Malfermi la ĉefan menuon


Lingvejo La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Vikipedio:Listo de havendaj artikolojRedakti

Saluton. Por tiu listo konvenas pluigi la evoluon. Tiele oni markis decembron 2015 kaj junion 2016; tiele oni marku nun decembron 2016. Ĉu iu povas fari tion?--kani (diskuto) 01:29, 1 jan. 2017 (UTC)

Ĉu iu povas marki almenaŭ en la mezo de la jaro 2017?--kani (diskuto) 12:25, 29 aŭg. 2017 (UTC)
Ĉu iu povas marki almenaŭ en la komenco de la jaro 2018?--kani (diskuto) 10:07, 6 maj. 2018 (UTC)
Ĉu iu povas marki almenaŭ en la mezo de la jaro 2018?--kani (diskuto) 00:55, 27 jul. 2018 (UTC)
Ĉu ĉiu administranto prifajfas pri tiu ĉi diskutejo? Aŭ pli bone dirite, ĉu neniu kapablas kaj volas fari tiun tasketon aŭ instrui al mi fari ĝin?--kani (diskuto) 09:53, 14 nov. 2018 (UTC)

Vikipedio:Listo de havendaj artikolojRedakti

Saluton. En la tabelo de tiu paĝo oni metis la ciferojn de ĉiuj monatoj ĝis inklude 2016. En 2017 oni metis nur la ciferojn de Januaro. Se neniu zorgos pri la enmeto de ĉiu monato, ĉu eblas almenaŭ ke iu metu tiujn de januaro ĉiujare? Mi ofte laboras por tiuj artikoloj kaj dezirus ke oni povu vidi la progreson. Mi ne volas laborigi iun. Se oni instruas al mi kiel fari tion, mi pretas fari ĝin.--kani (diskuto) 22:47, 16 jan. 2018 (UTC)

cleanup Special:LintErrors/self-closed-tagRedakti

Hello eowiki. I am eo-0; but have proposed a bot to repair these Lint Errors as well as the related category, Kategorio:Paĝoj kun nevalida memferma HTML‑etikedo. I have run this on many projects successfully. Please see my bot request at Vikipedio:Roboto/Permespeto#Fluxbot. If you have any questions, please let me know. Thank you, Xaosflux (diskuto) 15:41, 30 jan. 2018 (UTC)

Uzanto:Gamliel_Fishkin, your feedback is welcome. Xaosflux (diskuto) 15:59, 30 jan. 2018 (UTC)
Any community feedback is welcome. Xaosflux (diskuto) 16:40, 13 feb. 2018 (UTC)

Enmeto de vikiigita tekso sen transformo per nowiki-etikedojRedakti

Nun, se mi enmetas unu fragmenton de jam vikiigita teksto al la redaktilo, tiu aŭtomate transkodigas ĝin tiel, ke ĝi aldonas la nowiki-etikedojn al ĉiuj ligiloj. Ĉu eblas iel ĉirkaŭveni aŭ malŝalti tion portempe? Alaŭdo ۩ 09:43, 15 feb. 2018 (UTC)

Alidirekto de kategorioRedakti

Saluton, mi volas solvi problemon de alidirektaj kategorioj. Ĉu estas listo de kategorioj kun alidirekto. Tio helpos min. Se la listo ne ekzistas, ĉu eblas aldoni kaŝkategorion al ŝablono #ALIDIREKTI? Dankon. --LiMr (diskuto) 21:17, 12 mar. 2018 (UTC)

Listo de aktivaj uzantoj - ĉu malbone funkcianta?Redakti

Jes, kompreneble tiu ĉi ne estas grava problemo... tamen indas mencii / kontroli ĝin.

Hodiaŭ mi petis la liston de aktivaj uzantoj. Ĉiuj uzantoj kiuj faris almenaŭ unu agon dum la lastaj 30 tagoj estas tie, ĉu ne? Tamen mi ne trovis min mem! Mi rekontrolis la liston de miaj kontribuoj kaj ja estas ĉirkaŭ 8 miaj agoj antaŭ 14 tagoj! Tuj poste, mi kontrolis alian uzanton kiu ne estas en la listo kaj pri kiu mi scias ke li agis: Walber. Fakte, li faris 5 agojn antaŭ 13-14 tagoj; sed li ankaŭ mankas.

