Francisco Antônio de Almeida Júnior

brazila inĝeniero kaj astronomo

Francisco Antônio de ALMEIDA Júnior [Fransisko Antonjo de Aŭmejda Ĵunjor] (ĉ. 1848 — 12-a de Septembro, 1928) estis brazila astronomo, inĝeniero kaj universitata profesoro dum la lasta duono de la 19-a jarcento. Almeida estis parto de komisiono taskita kalkuli la stelan paralakson de la Suno dum la pasado de Venuso de 1874. Kvankam relative nekonata, Almeida estis grava figuro en la disvolviĝo de kinematografio kaj li estis la unua konata brazilano, kiu vizitis Japanion kaj publikigis libron pri sia restado en Ĉinio kaj Japanio.

Francisco Antônio de Almeida Júnior
komandanto
Francisco Antônio de Almeida.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1847 (1847-11-30)
Morto 12-an de septembro 1928 (1928-09-12) (80-jara)
Lingvoj franca latina [#]
Loĝloko Rio-de-Ĵanejro [#]
Ŝtataneco Brazila Imperio [#]
Alma mater Nacia Observatorio • Escola Politécnica da Universidade Federal do Rio de Janeiro • Bonna universitato [#]
Subskribo Francisco Antônio de Almeida Júnior
Familio
Patro Francisco Antônio de Almeida [#]
Patrino Joaquina Francisca de Miranda [#]
Edz(in)o Mathilde Martins de Almeida [#]
Infanoj Francisco Antônio de Almeida Júnior • Abel de Almeida [#]
Profesio
Okupo astronomoinĝeniero • universitata profesoro • verkisto • policestro • militisto [#]
Laborkampo planedosciencomineralogiometeologio [#]
Aktiva en Rio-de-ĴanejroFrancioNagasako [#]
Verkado
Verkoj Passage de Venus ❦
De motibus aeris ❦
La Paralakso de la Suno kaj la Pasadoj de Venuso ❦
De Francio al Japanio ❦
Mapo de la Imperio de Japanio ❦
La Federacio kaj la Monarkio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Frua vivoRedakti

Almeida naskiĝis en la Imperio de Brazilo en ĉirkaŭ 1848[noto 1] en eminenta familio de Niterói, la unua filo de la kolonelo, politikisto kaj monpruntedonisto Francisco Antônio de Almeida (1820-1889) de lia edziĝo al Joaquina Francisca de Miranda.[1][2] Dum sia juneco, Almeida estis sendita al Eŭropo por studi Inĝenierarton en Parizo. En 1870, li geedziĝis Mathilde Martins (1854–1933),[3] kaj ĉirkaŭ en la sama epoko kiam Almeida ekservis kiel "bloka inspektoro" en la urbo de Rio-de-Ĵanejro.[noto 2][5] En tiu sama jaro, li petis enskribiĝon kiel unujara studento ĉe la Centra Lernejo, kie li jam ĉeestadis klasojn.[6]

1874 ekspedicioRedakti

La komisiono en Parizo, 1874. Almeida estas la dua de dekstre maldekstren kaj Janssen estas ĉe la centro, sidanta. En la fono, la fotografia revolvero
Passage de Vénus, la sinsekvo de bildoj registritaj de la teamo

En 1871, Imperiestro Petro la 2-a proponis al la franca sciencisto Emmanuel Liais la estrecon de la Imperia Observatorio de Rio de Janeiro, kiu akceptis la inviton kondiĉe, ke al li estu permesata modernigi la institucion kaj trejni ĝiajn anojn. Celante tion, en la sekvanta jaro, la Provizora Direktoro Vicgrafo de Prados petis al la Ministerio de Milito, ke oni sendu du el la studentoj de la Observatorio, Julião de Oliveira Lacaille kaj Francisco Antônio de Almeida, al Francio studi astronomion. La peto estis akceptita en junio 1872, kun studperiodo de tri jaroj.[7][8]

Por la pasado de Venuso en 1874, Liais konsilis la francan registaron inkluzivi Almeida kiel ataŝeo en unu el la diversaj sciencaj ekspedicioj planitaj de la francoj por observi la astronomian eventon, kun la subteno de la brazila registaro.[7] Almeida partoprenis en la komisiono ironta al Japanio, gvidita de astronomo Jules Janssen.[9]

Li foriris la 19an-a de aŭgusto el la haveno de Marsejlo, en Francio, sur la ŝipo Ava, de la franca Compagnie des Messageries Maritimes, ke regule interligis la vojon de Francio al Japanio.[10] En lia vojo, Almeida vizitis lokojn kiel Napolo, Port Said, Adeno, Srilanko, Malako, Singapuro, Koĉinĉinio (nuna Vjetnamio), Ŝanhajo, Honkongo, Jokohamo, Nagasako kaj Tokio.[11][9][12] En sia 48-taga vojaĝo orienten, Almeida haltis ĉe diversaj havenoj kaj alfrontis, senvunda, tajfunon en Honkongo, kiu mortigis ĉirkaŭ ok mil homoj, laŭ tiamaj anglaj ĵurnaloj cititaj en lia rakonto. Li alvenis en Jokohamo la 3an-a de Oktobro kaj restis en Japanio dum la sekvantaj tri monatoj.

La 8an-a de Decembro, Janssen sendis kelkajn komisianojn al Kobeo kiel asekuro, kaze de malbona vetero malfaciligu observadon de la pasado, sed tenis Almeida kaj aliajn kunlaborantojn kun si en la urbo de Nagasako.[13] Sur Monto Konpira, Almeida uzis la fotografian revolveron de Janssen, instrumento per kiu 47 bildoj de la pasado de Venuso antaŭ la suna disko estis registritaj.[14][9] La rezultinta laboraĵo, Passage de Vénus, estas rigardata kiel unu el la unuaj kronofotografiaĵoj en historio.[15]

Revenante el Japanio, Almeida kaj la cetera skipo pasis kelkajn tagojn en Ŝanhajo kaj do, sur la ŝipo La Provence de la Messageries Maritimes, revenis hejmen, haltante en Saigono, Singapuro, Srilanko, Adeno, Suezo, Napolo kaj poste Parizo, post naŭ-monata estado en Azio. En sia iro al Egiptio, ili vizitis Aleksandrio.[10]

Baze sur tio, kion li vidis kaj lernis dum la ekspedicio, Almeida eldonis La Paralakso de la Suno kaj la Pasadoj de Venuso (1878) kaj De Francio al Japanio: Vojaĝada rakonto kaj historia priskribo, uzoj kaj kutimoj de la loĝantoj de Ĉinio, Japanio kaj aliaj aziaj landoj (1879). Malgraŭ la antaŭa estas scienca laboraĵo pri astronomio, la posta priskribas ne nur la eksperimentojn faritajn en 1874, sed ankaŭ donas etnografian kaj socipolitikan rakonton de regionoj kiel la Persa Golfo, Barato, Hindoĉinio, la Filipinoj kaj lokoj laŭlonge de la marbordoj de Ĉinio kaj Japanio.[16][10]

 
Vojo de la lokoj vizititaj de la franca scienca komisio, laŭ la rakonto de Almeida
Dinamika mapo, alklaku por grandigi

Reveno al BraziloRedakti

 
Ĵurnala reklamo por la eldono de De Francio al Japanio (1879)

Post la granda vojaĝo, Almeida restis en Eŭropo dum du jaroj. En 1875, li estis akceptita kiel membro de la Societo de Geografio de Parizo, kie Janssen servis kiel vicprezidanto,[17] kaj la sekvanta jaro, li diplomiĝis kiel doktoro en Fiziko kaj Matematiko, defendante sian tezon nomatan De motibus aeris (Pri aeraj movoj, esperante) ĉe la Universitato de Bonn.[18] Almeida revenis al Brazilo en februaro 1876.[7] Inter 1878 kaj 1881, Almeida laboris kiel provizora profesoro ĉe la Minindustria Kurso de la Politeknika Lernejo de Rio-de-Ĵanejro,[19][20] kiam li ankaŭ prezentis al la direktoro de la lernejo, la Vicgrafo de Rio Branco, sian tezon pri feraj minoj ĉe Jacupiranguinha kaj bazo por ebla minindustria projekto.[21] En 1880, li denove vojaĝis al Eŭropo, kie li redaktis teknikan publikaĵon sur inĝenierarto[1] kaj revenis al Brazilo tri jaroj poste.[22]

Respublikista kaj kontraŭsklavista,[12] Almeida kredis ke la enkonduko de respublika registaro en Brazilo okazus pere de la universaligo de edukado kaj politika konscio de socio entute.[16] Pri tiu temo, li verkis la libron La Federacio kaj la Monarkio, en 1889.

Dum la naskiĝo de la Unua Brazila Respubliko, li estis nomumita por diversaj ŝtatoficistaj pozicioj: direktoro de la 2a Sekcio de la Statistika Oficejo de la Ŝtato de Rio-de-Ĵanejro en marto 1890;[23] inĝeniero ĉe la Companhia Cantareira e Viação Fluminense en aprilo 1890;[24] membro de la Administrada Konsilantaro de Niterói pere de la rekomendo de Guberniestro Francisco Portela de aprilo al julio 1890;[1][25][26] direktoro de oficiala gazeto de Brazilo, Diário Oficial, inter julio kaj novembro 1891[27][28] kaj policestro de Niterói.[29]

Kritikulo de Prezidanto Floriano Peixoto, Almeida estis agnoskita kiel partoprenanto en la Manifesto de la Dek Tri Generaloj de 10a de aprilo 1892 kaj do estis arestita dum 100 tagoj ĉe la Fortikaĵo Villegagnon kaj, poste, ĉe la Fortikaĵo São João.[noto 3][30][31][12] En aprilo de la sama jaro, Rui Barbosa petis habeas corpus en la Supera Federala Kortumo por la elkarcerigo de Senatana Admiralo Eduardo Wandenkolk kaj aliaj civitanoj (inter ili, Almeida), sed la peto estis neita.[32][33] Almeida memstare fuĝis el prizonon kelkaj monatoj poste, la 19an-a de julio, kaj en la sekvanta monato, ĝenerala amnestio estis donata al ĉiuj politikaj malliberuloj.[34]

Post lia aresto, li veturis al Francio, sed baldaŭ revenis pro malsanoj en lia familio kaj disputoj inter liaj gefratoj por la heredaĵo de lia patro.[1] En 1894, dum la Maramea Ribelo, Almeida volontulis kiel civilulo por kontraŭbatali, en la nomo de la Respubliko, la ribelaj maristoj gviditaj de Admiralo Saldanha da Gama. Li faris similan proponon en 1897, kiam li prezentis lin mem kiel "inĝeniero aŭ soldato", por batali kontraŭ Antônio Conselheiro ĉe la Milito de Canudos.[35]

En la fino de 1894, Floriano Peixoto nomis lin konsulo ĉe la brazila Konsulejo en Montrealo[36][1][37] kaj nomumis lin kiel helpisto por konsula misio al Ĉinio, en unu el la lastaj agoj de Peixoto kiel prezidanto.[38][39] Tamen, pro tio ke Peixoto ne subskribis la prezidentajn dekretojn, la kandidatigo de Almeida al la konsulejo havis neniun efikon kaj estis nuligita en decembro. La misio al Ĉinio, planita ekde 1892, suferis de prokrastoj pro bubona pesta epidemio en Hongkongo kaj la komenco de la Unua Ĉino-Japana Milito kaj estis ankaŭ nuligita. Dume, Almeida neniam eliris Rio-de-Ĵanejron, sed estis kompensita por lia prepara laboro.[40][41][42]

Li ankaŭ servis en la Nacia Gardo kiel leŭtenanto-kolonela komandanto de la Unua Bataliono de Pozicia Artilerio inter 1890 kaj 1892 kaj kapitano en 1904.[43][44][45][46] Li estis ankaŭ citita kiel honora kolonelo en la Armeo en 1894.[47]

