IKUE-Kongreso 2010

La 63-a Kongreso de IKUE okazis de la 27-a de junio ĝis la 3-a de julio 2010 en Parizo, en la benediktana monaĥinejo apud la Baziliko de la Sankta Koro. Pro limigitaj kapacitoj de la kongresejo, ĝin povis partopreni nur 80 homoj.

Malfermo de la IKUE-Kongreso 2010 fare de C. Sarandrea kaj M. Šváček

La kongreso estis jubilea, ĉar 100 jarojn antaŭe okazis en la sama urbo la 1-a Kongreso Internacia de Katolikoj Esperantistaj, kadre de kiu IKUE fondiĝis.

Al la programo apartenis interalie:

  • Sanktaj Mesoj en diversaj lokoj (ekzemple en la kripto de la Baziliko de la Sankta Koro kaj en la Kapelo de la Mirakla Medalo)
  • vizito de la Katolika Universitato, kie IKUE fondiĝis en 1910
  • prelegoj (ekzemple pri Emile Peltier, kun rezultoj de novaj esploroj)
  • ronda tablo pri la demando "Kion signifas esti katolika esperantisto?", kadre de kiu menciiĝis ankaŭ aktualaj temoj kiel la skandaloj pri pedofilio.
Partoprenantoj de kongreso antaŭ la Kapelo de la Mirakla Medalo

Eksteraj ligiloj redakti