Ĉu eble la speciala paĝo ne bone funkcias? Aŭ estas alia kialo kiun mi ne komprenis?--Rdelre (diskuto) 07:19, 24 mar. 2018 (UTC)

Eble helpos la sciigo ke, tuj post la supra atentigo (=1 nova ago), mi reaperis en la listo (kun 13 agoj).--Rdelre (diskuto) 07:23, 24 mar. 2018 (UTC)


Arkiviga robotoRedakti

Ĉu iu povus krei la ĉiam funkciantan arkivigan roboton? Multaj eksteraj ligiloj rapide mortas kaj nur tre malmultaj vikipediistoj arkivigas ilin antaŭ meti en la artikoloj. En aliaj vikipedioj tion korektas arkivigaj robotoj, kiuj arkivigas la ankoraŭ vivajn kaj aldonas arkivajn ligilojn al jam mortaj ligiloj. Ni vere bezonas tion.--RG72 (diskuto) 15:58, 26 okt. 2018 (UTC)

Kiel uzi novajn informkestojn?Redakti

Mi rimarkis ke nuntempe oni uzas la novan version de informkestoj, kiuj uzas iun novan teknologion, kiun mi ne jam komprenas. Lastajn tagojn robotiloj redaktis artikolojn kaj anstataŭigis ĉion per tiaj novaj informkestojn. Sed la anstataŭigo ne ĉiam estis sendamaĝa. Ekzemple, en jenaj miaj artikoloj post uzo de {{informkesto homo}} malaperis bildoj: Nikolaj Rogdaev, Afanasij Matjuŝenko, Georgi Gogelia, kaj mi ne scias kiel meti ili reen. La malnova maniero de

{{informkesto homo|bildo=Bildo.jpg}}

evidente ne plu funkcias. Mi provis aldoni la bildojn tra "vikidatum-ero", sed tio nur funkcias kun bildoj el la vikikomunumo. Kiel mi aldonu bildojn, kiuj ne jam estas en la komunumo, al la informkesto? --Goren (diskuto) 14:04, 11 nov. 2018 (UTC)

Provu tiel:
{{informkesto homo|dosiero=Bildo.jpg}}
- Sincere, Moldur (diskuto) 15:02, 11 nov. 2018 (UTC)
Jes, dankon, tio ĉi funkcias. Oni tamen certe devos ĝisdatigi la dokumentadon de ŝablono, ĉar nenie en ĝi troveblas informo pri tia hako.--Goren (diskuto) 17:07, 11 nov. 2018 (UTC)

Vjetnama anonimuloRedakti

Saluton. Iu neregistrita Đông Minh amase faras teknikajn ŝanĝojn, ĉefe forviŝas. Mi rigardis kelkajn kaj ne kapablas kompreni ĉu tio estas bonintencaj faroj aŭ vandalismo.--kani (diskuto) 09:55, 14 nov. 2018 (UTC)

Mi inspektis kelkajn liajn redaktojn (en Bitmono kaj en Berberiso), kaj tiuj aspektas por mi bonaj - fakte korektoj de eraroj. Mi kredas ke pli verŝajne bonintenca ulo ol vandalo. - Moldur (diskuto) 10:44, 14 nov. 2018 (UTC)
Ne zorgu, karaj, tiu uzanto redaktis ligilojn, forviŝinte troaĵojn sen perdi la enhavon. Li korektis kaj kompaktigis ilin teknike, do nur plibonigis.RG72 (diskuto)
Bonege. Dankon al ĉiuj.--kani (diskuto) 20:14, 18 nov. 2018 (UTC)

Kopirajto de logotipoRedakti

Saluton!

Mi jam metis tiun demandon en la Diversejo, sen ricevi respondon; mi ankaŭ petis en Commons, sed oni respondis al mi, ke mi devis peti en la Esperantan Vikipedion mem. Eble mi uzis unue la malbonan fadenon, do mi reprovas en la Teknikejo.

Mi estas verkanta la artikolon Fédération Syndicale Unitaire (franca sindikato). En la Franclingva artikolo, la logotipo de la federacio aperas. Mi bone scias ke logotipojn oni ne povas alŝuti al Commons, sed ke estas en multaj Vikipedioj apartaj reguloj por ili, permesante al la uzantoj alŝuti rekte la logotipojn al la Vikipedio, sen uzi Commons. Ĉu tio estas permesata en la Esperantlingva Vikipedio, kaj se jes, kiel oni faras tion?

Dankon!
Theomanou (diskuto) 08:34, 22 nov. 2018 (UTC)

Fakte, nur kelkajn minutojn post la publikigo de tiu mesaĝo, mi trovis tion.  Ŝajnas, laŭ tio, kion mi legis en ĝi, ke mi povas uzi ĝin laŭ la reguloj de la justa uzo; mi faros tion. Ne hezitu forviŝi la dosieron se ĝi ne respektas la regulojn de Vikipedio. --Theomanou (diskuto) 08:39, 22 nov. 2018 (UTC)
Farite. --Theomanou (diskuto) 08:48, 22 nov. 2018 (UTC)

Kategorio:Miilitaj teatroj kaj kampanjoj de la Dua mondmilitoRedakti

Saluton. En tiu kategorio estas evidenta tajperaro, sed mi ne scias kiel korekti tion. Mi supozas, ke simpla alinomigo ne sufiĉos.--kani (diskuto) 01:55, 31 dec. 2018 (UTC)

Farite. Dankon pro la grava atentigo!RG72 (diskuto)
Kion celas la nekutima esprimo "milita teatro"? Se mi bone komprenas, tio ne rilatas al teatro, sed kion tio signifas do?? En Vikipedio ni evitu konfuzajn kaj nekonatajn esprimmanierojn. - Sincere, Moldur (diskuto) 08:34, 31 dec. 2018 (UTC)
"Teatro de milito" estas kutima esprimo en multaj lingvoj, aparte de landoj, kiuj partoprenis en la Dua mondmilito, kaj ĝi aparte en verkoj kaj studoj pri ĝi. Ĝi signifas la areon en kiu okazis la plej gravaj bataloj kaj operacioj dume de la milito. Vidu la respondajn artikolojn en la rusa, la hispana, la angla ktp. Persone, mi neniam vidis tiun ĉi terminon uzata en Esperanto, sed laŭ mi ĝi jes uzindas.--Goren (diskuto) 02:18, 4 jan. 2019 (UTC)
"Teatro de milito" estas stranga esprimo, kiun mi neniam renkontis. "Milita scenejo" kaj "militscenejo" troveblas eĉ en seriozaj verkoj kaj krome en Vikipedio mem. --Surfo 17:31, 4 jan. 2019 (UTC)
"Milita scenejo" estas figursenca frazo dum "milita teatro" estas militscienca termino kun ĝusta difino, legebla en aliaj vikioj. Eble ni devas krei artikolon pri tio en nia Vikipedio.RG72 (diskuto)
Vi argumentas pri signifoj de alilingvaj vortoj, mi parolas pri efektiva vortuzo en Esperanto. Bonvolu pruvi, ke milita teatro ne estas "figura frazo" kaj ke la uzoj de militscenejo ne celas la saman signifon kiel theatre of war, театр военных действийKriegsschauplatz. --Surfo 06:33, 5 jan. 2019 (UTC)
Ni ŝajne jam venas al la teritorio de Lingvejo :) La esprimo "milita teatro" povus esti plene uzebla, se ĝi estus en efektiva uzo en Esperanto de militaj profesiuoj. Laŭ mia kompreno, UEA ne havas armenon, nek kapablas ĝin pagi (ebla la Civito ĝin preparas tamen...). Ĉu ni havas militistan vortaron de Esperanto, kiu klare montrus taŭgecon de la esprimo?
Aliflanke, laŭ PIV, 1 el 2 sencoj de "scenejo" estas "Loko de la agado", specife kun ekzemplo "la scenejo de la krimoj". Sonas kiel preferinda esprimo, ĝis kiam la efektiva vortouzo ŝanĝiĝos. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:54, 6 jan. 2019 (UTC)

Ĉu vi povus doni ekzemplon de la uzado de tiu ĉi vorto?RG72 (diskuto)

Pri kiu vorto? Nu, jen unu ekzemplo pri militscenejo, aliajn bv. serĉi mem: Germanio kapitulacis la 7-an de majo kaj Japanio deklaris sian kapitulacon la 14-an de aŭgusto 1945, sed la aktoj mem estis subskribitaj la 2-an de septembro sur la militŝipo „Missouri” en la golfo de Tokio kaj la 9-an de septembro por la ĉina militscenejo. (Ivo Lapenna, Atingoj kaj malsukcesoj de Unuiĝintaj Nacioj.) – Mi petas vin reciproke doni ekzemplojn pri "milita teatro" kaj reagi al mia peto pri pruvo. --Surfo 09:28, 5 jan. 2019 (UTC)
Mi apenaŭ povus doni ekzemplon de la jama uzado de la termino "milita teatro" en Esperanto, ĉar en nia lingvo ankoraŭ tre malmultas seriozaj milithistoriaj esploroj kaj tute mankas tiuj pri milita teorio. Mi kreis tiun ĉi vortkombinon, sekvante modelon de ĉiuj eŭropaj lingvoj, ja ili ĉiuj parolas pri teatro kaj neniu pri scenejo, do al homo kiu konas tiun terminon el sia nacia lingvo estos facile tuj kompreni pri kio ekzakte temas. Fine mi aldonu ke la donita de vi ekzemplo nur konfirmas mian supozon pri figursenca uzado de militscenejo en Esperanto, ja ne ekzistis ĉina militscenejo aŭ militteatro, nur la Ĉino-Birmo-Hindiaen.RG72 (diskuto)
Saluton. Mi pardonpetas, ke mi malfermis tiun militon. Dum gerilanoj kverelis, mi plue laboris por la afero. Por mi kaj teatro kaj scenejo taŭgus kaj mia persona impreso estas ke tio dependas el la uzado en la naciaj lingvoj pli ol en Esperanto mem, kvankam ja en Esperanto mem eĉ se ni ne havas armeon (ĝis nun) oni uzas ambaŭ, eble unu pli ol la alia, kio ne estas sufiĉa tialo por mortigi la alian. Ankaŭ persone mi preferas scenejon, sed eble tio estas ankaŭ nur persona prefero. Tamen mi ne ekparolis pri tio, sed pri evidenta tajperaro, kio ŝajne pluas, nome ke la vorto Miilitaj estas literumita ENHAVANTA DU ii. Kion ŝajne neniu menciis, kaj kio pluas en la sistemo. Ĉu oni povas mortigi tiun malgrandan literon (kvazaŭ dorno en piedo de granda mamulo) kaj poste, se iu emas, pluigi la militon pri teatro?--kani (diskuto) 11:45, 14 jan. 2019 (UTC)
Saluton kara! Mi korektis ĉion tuj, do jam delonge la problemo ne ekzistas.RG72 (diskuto)

Necesas helpo pri ŝablonojRedakti

Mi kreis du ŝablonojn surbaze de antaŭaj faritaj de mi, sed evidente io fuŝis kaj mi ĝis nun ne sukcesis korekti tion. Tamen mi vere bezonas ilin. Ĉu iu povas helpi? Temas pri Ŝablono:Informkesto aĉetcentro kaj Ŝablono:Strato de Tjumeno. Dankon!RG72 (diskuto)

Surbaze de kiu lingvo estis farita {{Informkesto aĉetcentro}}? --Dominik (diskuto) 04:02, 4 mar. 2019 (UTC)
Estis eta eraro en {{Strato de Tjumeno}}, mi korektis ĝin. --Dominik (diskuto) 04:14, 4 mar. 2019 (UTC)
Dankegon pro la korekto, kara! Por {{Informkesto aĉetcentro}} mi prenis {{Informkesto militkonstruaĵo}} kaj nur aldonis pliajn kampojn.RG72 (diskuto)
Mi finfine korektis {{Informkesto aĉetcentro}} kaj Goodwin (Tjumeno). Nur koordinatoj eble estas eraraj. --Dominik (diskuto) 06:13, 4 mar. 2019 (UTC)
Dankegon kara! Mi longe umis pri la koordinatoj, sed ne scias kion fari, ja en ĉiuj mapoj estas indikitaj ĝuste tiuj ciferoj. Ĉu ankaŭ ligilo al komunejo devas funkcii tiel? Mi supozas ke ekzistas pli rekta solvo kiel en aliaj ŝablonoj, sed ne scias kiel aploki ĝin.RG72 (diskuto)
Saluton, mi havas ideon. Ĉu stratoj de Tjumeno estas specifaj? Ĉu oni uzas Ŝablono:Strato de Tjumeno por ĉiuj stratoj en tuta mondo? Mi pensas, ke vi povas alinomi ĝin al Ŝablono:Informkesto strato. Tio estus pli utila por kiu ajn. Ĉu ne? ;) --LiMr (diskuto) 18:02, 4 mar. 2019 (UTC)
Saluton kara! Ankaŭ mi unue pensis tiel. Sed poste mi vidis {{Parizastrato}} kaj ekpensis, ke evidente necesas rekrei ĝin ĉiufoje, konsiderante lokajn specifaĵojn. Ĉu? Mi konas ekzemple ke en multaj etaj urboj de Rusio mankas stratoj, ekzistas nur mikrodistriktoj, kutime nomataj laŭnumeroj. Mi tamen ne kontraŭas vian ideon ĝenerale.RG72 (diskuto)
Jes, {{Parizastrato}} estas malnova eksperimento. La specifeco estas nur mapo kaj dezajno. Estas bone krei ĝeneralan ŝablonon por plimulto da stratoj ... kaj specifajn ŝablonojn por aliaj stratoj. Nun mankas ĝeneralan stratan ŝablonon. Ŝablono:Strato de Tjumeno estas bonega. Mi volis helpi vin kun vikidatumoj, sed vi estas sperta uzanto kaj ŝablono jam uzas ĝin. ;) Se mi povus, mi kreos Ŝablono:Informkesto strato laŭ via ŝablono. --LiMr (diskuto) 17:09, 5 mar. 2019 (UTC)
Miaopinie, sufiĉas alinomi {{Strato de Tjumeno}} al {{Informkesto strato}}. Mi pretas fari tion se ĉiuj interkonsentas. --Dominik (diskuto) 08:04, 6 mar. 2019 (UTC)
Mi jesas. Ankaŭ mi volis alinomi tion.--LiMr (diskuto) 17:56, 6 mar. 2019 (UTC)
  Farita --Dominik (diskuto) 04:41, 7 mar. 2019 (UTC)

Senprobleme, mi ne kontraŭas tion. Sola demando: ĉu eblus aldoni al la ŝablono eblecon uzi bildojn por montri iron de la strato kiel tio okazas en Strato de gen. Ludomił Rayski en Szczecin? Tre utila ilo por ilustri la rakonton precize kaj trafe.RG72 (diskuto)

Tio estas tre facile farebla: sufiĉas inkluzivi {{Informkesto2}} (t.e. nur la parto inter "priskribo2" kaj "datoj5") en {{Informkesto strato}}. --Dominik (diskuto) 04:55, 7 mar. 2019 (UTC)
Mi faris tion en Fabriĉnaja strato (Tjumeno), sed ankoraŭ ne tre kontentas pri la rezulto, ĉar: 1. La kampo estas mallarĝa. 2. Mi ne sukcesis meti ĉe stratkruciĝoj simbolojn de semaforoj, nek distancon, kiel ekzemple en Ulica Marszałka Józefa Piłsudskiego w Szczecinie. Mi verkas tiujn artikolojn por homo, kiu plej verŝajne baldaŭ loĝos tie, do klopodas priskribi ĉion laŭeble pli klare kaj detale.RG72 (diskuto)
Bv vidi ekzemplon Uzanto:Dominik/Provejo. --Dominik (diskuto) 09:10, 7 mar. 2019 (UTC)
Bonege, mi kopiis. Sed ĉu eblas meti tion sub la bazaj informoj, do post komunejo? Iuj stratoj estas longaj, do pro listigo de ĉiuj kruciĝoj la bazaj informoj estos tro sube. Ĉu?RG72 (diskuto)
Ve! Ial ne eblas, sed mi ne komprenas kial. Mi priesploros iom poste. --Dominik (diskuto) 12:17, 7 mar. 2019 (UTC)
Mi faris la petitan ŝanĝon por vi, aldoninte la parametron "itinero" je la fino de la informkesto. La artikolon Fabriĉnaja strato (Tjumeno) mi jam ŝanĝetis. Sed mi ankoraŭ ne testis, ĉu eble eĉ la helpaj ŝablonoj de {{informkesto vojo}} ankaŭ funkcias por {{informkesto strato}}. Kore --Tlustulimu (diskuto) 02:25, 9 mar. 2019 (UTC)
Dankegon!RG72 (diskuto)

Ĉu eblas ankaŭ perfektigi funkciadon de la kampo Komunejo por ke ĝi funkciu pli-malpli kiel tiu en {{Informkesto urbo}} aŭ similaj? Nun tio okazas iom malglate.RG72 (diskuto)

Estas problemeto kun referencojRedakti

Saluton! Mi konstatis hodiaŭ, ke la artikolo Trajneto de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889 ne plu korekte montras referencojn. Post multa cerbumado por ripari, mi vidis ke aliajn artikolojn trafis sama problemo: Ŝablono-Diskuto:Referencoj. Supozeble la problemo kuŝas en pli profunda tavolo de Vikipedio. --Dominik (diskuto) 08:29, 22 mar. 2019 (UTC)

Ankaŭ Marie-Louise-Élisabeth d'Orléans aspektas strange. Eble estas la sama problemo. - Moldur (diskuto) 08:37, 22 mar. 2019 (UTC)
Ne nur en tiu ĉi artikoloj, sed en ĉiu antaŭ nelonge ŝanĝita artikolo, se ĝi enhavas referencoj, tiuj lastaj aspektas kiel volapukaĵo. Se oni skribos nur aaa<ref>bbb</ref> en onia provejo kaj kaj premos “Antaŭrigardo”-n do kiel referenso aperos la jeno: <li id="cite_note-1">[[#cite_ref-1|\u2191]] <span class="reference-text">bbb</span> </li> En la angla Vikipedio tiu problemo ne ekzistas. -Dario Aralezo (diskuto) 13:11, 22 mar. 2019 (UTC)
Hodiaŭ, ĉio aspektas normale - mi ne komprenas kio okazis. --Dominik (diskuto) 03:23, 23 mar. 2019 (UTC)

Robota laboroRedakti

Saluton, karaj! Normala roboto faras nur unu ŝanĝon por paĝo. Alia roboto faras unu alian ŝanĝon. Iuj malgrandaj eraroj estas malutila to fari aparte per roboto. Do nelonge mi kreis specialan (mult)roboton, kiu faras multajn ŝanĝojn por paĝo. La roboto povas legi vikidatumoj. Nun ĝi povas fari ĉirkaŭ kvin dek diversajn ŝanĝojn. Vidu Kontribuoj de LiMrBot. Mi volas prilabori tutan esperantan Vikipedion. Nuntempe mi prilaboras malrapide, ĉar mi kontrolas ĉiun paĝon permane. Poste mi prilaboros pli ol mil paĝojn tage. Ĉu vi havas iun plian ideon? ... pliajn erarojn, pliajn redaktetojn, ... etajn ŝanĝojn en granda parto de Vikipedio. ... Ni faru Vikipedion pli bonan! :) --LiMr (diskuto) 18:02, 11 apr. 2019 (UTC)

Estimata LiMr! Mi pensas ke estas bona iniciato por ĝenerale polureti multajn artikolojn, sed necesas iom da interkonsento kaj kontrolo por eviti miskorektadojn. Bonvolu fari liston, ekz-e ĉe Uzanto-Diskuto:LiMrBot, kie vi sciigas ĉiun unuopan tipon de redaktoj kiun la roboto faras/faros. Tiel eblas pli bone vidi - kaj diskuti, se necese - ĉiun unuopan tipon. Ekzemple via roboto forigis {{vivtempo}} de Emma de Waldeck-Pyrmont, sed tio ja perdigas informojn, do mi permane restarigis tion. Plue, pluraj ŝablonoj estas kutime ĉiam uzataj minuskle, ekz-e {{dato|...}}, {{prononco|...}}, {{lang-..|...}}, ktp. Kial nun subite majuskligi tiujn, kian utilon havus tio? Kiam vi volas aldoni plian tipon de redakto, anoncu tiun unue en la sama listo, tiel Vikipedianoj povos vidi kaj diskuti. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 06:21, 12 apr. 2019 (UTC)
Bone, mi faros tion. Tio estus vere utila. --LiMr (diskuto) 14:25, 12 apr. 2019 (UTC)
Farita. Vidu Uzanto:LiMrBot kaj diskutu Uzanto-Diskuto:LiMrBot. Vi povas diskuti pri {{vivtempo}} kaj majuskloj. - Sincere, LiMr (diskuto) 19:17, 13 apr. 2019 (UTC)

Commonscat kaj vikidatumojRedakti

Saluton, bonvolu vidi Ŝablono:Commonscat.

  1. Nelonge mi tralegis kaj riparis tutan Kategorio:Komuneja kategorio ne estas en Vikidatumoj. (Mi lasis neklaran.) Tio devis esti farita vere permane.
  2. Kategorio:Komuneja kategorio kun loka ligilo sama kiel en Vikidatumoj riparos mia roboto aŭtomate.
  3. Mi volas solvi pli ol 3000 paĝoj en Kategorio:Komuneja kategorio kun loka ligilo malsama kiel en Vikidatumoj. Tio estas tro multe fari permane. Mi analizis ĝin. Mia roboto povas fari tion. Sed roboto ne povas ripari korekte proksimume unu el cent paĝoj. Mi pensas, ke indas fari, ĉar neniu jam riparis ĝin dum jaroj. Ĉu mi rajtas fari ĝin?

--LiMr (diskuto) 19:00, 15 apr. 2019 (UTC)

Mi pensas ke jes, ĉar ne vidas kialojn kontraŭi utilan laboron.RG72 (diskuto)
  Farita--LiMr (diskuto) 17:38, 8 maj. 2019 (UTC)

KategoriojRedakti

Saluton. Ekzistas Kategorio:Domo kaj Kategorio:Domoj. Ĉu ne endas kunigi ambaŭ aŭ ligi la neligitan al alilingva kategorio?--kani (diskuto) 10:36, 19 apr. 2019 (UTC)

Krome mi ŝanĝis artikolon Mamelukoj al Mamlukoj laŭ PIV, sed la Kategorio restas Mamelukoj. Ĉu iu povas ŝanĝi tion?--kani (diskuto) 13:59, 2 maj. 2019 (UTC)
Farite.RG72 (diskuto) 13:38, 5 maj. 2019 (UTC)

Multilingual Shared Templates and ModulesRedakti

Hello eo-wiki community! (Please help translate to your language)

I recently organized a project to share templates and modules between wikis. It allows modules and templates to be “language-neutral”, and store all text translations on Commons. This means that it is enough to copy/paste a template without any changes, and update the translations separately. If someone fixes a bug or adds a new feature in the original module, you can copy/paste it again without any translation work. My bot DiBabelYurikBot can help with copying. This way users can spend more time on content, and less time on updating and copying templates. Please see project page for details and ask questions on talk page.

