La langa frenulo kunigas la subon de la lango al la bazo de la buŝkavo. Oni povas vidi ĝin levante la langon. Ĝi limigas la movojn de la lango. Ĝi estasa mola mukoza histo kun multaj fibroj. Eblas tranĉi tro mallongan langan frenulon per loka operacio de frenektomio.

Langa frenulo
klaso de anatomia ento
latine frenulum linguae
de Gray subject #242 1125
vdr

Langa frenektomio per lasero superas la aliajn tradiciajn metodojn[1].

Domenico Maceri, profesoro ĉe Allan Hancock College, pretendas ke sud-koreiaj gepatroj iniciatas langan frenektomion de siaj infanoj, "kio tiele longigas la langon je ĉirkaŭ unu milimetro", kredante ke ili prononcos pli bone la anglan lingvon[2].

Referencoj redakti

  1. (2012) “Lingual frenectomy: Functional evaluation and new therapeutical approach”, European Journal of Paediatric Dentistry (PDF) 13 (2), p. 101–6.  Arkivigite je 2015-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-03-19. Alirita 2017-11-05. (angle)
  2. Marceri, Domenico, "English in France? Mais Oui!". Kontrolita 2009-01-27. (angle)