Veľký Lapáš, Slovakio (2004)
- Möckmühl, Germanio (2004)
- Cherasco, Italio
- Valea Seacă, Rumanio
Referencoj Redakti
- ↑ Piliscsaba települési választás eredményei (hungare) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2012-01-21.
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)