Privata vivoRedakti

De lia geedziĝo al Mathilde Martins, li havis du filojn: Abel de Almeida (1883–1958), ĵurnalisto kaj altranga ŝtatoficisto ĉe la Ministerio de Agrikulturo kaj Francisco Antônio de Almeida Júnior (1880–1958), blinda instruisto ĉe Instituto Benjamin Konstanto[3][1][48] kaj instruisto de Esperanto.[49]

HeredoRedakti

 
Unua paĝo de la eldono-a de Decembro 1880 de Revista Illustrada, ironie aludante al la pasado de Venuso

En sia tempo, Almeida estis objekto de publika satiro en la kontraŭmonarkista revuo Revista Illustrada, kiu kritikis la 1874-an ekspedicion kiel malŝparo de publika mono fare de la Imperia registaro, kaj nomis la Venusan pasadon kiel 'malnovaĵo' en la kampo de Astronomio.[50][9] Kongresano Ferreira Viana mokis la rolon de Almeida, kiel nura "[portanto] de instrumentoj por la saĝuloj de Francio".[51]

Malgraŭ la kritikoj, Francisco Antônio de Almeida akiris iom da prestiĝo post la eldono de De Francio al Japanio, facile legebla libro, plena de alilandaĵoj[12] el landoj, kiu estis tute nekonataj al la plejparto de brazilaj legantoj.[52] Por liaj kontribuaĵoj, Almeida estis premiita en 1875 kun la titolo de kavaliro de la Imperia Ordo de la Rozo kaj kun memormedalo donita de la franca registaro.[53][7] La vojaĝo de Almeida, laŭ esploristo Argeu Guimarães, ekscitis la scivolemon de brazilaj aŭtoritatoj kaj kontribuis pri sendo de la unua diplomatia misio al Japanio kaj Ĉinio en 1879-1880.[16]

Laŭ Emmanuel de Macedo Soares, Almeida helpis Rio-de-Ĵanejran Ŝtat-Guberniestron Francisco Portela fondi du bonfaraj asocioj, nome Isabel Portela, malstarigita post la eksigo de la guberniestro, kaj Charitas.[1]

Tra la uzo de fotografia revolvero de Janssen, Almeida havis gravan rolon en la evoluado de filma produktado.[50][9] Almeida estas ankaŭ vidata kiel la unua brazilano, kiu vizitis Japanion kaj eldonis libron pri kaj Japanio kaj Ĉinio. De Francio al Japanio estis la unua Okcidenta verkaĵo pri Japanio ekde la fino de la izola periodo de tiu lando, sed la 1887-a verkaĵo de Pierre Loti, Madame Chrysanthème, estas plej ofte agnoskita kiel pionira kaj influa rilate al tio, pro la tiama superrego de la franca lingvo.[54] En 2020, la Ambasadejo de Brazilo en Tokio festis la kontribuaĵojn de Almeida al scienco kaj elstarigis la pionirecon de lia vizito al Japanio.[55]

VerkojRedakti

Listo de verkoj de Francisco Antônio de Almeida:[21]

  • Passage de Vénus (1874)
  • De motibus aeris (1876)[18]
  • Novaĵo pri la feraj minoj ĉe Jacupiranguinha kaj bazo por minindustria projekto (1878)
  • La Paralakso de la Suno kaj la Pasadoj de Venuso (1878)
  • De Francio al Japanio: Vojaĝada rakonto kaj historia priskribo, uzoj kaj kutimoj de la loĝantoj de Ĉinio, Japanio kaj aliaj aziaj landoj (1879)
  • La Federacio kaj la Monarkio (1889)[56][noto 4]

