Bakoro, tagaloge Lungsod ng Bacoor estas universitata metropolo en Filipinoj. Ĝi estas antaŭurbo de Manilo kaj parto de urbaro Manila Metropolo.

Bakoro
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4102
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 664 625  (2020) [+]
Loĝdenso 14 395 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 28′ N, 120° 58′ O (mapo)14.462422222222120.96445277778Koordinatoj: 14° 28′ N, 120° 58′ O (mapo) [+]
Alto 30 m [+]
Areo 46,17 km² (4 617 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Bakoro (Filipinoj)
Bakoro (Filipinoj)
DEC
Bakoro
Bakoro
Situo de Bakoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bacoor [+]
vdr
Aerfoto pri parto de Bakoro

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bakoro situas sur plata tereno laŭ marbordo [1]. Las Piñas troviĝas 6, Parañaque 10, Muntinlupo 11, Manilo 14, Dasmariñas 15, San Pedro (Filipinoj) kaj Taguig po 16 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Origine estis tie indiana vilaĝo, oni supozas, ke la loĝantoj komercadis kun la ĉinoj, japanoj kaj islamanoj jam en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. Baldaŭ alvenis hispanoj (ilia urbofondo okazis en 1671), kiuj trudis la katolikismon. Bakoro estis unu el la elirpunktoj de ribelo en 1872, Same Bakoro partoprenis en la Filipina Revolucio kontraŭ Hispanio en 1896, eĉ tie okazis batalo en la sekvanta jaro. En 1898 jam usonanoj batalis ĉi tie. Inter 1942-1945 okazis dominado de la japanoj. La oficiala urbiĝo okazis en 2011.

 
Urbodomo de Bakoro
 
Horloĝturo en Bakoro
 
Preĝejo Sankta Mikaelo en Bakoro

Ekonomio redakti

Bakoro nuntempe spertas rapidan ŝanĝon de agrikultur-bazita ekonomio al komerca centro kaj ankaŭ turisma celloko. Restis nur la fiŝindustrio el la malnova erao. Bakoro esta hejmo de kelkaj kampusoj kaj privataj akademioj.

Trafiko redakti

Bakoro estas dormoĉambro de Manilo, evidente gravas la bonaj trafikeblecoj.

Religio redakti

La katolikismo estas la domina religio en Bakoro, krome estas signifa populacio de islamanoj.

Klimato redakti

En Bakoro jare pluvas 2015 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj. La seka sezono daŭras de de malfrua decembro ĝis aprilo, la longa pluvsezono kovras la restantajn monatojn. La averaĝa jara temperaturo varias inter 26-32 °C, inter la monatoj ne estas grandaj diferencoj.


Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans