Enkursigilo

aparato aŭ programaro sur komputilo, kiu ligas du aŭ pliajn komputilajn retojn, ekzemple interreto kun firma reto

Enkursigilo[1][2] (aŭ ret-alirilo) estas aparato aŭ programaro sur komputilo, kiu ligas du aŭ pliajn komputilajn retojn, ekzemple interreto kun firma reto. Enkursigilo povas esti konsiderata kiel ĉenilo por datumpakaĵoj kiu estas aktivo sur OSI tavolo 3, kontraste kun nabo kiu estas tavolo 1 aparato, fakte ne plu ol plinobligita plilongigaĵo de retkablo.

Avaya ERS-8600

Funkciado

redakti

Por elekti la ĝustan pordon, la enkursigilo serĉas la destinadreson de la enkursigenda pakedo en la enkursigtabelo. Enkursigtabelo konsistas el tabelo de IP-adresoj aŭ grupigitaj IP-adresoj (subneto), kaj la koncernata sekva nodo. La sekva nodo kutime estas najbar-enkursigilo, kiu estas ligita al unu de la konektejoj de la enkursigilo. Kiam la destinadreso estas enkursigebla, do ekzistas en la enkursigtabelo, la enkursigilo uzos la koncernatan sekvan nodon por precizigi la eliran pordon. La envenanta IP-pakedon estas sendota al la elira pordo. La enkursigilo konstruas enkursigtabelon per interŝanĝo de enkursiginformo kun najbar-enkursigiloj. Tiel ekestas kompletan superrigardo de ĉiuj enkursigiloj en la IP-reto. La enkursigilo konstruos enkursigtabelon surbaze de la Dijkstra algoritmo per kiu la plej mallonga vojo al la destino estas elektata. Alivorte: la nodo kiu estas elektata, estas parto de la plej mallonga vojo. Por atingi tiun celon ekzistas pluraj enkursigprotokoloj. Datumpakedo normale rajtas trairi nur difinitan kvanton da enkursigiloj antaŭ ol alveni en destino.

Pliaj funkcioj

redakti

Konsumantenkursigilo (kiel sur la foto) havas kelkajn pliajn funkciojn. Krom enkursigi la rettrafikon inter la internaj pordoj kaj la interretpordo, en la enkursigilo estas konstruita DHCP-servilo, por ke komputiloj ricevu ilan IP-adreson de la enkursigilo, kio faciligas la konfiguradon. Plue estas NAT-funkcio, por ke pliaj aparatoj povu esti ligataj al konekto kun nur unu IP-adreso, kiel ĉe la plejmultaj kablo- kaj ADSL-modemoj. Nuntempe la konsumanto-enkursigiloj ankaŭ disponas je kvanto da sekurig-, protokol- kaj efektivigfunkcioj, kaj foje estas enkonstruita fajroŝirmilo. Fakte la NAT-funkcio jam parte plenumas la taskon fajroŝirmilo, pro tio ke konektoj de ekstere ne povas esti konstruitaj sen tio ke ili estas specife konfiguritaj.

Pordoj

redakti

Nuntempaj enkursigiloj disponas je granda elekto da pordoj. La pordoj varias je uzata teknologio kaj disponebla bendlarĝo. La sekvantaj pordoj estas kutimaj: E1 (2 megabitoj/sekundo), E3 (34 megabitoj/sekundo), STM-1 (155 megabitoj/sekundo), STM-4 (622 megabitoj/sekundo), STM-16 (2.5 gigabitoj/sekundo), STM-64 (10 gigabitoj/sekundo), Rapida Eterreto (100 megabitoj/sekundo), Gigabito Eterreto (1 gigabitoj/sekundo), 10 Gigabito Eterreto (10 gigabitoj/sekundo).

Protokoloj

redakti

Enkursigiloj komunikas per protokoloj. Ĉi protokolo havas propran manieron por kalkuli la vojplanon. Ekzistas du manieroj por enkursigi: statika kaj dinamika. Statike enkursigi signifas ke la enkursigilo per fiksa vojo konektiĝas la sekvanta enkursigilo. Dinamike enkursigi signifas ke la enkursigilo mem kalkulas la plej bonan vojon per specifaj variabloj, kiuj estas malsamaj por la diversaj protokoloj. Ekzemploj de tiuj variabloj estas: distanco, kostoj, ŝarĝo kaj bendlarĝo. Per bona konfigurado de tiuj ĉi variabloj, la administristo de la enkursigilo povas konstrui efikan reton.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti