Oskaro de Svedio

sveda princo

Oscar Carl Olof, princo de Svedio, duko de Skanio, filo de kronprincino Viktoria kaj princo Daniel, naskiĝis la 2-an de marto 2016 en urbo Solna apud Stokholmo, Svedio.

Oskaro de Svedio
princo de Svedio, duko de Skanio
Persona informo
Naskonomo Oscar Carl Olof
Naskiĝo 2-an de marto 2016 (2016-03-02) (8-jaraĝa)
en universitata hospitalo Karolinska
Religio Eklezio de Svedio vd
Etno svedoj vd
Lingvoj sveda vd
Loĝloko kastelo Haga vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Dinastio Bernadotte vd
Patro Princo Daniel vd
Patrino Viktoria de Svedio vd
Gefratoj Estelle de Svedio vd
Profesio
Okupo aristokrato • lernanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La princo havas la trian lokon en la svedia tronheredo, post sia patrino kaj post sia fratino, princino Estelle.

Princo Oskaro naskiĝis en la universitata hospitalo Karolinska en Solna. Lia naskiĝo estis salutita per du 21-pafilaj salutoj sur la insulo Skeppsholmen, kontraŭ la Stokholma Palaco. Liaj nomoj kaj titolo estis anoncitaj la sekvan tagon fare de lia patrina avo, la reĝo Karolo la 16-a Gustavo. Skanio (svede Skåne) estas la plej suda titulara duklando en Svedio. En la dinastio Bernadotte aperis du antaŭaj dukoj de Skanio: Karolo la 15-a kaj Gustavo la 6-a Adolfo.

en junio 2019