ARĤIVO  

Saluton Fabio. Mi vidis ke vi en kelkaj artikoloj anstataŭigis simplan listobulon en la sekcio "Vidu ankaŭ" per Ŝablono:il. Mi ĝis hodiauŭ neniam vidis tiun ŝablonon, kaj laŭ mi preferindas lasi ĉiujn listobulojn en la sekcioj "Vidu ankaŭ" kiel normalajn listobulojn anstataŭ enkondukigi novan neunuecon ĉe tio. Mi ankaŭ ne tre ŝatas la aspekton de tiuj ŝablono-buloj. Marcos 09:14, 23. Mar 2010 (UTC)

Saluton. La bildeto en la menciita ŝablono ankaŭ malplaĉas al mi. Do, ni povus rezigni pri la ŝablono aŭ enmeti pli belan bildeton. Mi inklinas al la unua varianto, do rezigno pri la superflua ŝabloneto. Kore --Tlustulimu 09:29, 23. Mar 2010 (UTC)
La ŝablono ŝajnas al mi sufiĉe komunuza en nia Vikipedio, kaj certe ekzistis longe antaŭ mia aliĝo al ĉi tiu projekto. Mi ĉiam uzis ĝin senpripense, ĉar ĝi ŝajnis esti establiĝinta kutimo de eo.wiki. Mi mem preferus, ke nia komunumo decidu ĉu oficialigi {{il}} kaj la samrolan {{el}} (por eksteraj ligiloj) aŭ entute forigi ilin kaj uzi normalajn listobulojn anstataŭe. Mia sperto ĉe tiaj decidoj estas, ke homoj prifajfas la prian anoncon en la diskutejo (ekz. mi plurfoje pledis, sen granda reeĥo, pri unuecigo de la esprimoj "Eksteraj ligiloj" kaj "Vidu ankaŭ" anstataŭ ol "Eksteraj ligoj", ktp... "Vidu ankaŭ jenon:", ktp...). Ĉar tamen vi same kiel mi interesiĝis pri la afero, mi aldonu novan temon ĉe la ĝenerala diskutejo. Amike, WinstonSmith 10:39, 23. Mar 2010 (UTC)
Jen: Vikipedio:Diskutejo#Listobuloj ĉe "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj" --WinstonSmith 11:04, 23. Mar 2010 (UTC)
Kial vi uzis la ŝablonojn, se vi preferas nun ilian forigon? Ĉu antaŭe vi estis kontenta kun ili? Zuazua 11:17, 23. Mar 2010 (UTC)
Ĉar kohereco pli gravas ol persona ŝato. Mi ĉiam pensis, ke ili estis oficiale rekomenditaj. --WinstonSmith 11:18, 23. Mar 2010 (UTC)
Nekredeble. Jen, kiel du mesaĝoj de administrantoj kapablos ŝanĝi pensadon de homo. Kio gustumis al mi, nun estas aĉa. Zuazua 11:22, 23. Mar 2010 (UTC)
Pri la administranteco de Marcos kaj Tlustulimu mi lernas nun kaj forgesos post kvin minutoj. Tutsimple, ilia rimarko igis min scivolema pri afero, kiun ĝis nun mi faris senpripense. Laŭ la lasta komento de Yekrats en la diskutejo, nun ŝajnas al mi, ke {{il}} kaj {{el}} estas restaĵo el la vikipedia pratempo. Estas dankinde, ne mallaŭdinde, ke oni ekpensigis min pri tio. --WinstonSmith 11:31, 23. Mar 2010 (UTC)
Per aliaj vortoj - ili pensas anstataŭ vi. Sed ni turnu la aferon. Kial ne krei kategorion Komencoj de Vikipedio kaj tien enkategoriigi ĉiujn ĉi aferojn el "pratempo" de Vikipedio. Zuazua 12:27, 23. Mar 2010 (UTC)
Mi opinias, ke vi serioze miskomprenas la celon de vikipediistaj diskutpaĝoj. Ili celas diskutadon por plibonigi la enciklopedion. --WinstonSmith 13:37, 23. Mar 2010 (UTC)