P.S. I am currently running for the Wikimedia board, focusing on content and support of multi-language communities. If you liked my projects like maps, graphs, or this one, I will be happy to receive your support. (any registered user group can vote). Thank you! --Yurik (🗨️) 06:08, 11 maj. 2019 (UTC)

Alidirekto de kategorioRedakti

Saluton, mi trovis ~2200 kategoriojn, kiuj alidirektas al alia kategorio. Ekz. Kategorio:Ŝtataj servoj laŭ lando, Kategorio:01 infektaj malsanoj, Kategorio:Administra teritoria unuo de Azio ... Ĉu estas ia kialo resti ilin? Mi volas forigi ilin. Kompreneble mi transmovos paĝojn al novaj kategorioj. (Mi pensas, ke alidirektoj de artikoloj estas utilaj, sed alidirektoj de kategorioj NE estas utilaj.) --LiMr (diskuto) 17:14, 13 maj. 2019 (UTC)

Mi samopinias. Plejparte temas pri restaĵoj forgesitaj aŭ fuŝaĵoj kaj duoblaĵoj.RG72 (diskuto) 04:24, 14 maj. 2019 (UTC)
  Farita--LiMr (diskuto) 17:47, 22 aŭg. 2019 (UTC)

{{Madrida Metroo stacioj}}Redakti

Saluton! mi volis adapti la ŝablonon en:Template:Madrid Metro station al esperanto ({{Madrida Metroo stacioj}}). Tamen ĝi funkcias malpli bone ol en la angla, supozeble ĉar "listclass = hlist" ne funkcias en la esperanta vikipedio, kaj anstataŭe mi devis uzi "bodyclass = hlist", ne sciante kiel elturniĝi. Kiam oni en la angla vikipedio alklakas nur unu linion (ekz. "Line 1"), la ceteraj linioj malaperas, tion mi volus ankaŭ fari en la esperanta versio. --Dominik (diskuto) 09:49, 27 maj. 2019 (UTC)

Finfine, mi solvis la problemon alimaniere. --Dominik (diskuto) 02:12, 29 maj. 2019 (UTC)

Necesas helpo pri ŝablonoRedakti

Plian fojon mi havas problemon pri geografiaj koordinatoj en ŝablonoj. Mi ĵus finis la artikolon kaj indikis la koordinatojn, kiujn ĉiuj mapoj montras, sed io tamen fuŝas. Ĉu iu scias kiel solvi la problemon?RG72 (diskuto) 11:46, 4 jun. 2019 (UTC)

Mi forigis la eraron, sed ankoraŭ necesas ripari la koordinatojn. Mi rigardos. Yurij Karcev (diskuto) 12:44, 4 jun. 2019 (UTC)
Vaŭ, vere, nun ĉio funkcias glate, almenaŭ en tiu ĉi artikolo. Dankegon!RG72 (diskuto) 12:51, 4 jun. 2019 (UTC)
Sed nun mi rimarkis alian problemon — la koordinatoj tute malaperis, almenaŭ ili ne videblas.RG72 (diskuto) 12:53, 4 jun. 2019 (UTC)

Saluton, RG72. La koordinatoj eĉ enhavis eraron ĉe la sekundoj. Ili estu malpli ol 60! Eble tial ili malaperis. Tamen mi aldonis al la informkesto en la artikolo plian valoron de parametro kaj subite aperis eĉ mapo. Provizore mi ŝanĝis la malĝustajn sekundoj de latitudo al 59. Mi ne trovis la ĝustan valoron, ĉar eĉ intervikio forestas. --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 11 jun. 2019 (UTC)

Wikidata Bridge: edit Wikidata’s data from Wikipedia infoboxesRedakti

Alidirekto de nemalplena kategorioRedakti

Saluton, mi solvas centojn da alidirektoj de kategorioj. Nemalplenaj kategorioj estas malfacilaj. Tamen mi solvis preskaŭ ĉiuj. Bedaŭre estas kelkaj lastaj kategorioj kiuj bezonas helpon de iu alia: redecidi alidirekton, movi artikolon aŭ malplenigi servilan kaŝmemoron (eraro de servilo: mi vidas novan kategorion en artikolo, sed mi ne vidas artikolon en nova kategorio, sed en la malnova).