NotojRedakti

  1. Laŭ sia mortatesto (citita en sia registro de geedzeco), li naskiĝis iam inter septembro 13, 1849 kaj septembro 12, 1850. Soares (2017), tamen, asertas, ke la jaro estis 1848. Pro tio, ke ambaŭ fontoj povas esti same malprecizaj, kaj ĉar la naskiĝatesto de Almeida ankoraŭ ne estis trovita de esploristoj, tiu ĉi artikolo elektis informi lian naskiĝjaron kiel "ĉirkaŭ 1848".
  2. Iama speco de polica oficisto en 19-a-jardeka Brazilo.[4]
  3. Soares (2017) erare asertas, ke Almeida estis unue sendita al la Fortikaĵo Santa Cruz da Barra kaj poste pun-ekzilita al la Amazono kun José do Patrocínio.
  4. Sacramento Blake registris la verkaĵon kiel as "La Federacio kaj la Respubliko" kaj tio estis ripetita de kelkaj esploristoj, sed la ĝusta titolo estas "La Federacio kaj la Monarkio", kiel videbla en 1889-a eldono de la publikaĵo A Epocha, kaj ĉe la enreta katalogo de la Nacia Biblioteko de Brazilo.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Emmanuel de Macedo Soares (2017) (in pt), Curiosidades e Revelações dos Registros Notariais, Kortumo de Justeco de Rio-de-Ĵanejro, Vikidatumoj Q101514320, https://www.1registrodedistribuicao.com.br/acervo/a/Curiosidades-revelacoes-dos-registros-notariais_Emanuel-Macedo.pdf 
  2. Francisco Antônio de Almeida Filho. FamilySearch.
  3. 3,0 3,1 Mathilde Martins. FamilySearch.
  4. O inspetor de quarteirão (portugale). Meus Sertões (la 25-a de Oktobro 2017). Alirita la 9-a de Decembro 2020.
  5. Carlos Guilherme Haring (1870) (in pt), Almanak Administrativo, Mercantil e Industrial do Rio de Janeiro, Almanaque Laemmert, Rio-de-Ĵanejro, Vikidatumoj Q104043704, http://memoria.bn.br/DocReader/DocReader.aspx?bib=313394x&pagfis=30499 
  6. (in pt) Annaes do Parlamento Brazileiro, Anais do Parlamento Brasileiro, 2, Rio-de-Ĵanejro: Typographia Imperial e Constitucional de J. Villeneuve, 1870, Vikidatumoj Q104044043, http://memoria.bn.br/DocReader/DocReader.aspx?bib=132489&pasta=ano%20187&pagfis=51511 
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Rundsthen Vasques de Nader (2015) (in pt), Eclipses e trânsitos planetários no século XIX, Rio-de-Ĵanejro, Vikidatumoj Q100272555, http://www.hcte.ufrj.br/docs/teses/2015/rundsthen_vasques_de_nader.pdf 
  8. Teresinha de Jesus Alvarenga Rodrigues (decembro 2012) (in pt, en), Observatório Nacional: 185 anos, Rio-de-Ĵanejro: Nacia Observatorio, (ISBN 978-85-99926-04-8), Vikidatumoj Q101703771, https://www.on.br/livro_web/185/ON_185.html 
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Jane de Almeida; Cicero I. da Silva; Alfredo Suppia; Brett Stalbaum (la 19-a de decembro 2016), "Passages on Brazilian scientific cinema" (in en), Public Understanding of Science 26 (5): 579-595, doi:10.1177/0963662516683638, ISSN 0963-6625, PMID 28627329, Vikidatumoj Q38669509, https://www.researchgate.net/profile/Jane_Almeida/publication/311769136_Passages_on_Brazilian_scientific_cinema/links/5d6c302d299bf1808d5ea3df/Passages-on-Brazilian-scientific-cinema.pdf 
  10. 10,0 10,1 10,2 Dr. Francisco Antonio de Almeida (januaro 1879) (in pt), Da França ao Japão, Rio-de-Ĵanejro, OCLC 1020876163, Vikidatumoj Q99930394 
  11. Jacques Ferreira Pinto (aŭgusto 2016), "“Da França ao Japão”, de Francisco Antonio de Almeida: narrativa de viagem de um cientista brasileiro em 1874" (in pt), Anais do XVII Encontro de História da Anpuh-Rio, (ISBN 978-85-65957-05-2), Vikidatumoj Q100271075, http://www.encontro2016.rj.anpuh.org/resources/anais/42/1466990909_ARQUIVO_Trabalho_completo_Anpuh_RJ_2016_Jacques_Pinto.pdf 
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Kelly Yshida (la 17-a de oktobro 2017), "Reflexões sobre o relato de um viajante brasileiro ao Extremo Oriente no Século XIX" (in pt), Vários Orientes: 263-270, Vikidatumoj Q100282025, https://books.google.com/books?id=klg6DwAAQBAJ&pg=PA263 
  13. Suzanne Débarbat; Françoise Launay (decembro 2006), "The 1874 Transit of Venus Observed in Japan by the French, and Associated Relics" (in en), Journal of Astronomical History and Heritage 9 (2): 167-171, ISSN 1440-2807, Vikidatumoj Q100335815, http://articles.adsabs.harvard.edu/pdf/2006JAHH....9..167D 
  14. Ronaldo Rogério de Freitas Mourão (la 1-a de junio 2004), "The Brazilian contribution to the observation of the transit of Venus" (in en), Proceedings of the International Astronomical Union 2004 (196): 154-160, doi:10.1017/S1743921305001353, ISSN 1743-9221, Vikidatumoj Q100271165, https://www.cambridge.org/core/services/aop-cambridge-core/content/view/2555603ED86792D224E763524B322B37/S1743921305001353a.pdf/brazilian_contribution_to_the_observation_of_the_transit_of_venus.pdf 
  15. Passage of Venus (angle). Letterboxd. Alirita la 15-a de Oktobro 2020.
  16. 16,0 16,1 16,2 Fundação Alexandre de Gusmão, ed. (2012), "Cadernos do CHDD" (in pt), Cadernos do CHDD (Braziljo) (20), ISSN 1678-586X, Vikidatumoj Q100272276, http://funag.gov.br/biblioteca/download/960-Cadernos_do_CHDD_N_20.pdf 
  17. Les Secrétaires de la Comission Centrale (1875) (in fr), Bulletin de la Société de géographie, Bulletin de la Société de Géographie, 9, Parizo: Société de Géographie, Vikidatumoj Q104042370, https://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k377068/ 
  18. 18,0 18,1 Franciscvs Antonivs de Almeida Ivnior (1876) (in la), De motibus aeris, Vikidatumoj Q101500386, https://books.google.co.jp/books?id=7-U2xbu3g-UC 
  19. Dr. Francisco Antonio de Almeida (1878) (in pt), A Parallaxe do Sol e as passagens de Venus, Rio-de-Ĵanejro, Vikidatumoj Q99931033 
  20. (in pt) Revista de Engenharia, Revista de Engenharia, la 15-a de marto 1881, Vikidatumoj Q104043015, http://memoria.bn.br/DocReader/docreader.aspx?bib=709743&pagfis=357 
  21. 21,0 21,1 Augusto Victorino Alves Sacramento Blake (1883), "Francisco Antonio de Almeida" (in pt), Dicionário bibliográfico brasileiro 2: 390, Vikidatumoj Q100160262, https://pt.wikisource.org/wiki/Diccionario_Bibliographico_Brazileiro/Francisco_Antonio_de_Almeida 
  22. (la 21-a de Decembro 1883) “[Sen titolo]”, O Fluminense. Alirita la 14-a de Novembro 2020.. 
  23. (la 29 de marto 1890) “O Estado do Rio de Janeiro”, O Cruzeiro. 
  24. (la 18 de aprilo 1890) “[Sen titolo]”, Jornal do Commercio. 
  25. (la 4-a de Oktobro 1890) “O ESTADO DO RIO DE JANEIRO”, O Cruzeiro. 
