Universitata hospitalo Karolinska

hospitalo en Solna apud Stokholmo (Svedio)

La universitata hospitalo Karolinska (svede Karolinska Universitetssjukhuset) estas instrua hospitalo filiigita al Karolinska Institutet en Stokholmo, Svedio, kun du gravaj lokoj en la municipoj de Solna kaj Huddinge.

la ĉefa enirejo en Solna

La nuna universitata hospitalo Karolinska estas rezulto el fuzio de 2004 inter la iama universitata hospitalo Huddinge (Huddinge universitetssjukhus) en Huddinge, sude de Stokholmo, kaj la hospitalo Karolinska (Karolinska Sjukhuset) en Solna, norde de Stokholmo. La nova hospitalo havas ĉirkaŭ 15.000 dungitojn kaj 1.340 pacientajn litojn. La universitata hospitalo Karolinska estas proksime filiigita kun la Karolinska Instituto. Ĝi korpigas la infanan hospitalon Astrid Lindgren en Solna kaj la infanan hospitalon en Huddinge.