RE: Mojosa renkontiĝo redakti

Saluton Fabio kaj dankegon por via propono! Bedaŭrinde, kiel mi diris al aliaj esperantistoj, mi ne povos alveni al iu renkontiĝo, ĝis la meza julio, ĉar mi devos elteni ŝtatan ekzamenon (maturità) kaj miaj notoj devu esti pli ol 6, alikaze mi ne povos subteni ekzamenon (dankon MaryStar★). Se post julio estas iun renkontiĝon, mi certe ĉeestos! --→ Airon 16:17, 12. Apr 2010 (UTC)

Ĝermoj redakti

Saluton, SGC.Alex! Mi vidis, ke vi klopodas enkonduki novan ŝablonon pri ĝermoj kiuj rilatas la landon Malio. Tamen, tiajn ĝermojn oni kutime markas per {{ĝermo|Malio}}. Fakte, de kelkaj monatoj ekzistas la ĉionfara ŝablono {{ĝermo}} kiu igas senutilaj la antaŭajn ŝablonojn {{ĝermo-Italio}}, {{ĝermo-Francio}}, ktp... pro tiu ĉi kialo, mi pensas, ke vi povus tute bone uzi {{ĝermo|Malio}} kaj ne enkonduki novan ŝablonon {{ĝermo Malio}}. Plej amike, --WinstonSmith 19:22, 21. Apr 2010 (UTC)

Dankon pri la informado. Foliuminte la paĝon Speciala:Dezirataj_Ŝablonoj, mi vidis ke oni bezonis ŝablonon „Mali-geo-stub”: fakte, ĝi estis uzita en multe da aliaj paĝoj (ŝajnas al mi, ke ili estas tradukitaj paĝoj el la angla vikipedio). Do mi kreis la „ŝablono:Germo Malio” (fogersite „ŝablono” ;-)). Mi ne sciis, ke ekzistis alia ĝermŝablono por ĉi tiu celo… Estas multege da enda laboro pri ŝablonoj, mi vidas! Ne hezitu korekti min, mi vere volas helpi Vikipedion, kvankam mi estas komencanto. Amike, SGC.Alex 20:17, 21. Apr 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj redakti

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Berlino redakti

Vi pravas : mi estas redaktinta el malnova versio. Mi tuj riparas mian fuŝon. Arno Lagrange @ 13:03, 4. Maj 2010 (UTC)

"La rakonto pri Kiều" redakti

Mi estas komencanto de Vikipedio. Pro tio, mi ege bezonas vian helpon. Elkoran dankon pro via helpo pri "La rakonto pri Kiều". Mi ĝojas kunlabori kun vi. Phuong Mai 13:36, 14. Maj 2010 (UTC)

Helpo pri tezeto redakti

Saluton Fabio, ĉu vi povas helpi min? :D Kore, --→ Airon 12:01, 23. Maj 2010 (UTC)

Mi bedaŭras ke vi iam kreis {{Lingvokodo/kodlisto‎}} dum jam ekzistis {{lingv/e}}. Vidu Ŝablona diskuto:Lingvokodo/kodlisto‎. Mi sugestas kunigi ambaŭ ŝablonojn post kontrolo de mankoj kaj eraroj ambaŭflanke. Arno Lagrange @ 13:26, 26. Maj 2010 (UTC)

Vi enmetis en {{Diskutindaj artikoloj/listo}} markilojn categorytree. Ŝajnas ke intertempe jam ne plu funkcias. "Category trees are disable due to performance problems" (Vidu en:Template:Category tree kaj cimo 23682) Fakte ĝi estis malaktivigita hodiaŭ. Ĉu vi povas ripari {{Diskutindaj artikoloj/listo}} ĝis denove funkcios. Dankas Arno Lagrange @ 17:14, 27. Maj 2010 (UTC)

Diskutejo redakti

Saluton WinstonSmith! Vi ĵus forigis el la "Diskutejo" kontribuon de Zlatko Tiŝljar. Ĉu intence, aŭ ĉu pro akcidento (redaktokonflikto)? Moldur 22:28, 27. Maj 2010 (UTC)

Dankon pro via respondo. Mi ne estis vidinta ke temis pri duoblaĵo. Moldur 19:51, 30. Maj 2010 (UTC)

Pri Projekto Korektado de ruĝaj ligiloj redakti

Saluton NicoRay, mi ne komprenas kiu estas la problemo. Tio estas projekto de Vikipedio, ĉu? Do ni havas jam nomspacon dediĉitan por ĉiuj projektoj de Vikipedio (ekzemple Projekto:Kontrolu Vikipedion, ...). Do, se estas problemoj pro alinomigo, ni solvos ĝin sed estas korekte, ke la paĝo estas alinomita al "Projekto:...". --→ Airon 15:16, 28. Maj 2010 (UTC)

Mm, se mi bone komprenis la aferon, la franca vikipediisto kiu regalas nin per ĝisdatigado de tiuj listoj iam vidis nekompletan alinomadon kaj ne sciis kion fari - ĉu ĝisdatigi la malnovajn paĝojn, ĉu krei novajn. Do li simple haltis, ĝis kiam NicoRay (kiu regas la francan) afable petis, ke li reprenu la taskon. Tamen, mi tute komprenas la vidpunkton de Airon90 - estas tre evitinde, ke vikiprojektoj havu tiajn nekutimajn artikoltitolojn. NicoRay, ĉu laŭ vi indas demandi al la franca vikipediisto Phu ke li ĝisdatigu sian roboton por ke ĝi ekde nun ĝisdatigu la paĝojn ĉe ilia nova, korekta nomo? Mi farus, sed nur pasive iom regas la skribitan francan lingvon (pro simileco al la itala...). Plej amike --WinstonSmith 15:27, 28. Maj 2010 (UTC)
La diskuto kun la franco, kiu regas la programojn estas tie : fr:Discussion_utilisateur:Phe#Liens_rouges_sur_la_wikip.C3.A9dia_esp.C3.A9ranto. Mi daŭrigos tiun diskuton kun li, antaŭ la venontan ĝisdatigon, por ŝanĝi la artikolotitolojn en lia programo. Antaŭe, mi kredas, ke estas preferinda unue malplenigi la listojn. NicoRay 20:47, 28. Maj 2010 (UTC)

Datformatoj redakti

  1. mi kongruigis formatadatojn nur ene de unu paĝo; ĉiuj aliaj estis en la formato tt/mm/jjjj, nur kelkaj en la formato jjjj-mm-tt
  2. mi ne scias ĉu unu kutimo estas eŭropa kaj alia ne-eŭropa. ŝajnas jam ke inter francoj kaj angloj kutimoj malsamas.
  3. ĉu ekzistas iu pli internacieca formato, dum ekzistas plej granda malsameco inter naciaj kutimoj ?

Se ni interkonsentos pri Esperanta internacia formato, ni devos korekti milojn da aperoj. Arno Lagrange @ 19:45, 5. Jun 2010 (UTC)

Koran dankon redakti

Koran dankon, see you soon, Capsot 16:52, 7. Jun 2010 (UTC) Saluton, buon giorno, I've left my message in the Komunuma Portalo but it seems that either nobody has read it or nor interested in it. If you wish to give us your support please stick the Ŝablono:Wikimedia CAT to your page. Koran dankon again/grazie mile!

Translation one sentence on user page:) redakti

Thx! I used it:) Karol007 17:28, 25. Jun 2010 (UTC)

Grandeco de artikoloj redakti

Saluton, WinstonSmith! Mi vidis, ke vi redaktis la paĝon Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB. Mi ne scipovas kalkuli la grandecon de artikolo, ŝajne ĝi ne korespondas al la nombro de bitokoj indikata en la historio de la artikolo. Ĉu vi povus klarigi al mi, kiel trovi la nombron de bitokoj, kiuj validas rilate al la grandeco de artikolo? Antaŭdankeme, Bea 14:59, 9. Jul 2010 (UTC)

Koran dankon pro viaj detalaj klarigoj. Mi ja miris, kiel estiĝis la nombroj de bitokoj en la paĝo havendaj artikoloj, kies pligrandigo levus nian rangon. Tiujn ja kalkulas iu roboto, kaj mi ŝatintus kontroli post aldono de ĉapitroj la novan nombron. Sed ŝajne tio ne eblas facile, do restas ja la sovo, kiun vi proponis kaj kiun mi uzis ĝis nun: verki pli por esperi atingi la necesan nombron! Amike, Bea 21:24, 13. Jul 2010 (UTC)

str mankas redakti

Salut'! Vi havas alian liston : artikoloj en multaj lingvoj, sed ne Eo.... Tie mi petis streki la pretan artikolon. Nun en la nuna vizaĝo de Vikio mankas tio (aŭ mi ne trovis), tial mi uzas xxxxxxxxx. Amike--Crosstor 17:11, 9. Jul 2010 (UTC)

Migrigo al Vikifontaro redakti

Saluton Fabio! Kiel vi fartas? Ne, mi ne povas importi pagon en Vikifontaro, ĉar mi ne havas tian rajton. La sola uzanto "importisto" en malnova Vikifontaro estas Jusjih. Mi nun petas al li ĉu li povas importi la du paĝojn. Kore, --→ Airon 10:47, 12. Jul 2010 (UTC)

  Farita Dankon pro la noto. Mi nur kreas ŝablonon pri migrigo de paĝoj (kun sia paĝo) --→ Airon 16:10, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Mi atentigas vin pri {{BabelKategorio}} kaj ĝenerale pri Ŝablonoj ordigantaj en kategoriojn. Uzo de ili ŝparas redakatolaboron kaj provizas norman prezenton de tiaj paĝoj. Arno Lagrange @ 13:04, 21. Jul 2010 (UTC)

Ĉu vi ignoras miajn atentigojn ? Vidu mian redakton al Kategorio:Vikipediisto el-D Arno Lagrange @ 13:25, 23. Jul 2010 (UTC)

Koran Saluton al vi! redakti

Saluton WinstonSmith, mi ĝojas pro via bonvena mesaĝo :) Mi esperas fariĝi bona vikipediisto kaj certe nun bezonos helpon :) amike --Ĝejko

Artikolo n. 130 000 redakti

Gratulojn, Josef! Via artikolo Barchov‎ estas la 130 000-a artikolo en nia Vikipedio. Ĉar temas pri vilaĝo proksima al via loĝurbo, eble vi eĉ povus interesigi lokajn gazetojn pri tiu atingaĵo, ĉu? Amike, --WinstonSmith 15:45, 2. Jun 2010 (UTC)

Re: Dankon por la gratulo. Mi provis pri Vikipedio skribi en regionaj gazetoj, bedaŭrinde pri sukceso de E-Vikipedio informis nur niaj esperantaj gazetoj Starto kaj Informilo. Ankoraŭfoje dankas kaj salutas --Josef Hron 09:28, 1. Aŭg 2010 (UTC)

Sal! Se mi volas e-igi la nomon de la urbo, ĉu ĝi estus Varezo aŭ Vareso? Dankon, --→ Airon 16:00, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton, mi devis malfari vian julian ŝanĝon en Ŝablono:Bordo (kiu, cetere, estas fuŝe nomita - tiu vorto ne uziĝas en tiu senco en esperanto), ĉar ĝi kaŭzis misaspektadon de ĉiuj flagoj generataj de Ŝablono:Flago kiuj samtempe uzis ĝin por krei kadron ĉirkaŭ la flago. Mi unue trovis tion ĉe IJK 2009 kie ĉeestas multaj tiaj flagoj (la rando simple estis tro alta, kio kaŭzis ĝenan blankan spacon, precipe super la flago, tamen ankoraŭ ene de la kadro), sed mi rimarkis samajn problemojn en listoj de ĝemelaj urboj, kaj eĉ la propra ekzemplo en la paĝo de tiu ŝablono aperis malĝuste! Notu, ke mi uzas Mozilla Firefox 3.6.8. Se vi bezonas tiun ŝanĝon kiun vi faris julie, bonvolu serĉi taŭgan kompromison. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:38, 28. Aŭg 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Ŝablonoj pri prilaborataj artikoloj redakti

Saluton Arno, mi hazarde rimarkis la ekziston de du ŝajne samtaskaj ŝablonoj: {{redaktas}} kaj {{redaktata}}. Mi vidas en ilia historio, ke vi estas la kreinto de ambaŭ. Ĉu ili laŭ vi kunigindas, aŭ ĉu mi pretervidas iun malsamaĵon, pro kiu ambaŭ konservindas? Amike, --WinstonSmith 16:38, 3. Jan 2011 (UTC)

Mi kreis {{redaktas}} kiam mi konstatis ke homoj enmetis {{redaktata}}, ne subskribinte, nek informante pri redaktfindato, nek forigis ĝin. Por ne trude devigi al ĉiuj uzi la novan anstataŭ la manovan mi lasis ĝin, sed mi tre ŝatus forigi {{redaktata}} por devigi kontribuantaojn pli respondece sinteni. Arno Lagrange @ 17:48, 3. Jan 2011 (UTC)

Kara! mi atentigas vin ke mi kreis {{EoMovadoKategorio}} uzendan en kategoripaĝoj pri E-omovado en landoj. Uzo de tia ŝablono

  • ŝparas redaktolaboron,
  • evitas erarojn (ekzemple en Kategorio:Esperanto-movado_en_Ĉilio vi estas enmetinta eraran [[Kategorio:Esperanto-movado en Sudameriko|Sudameriko]]
  • ebligas estontajn evoluojn per ŝanĝo en nur unu ŝablono kiu aperos en ĉiuj paĝoj kei ĝi estas enmetita.

Mi enmetis ĝin en kelkajn kategoriojn. Mi jam faris al vi similan atentigon pri BabelKategorio. Dankas pro la atento Arno Lagrange @ 08:29, 13. Jan 2011 (UTC)

Mi enmetis {{EoMovadoKategorio}} en ĉiujn kategoriojn de la kategorio Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj, malplenigis kaj forigis la kategorion Kategorio:Esperanto-movado laŭ lando. Kunekzisto de du tiaj kategorioj estas konfuziga ĉar la koncernaj paĝoj kaj kategorioj estis troveblaj hazarde ĉu en unu ĉu en alia kategorio. Tiajn konfuzojn ankaŭ hempas forigi uzo de ŝablono. AL @ 11:32, 13. Jan 2011 (UTC)

Bonan Novjaron redakti

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:02, 30 Dec. 2011 (UTC)

Propono pri certa ŝablonaro redakti

Saluton, Fabio. Ĉu vi eble jam legis mian proponon pri kunigo de du ŝablonaroj al unu? Mi tre ĝojus, se vi subtenus la ideon.

Do ni havas nun du seriojn de ŝablonoj por la sama afero, nome kreado de mapo kun markilo. Ĉar nun relative malmultaj uzantoj okupiĝas pri ŝablonoj, mi proponis kunigi la ŝablonarojn. Proveja ŝablono estas {{geokesto2}}, kiu uzas la laŭlandajn ŝablonojn de {{situo sur mapo}}. La ŝablono {{geokesto}} post aranĝado de la necesaj ŝablonoj ricevus ĝian kodon. Krome mi jam metis testojn en mian provejon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:21, 26 Apr. 2012 (UTC)

Mi ŝanĝis la apartigilan paĝon por dividigi la du artikolojn, anstataŭe faris "kapo-apartigilo" en la artikolo pri la planedo. Ŝajnas al mi, ke uzanto volas artikolon pri la aŭ planedo aŭ dio. Preferas al mi, redukti la nombron de musklakojn por la leganto. Do, se la leganto volas artikolon pri la planedo, neniuj aldonaj musklakoj bezoniĝos. Tamen, se la baza artikolo estas apartigilo, ĉiam necesas musklaki almenaŭ unuope plu, malgraŭ la temo. Do, la sumo de la musklakoj de ambaŭ opcioj estas ete malpli per la kap-apartigilo. Ĉi tia kap-apartigilo nur funkcias bone se ekzistas malgranda nombro de artikoloj (2 aŭ 3) estas apartigita ĉi tiel, aŭ unu temo estas evidente plipli grava ol la certeroj.

Ankaŭ, nia vikipedio estas mezurita laŭ la aliaj per la statistiko de averaĝa longeco de artikoloj kaj nombro de artikoloj. Tre mallongaj apartigiloj (apartigante nur 2 temojn) kaŭzas ke nia vikipedio aspekti kiel ĝi havas pli granda nombro da artikoloj, kun pli mallongaj artikoloj. Mi agnoski ke mi pridiskutas fantomajn kaj preskaŭ sensignifajn statistikojn! Tamen, laŭ mia opinio, pli favore estus pli densa kaj informplena verko. Eble pli grave, Special:Mallongaj paĝoj estas paĝo kie oni povas trovi laborindaj artikoloj, sed nun ĝi estas ŝtopita per centoj da malgrandaj apartigiloj. Mi tre preferas se ni uzis kap-apartigilo por la plej vasta parto de la mallongaj apartigiloj.

Do, mia donkiĥota revo estas evitigi la du-punktajn apartigilojn, anstataŭigante supran unulinian apartigilon, se taŭge.

Kion vi opinias? -- Kore salutas Yekrats (diskuto) 17:42, 2 Maj. 2012 (UTC).

PS: Koran dankon pro via laboro pri la listo de havendaj artikoloj!!!

Mil plej havendaj artikoloj redakti

Saluton,

laŭ mia impreso vi okupiĝis pri la temo "mil plej havendaj artikoloj". Eble vi povas helpi al mi: La listo Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj/Historio kaj geografio enhavas la artikolon Antarkto, kiu estas pludirektilo kaj havas nur 25 bitokojn. La vera artikolo, Antarktio, estas multe pli longa. Mi supozas, ke ne utilas modifi la liston, sed necesas ie peti korekton de iu centra listo. Ĉu vi scias, kie, aŭ kiel?

Antaŭdankon, – Umbert' (diskuto) 19:20, 3 Nov. 2012 (UTC)

Uzanto:WinstonSmith/Navigilo redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis la ŝablonon {{bordera radiuso}} al Uzanto:WinstonSmith/Navigilo. Ĝi aranĝas, ke rondaj anguloj ne nur aperu en malnovaj Fajrvulpoj (kun prefikso -moz-), sed ankaŭ en novaj Fajrvulpoj (sen prefikso -moz-) kaj aliaj foliumiloj, eĉ IE 9. Mi testis tion nur en Fajrvulpo 18.0.1. --Tlustulimu (diskuto) 15:53, 20 Jan. 2013 (UTC)

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj redakti

Kara, Fabio Bettani, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj  

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Fabio Bettani,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 14:06, 24 jul. 2023 (UTC)Reply