IKUE-Kongreso 2012
La 65-a Kongreso de IKUE okazis ekde la 14-a de julio ĝis la 21-a de julio 2012 en Hungario inter la Esperanto-parko kaj la katedralo de urbo Pécs. Kongresejo estis cisterciana gimnazio kaj kolegio Nagy Lajos[1] en la urbocentro proksime de la katedralo. Krom plurlitaj ĉambroj en la kolegio mem, la kongresanoj povis loĝi ankaŭ en proksimaj hoteloj.
Programoj de la kongreso
redaktiLa temo de la kongreso estis "Mi kredas je unu Dio".
Prelegoj:[2]
- la kred-konfeso; doksologio
- Je kiu Dio ni kredas?
- En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo
- Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo
- "Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo": ĉu tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32
- Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj
- Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?
- Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?
- Sinjoro, al kiu ni iru? Dio, fonto de vortoj de eterna vivo
- Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)
- Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis
- Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min: doloro kaj morto laŭ la kristanismo
1-a tago (14-a de julio 2012)
redaktiBonvenigo, inaŭguro.
2-a tago (15-a de julio 2012)
redaktiUrborigardado, katedralo, episkopa palaco.
3-a tago (16-a de julio 2012)
redakti4-a tago (17-a de julio 2012)
redaktiĜenerala kunveno de IKUE, muzika horo.
5-a tago (18-a de julio 2012)
redaktiPrelegoj, urborigardado perbuse.
6-a tago (19-a de julio 2012)
redaktiPrelegoj, urbeto Bátaszék, urbo Szekszárd.
7-a tago (20-a de julio 2012)
redaktiPrelegoj, Kalvaria vojo.
8-a tago (21-a de julio 2012)
redaktiAdiaŭa tago de la 65-a IKUE-Kongreso.