  26. (la 14-a de julio 1890) “Actos officiaes”, Revista de Engenharia. 
  27. (la 28-a de Novembro 1891) “Diario Official”, Gazeta de Noticias. 
  28. (la 26-a de Januaro 1892) “[Sen titolo]”, Jornal do Commercio. 
  29. (la 26-a de Januaro de 1892) “[Sen titolo]”, Jornal do Commercio. 
  30. Francisco Antônio de Almeida Júnior (la 21-a de julio 1892), "Ao publico" (in pt), Jornal do Commercio: 3, Vikidatumoj Q101906867, http://memoria.bn.br/DocReader/DocReader.aspx?bib=364568_08&pesq=amnistia&pasta=ano%20189&pagfis=8069 
  31. (la 13 de aprilo 1892) “Gazetilha: Actos do Poder executivo”, Jornal do Commercio. 
  32. Rui Barbosa (1892) (in pt), O estado de sitio, Rio-de-Ĵanejro, Vikidatumoj Q101911444 
  33. Julgamentos Históricos: STF - Supremo Tribunal Federal. www.stf.jus.br (la 15-a de Novembro 2020).
  34. BRAZILO. Decreto nº 72-B, de 5 de agosto de 1892
  35. (la 14 de marto 1897) “[Sen titolo]”, Cidade do Rio. 
  36. (la 2-a de Novembro 1894) “[Sen titolo]”, Jornal do Commercio. 
  37. (la 27-a de Januaro 1895) “Bulletin Officiel”, La Revue diplomatique : politique, littérature, finances, commerce international. 
  38. (la 16-a de Majo 1894) “Varias Noticias”, Jornal do Commercio. 
  39. (la 29-a de Novembro 1894) “Missão á China”, Jornal do Commercio. 
  40. (la 30 de dezembro 1894) “Noticias do Brazil”, O Economista. 
  41. (la 4-a de Decembro 1894) “Relações Exteriores”, O Paiz. 
  42. (la majo de 1895) “Anexo N.2”, Relatório do Ministro das Relações Exteriores.
  43. (la 6-a de Decembro 1890) “Gazetilha: Guarda Nacional”, Jornal do Commercio. 
  44. (la 1891) “Ministerio da Justiça: Guarda Nacional (art. 324)”, Almanak Laemmert: Administrativo, Mercantil e Industrial. 
  45. (la 1892) “Ministerio da Justiça: Guarda Nacional (art. 324)”, Almanak Laemmert: Administrativo, Mercantil e Industrial. 
  46. (la 7-a de julio 1904) “Gazetilha: Guarda Nacional”, Jornal do Commercio. 
  47. (la 17-a de Novembro 1894) “Repercussões”, O Fluminense. 
  48. (la 8-a de Novembro 1933) “Enterramentos: D. Mathilde Martins de Almeida”, Diario de Noticias. 
  49. 6° Congresso Brasileiro de Esperanto (la 11-a aprilo 1921).
  50. 50,0 50,1 Valquíria Carnaúba (julio 2017), "Cinema invade a ciência" (in pt), Entreteses 8, ISSN 2525-538X, Vikidatumoj Q100271049, https://www.unifesp.br/reitoria/dci/entreteses/item/2849-cinema-invade-a-ciencia 
  51. Ronaldo Rogério de Freitas Mourão, "O Brasil e a passagem de Vênus entre o Sol e a Terra" (in pt), ECO•21 (91), Vikidatumoj Q100367981, http://www.eco21.com.br/textos/textos.asp?ID=808 
  52. A paralaxe promovida pelo outro. Boletim SBHC. Sociedade Brasileira de História da Ciência. Alirita la 16-a de Oktobro 2020.
  53. (la 5-a de Oktobro 1875) “[Sen titolo]”, Gazeta de Noticias. 
  54. Shirlei Lica Ichisato Hashimoto (2015) (in pt), As representações dos japoneses nos textos modernistas brasileiros, San-Paŭlo, (ISBN 978-85-7506-256-2), Vikidatumoj Q100337294, http://spap.fflch.usp.br/sites/spap.fflch.usp.br/files/DO_Shirlei%20Lica%20I%20Hashimoto_04-04-final.pdf 
  55. 金星、ブラジルと日本. Instagram. Alirita la 6-a de Oktobro 2020.
  56. (la 16-a de Novembro 1889) “A Federação e a Monarchia”, A Epocha (73).