Dankon! Amike --LiMr (diskuto) 20:02, 25 jun. 2019 (UTC)

  Farita ...laŭ miaj opinioj. --LiMr (diskuto) 17:51, 22 aŭg. 2019 (UTC)

Necesas helpo pri ŝablono en VikicitaroRedakti

Mi rimarkis ke Ŝablono:Aŭtoro en Vikicitaro ne funkcias kampo Vikipedio. Do eĉ se oni metas tien respektivan artikolon pri la aŭtoro, ĝi ne videbliĝas. Vikicitaro estas duonmorta, do mi petas helpon de spertuloj ĉi tie.RG72 (diskuto) 09:49, 30 jun. 2019 (UTC)

Spacoj ĉe ŝablonojRedakti

Saluton, iuj ŝablonoj havas larĝajn spacojn ĉe ilin. Iuj malĝustaj spacoj bezonas nur iujn kondiĉojn. Mi riparis multajn tiujn ŝablonojn. Nun mi eksperimentis pri tre ofta ŝablono {{Bibliotekoj}}. Spaco super la ŝablono ne estis malĝusta. Tamen mi forigis ĝin. Mi pensas ke artikoloj estas nuntempe pli belaj, speciale artikoloj kun malsimpla paĝopiedo. Ĉu vi havas saman opinon? --LiMr (diskuto) 13:48, 21 jul. 2019 (UTC)

Mi almenaŭ ne vidas iun ajn problemon post tiu ŝanĝo. RG72 (diskuto) 07:48, 8 sep. 2019 (UTC)
Ankaŭ al mi ĉio aspektas normale.Aŭdrea (diskuto) 00:49, 9 sep. 2019 (UTC)

Ŝablono:Aŭtoro en VikicitaroRedakti

Mi petas helpon ĉi tie, ĉar Vikicitaro stagnas, do respondo ne atendeblas. Mi rimarkis ke en ĉi ŝablono ne funkcias la kampo Vikipedio, do respektiva ligilo ne videblas. Ĉu iu povus korekti tion? RG72 (diskuto) 07:47, 8 sep. 2019 (UTC)

Saluton, RG72. Mi faris kelkajn redaktetojn kaj ŝajne ion ŝanĝis, sed mi ne certas ĉu mi atingis la deziratan rezulton. Tamen la ŝablon-dokumentado, miainterprete, implicas ke nur la Komunejo aŭtomate inkludiĝas - do, ligilojn al aliaj projektoj oni devas entajpi. Ĉu eble estas teĥnika neeblaĵo de Vikidatumoj? Mi ne estas spertulino, mi ne tre konas la kodon... Elkore, Aŭdrea (diskuto) 00:47, 9 sep. 2019 (UTC)
Saluton kaj dankegon kara! Nun ĉio funkcias finfine. Antaŭe la ligilo ne aperis eĉ se entajpi ĝin. Koran dankon! RG72 (diskuto) 04:55, 9 sep. 2019 (UTC)

Helpopeto pri VikinovaĵojRedakti

Mi publikigas helpopeton de uzanto el Vikinovaĵoj, la projekto kie mankas teknike spertaj uzantoj. Ĉu iu spertulo povus helpi? La origina peto troviĝas ĉi tie.

Bonvesperon. Mi rimarkas ke kelkaj alilingvaj versioj de Vikinovaĵoj utiligas robotojn por montri sur la ĉefpaĝo popularecon de artikoloj, ekzemple ru:Шаблон:Самые популярные новости. Ĉu iu teĥnike sperta povus krei ion similan ĉi tie? Mi pensas ke estus bonaspekta aldonaĵo al la cefpaĝo. Aŭdrea (diskuto) 02:21, 15 sep. 2019 (UTC). RG72 (diskuto) 04:47, 15 sep. 2019 (UTC)

Ŝablono pri plej popularaj artikolojRedakti

Plia helpopeto el Vikinovaĵoj, direktita al teknike spertaj uzantoj. Kelkaj alilingvaj versioj de Vikinovaĵoj utiligas robotojn por montri sur la ĉefpaĝo popularecon de artikoloj, ekzemple ru:Шаблон:Самые популярные новости. Ĉu iu teĥnike sperta povus krei ion similan? RG72 (diskuto) 04:48, 17 sep. 2019 (UTC)