Malfermi la ĉefan menuon

José Maria da SILVA PARANHOS (1819-1880) (* Salvador, Bahio, en la 16-a de marto 1819 - Rio-de-Ĵanejro, en la 1-a de novembro 1880) estis brazila ŝtatestro, instruisto, politikisto, ĵurnalisto, diplomato kaj monarkisto. Kune kun la Markizo de Paranao, Carneiro Leão (1801-1856), li estas rigardata kiel la plej granda ŝtatestro de la Dua Reĝeco de la Monarkio (1831-1889).

Vicgrafo de Rio Branco
Brazila politikisto
Brazila politikisto
Brasão de José Maria da Silva Paranhos, Visconde do Rio Branco.tif
Persona informo
Naskiĝo 16-a de marto 1819
en Salvador, Bahio, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Morto 1-a de novembro 1880
en Rio-de-Ĵanejro, Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
Tombo tombejo Caju [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj portugala lingvo [#]
Ŝtataneco Brazilo [#]
Alma mater Brazilian Naval School [#]
Subskribo José Maria da Silva Paranhos
Familio
Edz(in)o Q18667559 [#]
Idoj Barono de Rio Branco • Alfred da Silva-Paranhos [#]
Profesio
Profesio politikistodiplomatoinstruisto [#]
Honorigoj Ordeno de Sankta Anna 1a-klasa • Ordeno de Blanka Aglo • Ordeno de la Rozo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

BiografioRedakti

Li studis diplomation kaj matematikon en la Marakademio, kie li rivelis eksterordinaran inteligentecon. Sekve li fariĝis profesoro de la Centra Universitato, la estonta Politeknika Lernejo en Rio de Ĵanejro. Li estis kunlaboranto kun la revuo La Nova Tempo, la ĵurnalo Komerca Poŝto[1], la Ĵurnalo de la Komerco[2] kaj La Krabro[3].

Li estis sekretario de la speciala misio de la Plata-Rivero en 1851, apogita de Carneiro Leão, kaj pli malfrue cexfambasadoro kaj speciala sendito en Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo. Li estis unu el la fondintoj de la Brazila Konservema Partio kaj konfidanto de la brazila imperiestro Petro la 2-a.

Multfoje li estis deputito kaj okupis la postenon kiel Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, Milito, Mara kaj Agrikulturo. Li aktive oficis kiel prezidanto de la ministra konsilio el 1871 ĝis 1875. Tiu epoko estis konita kiel la Ministerio de Rio Branko. Lia samnoma filo estis ministro de la eksterlandaj aferoj inter 1902 kaj 1912.

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti