Imuso - tagaloge Bayan ng Imus - estas unuaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. Imuso estas la laŭjure provinca ĉefurbo kaj estas ankaŭ diocezo.

Imuso
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4103
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 496 794  (2020) [+]
Loĝdenso 9 347 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 26′ N, 120° 56′ O (mapo)14.429722222222120.93666666667Koordinatoj: 14° 26′ N, 120° 56′ O (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Areo 53,15 km² (5 315 ha) [+]
Imuso (Filipinoj)
Imuso (Filipinoj)
DEC
Imuso
Imuso
Situo de Imuso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Imus [+]
vdr
Urbodomo en Imuso

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Imuso kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. Bakoro troviĝas nur 4, Las Piñas 7, Muntinlupo 10, ĉefurbo Manilo 18, Kezonurbo 32 kilometrojn (aere) [2].

 
Monumento en Imuso

Historio redakti

En tiu loko la jezuitoj fondis paroĥon. Imuso iĝis sendependa municipo en 1795. La komunumo estis loko de du gravaj venkoj dum la Filipina Revolucio kontraŭ Hispanio (1896, 1898). La municipo ricevis distriktorajton en 2009, urborajton post 3 jaroj.

Ekonomio redakti

Imuso estas financa kaj komerca centro kaj havas apartan industrian zonon.

Religio kaj eduko redakti

En Imuso vivas romkatolikoj plejparte.

En Imuso universitato funkcias.

Trafiko redakti

Imuso havas trairan aŭtovojon inter Pasay-Dasmariñas kaj kelkajn flankovojojn al la najbareco.

Klimato redakti

La klimato de Imuso estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans