British Council
organizaĵo
British Council (esperante: Britia Konsilio) estas organizaĵo, fondita kaj subtenata de la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (Britio). Ĝia celo estas disvastigado de la kulturo de sia lando kaj de la angla lingvo. Ĝi havas bibliotekojn, kulturajn centrojn, lingvajn kursojn ktp en diversaj landoj de la mondo.