English-Speaking Union

La English-speaking Union (ESU) aŭ la angla parolanta unio estas internacia eduka kaj filantropia asocio kiu estis fondita de la angla ĵurnalisto Sir Evelyn Wrench en 1918, kiu celas antaŭenigi komunikadon inter homoj de ĉiuj lingvaj kaj kulturaj fonoj pere de la angla lingvo[1]. Tiucele ĝi volas kunvenigi kaj enpovigi homojn en diversaj landoj, por ke ili konstruu kapablojn kaj konfidon en komunikado, tiele konsciigante ilin pri sia potencialo. Ĝi helpas gejunulojn vojaĝi kaj studi. Ĝi famas pro la konkursoj paroli al publiko, kiujn ĝi organizas en lernejoj kaj universitatoj. La internacia sidejo de ESU troviĝas en Londono. Ekzistas pli ol 50 naciaj sekcioj de ESU tra la mondo.

English-Speaking Union
organizaĵo
Komenco 1918 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Dartmouth House
Fondinto(j) Evelyn Wrench vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de ESU en Novjorko

Celoj redakti

La celoj de la angla parolanta unio estas inter alie[2]:

  1. La reciproka akcelo de edukado de la anglalingva mondo, respektante la tradiciojn kaj heredaĵon de tiuj kun kiuj ni laboras dum ni agnoskas la nunajn eventojn kaj problemojn kiuj influas ilin.
  2. La uzo de angla lingvo kiel komuna lingvo kaj rimedo de internacia komunikado pri scio kaj kompreno, kondiĉe ke tio ĉiam estas okazas en nepolitika kaj nesekteca manieroj.

Internacia retorika konkurso redakti

ESU organizas ĉiujare Internacian retorikan konkurson kiu kunvenigas gestudentojn inter 16 ĝis 20 jaroj el pli ol 50 landoj tra la mondo[3].

La departamento edukado de ESU ankaŭ administras la plej malnovan kaj plej grandan debatkonkurson por lernejoj en Anglio.

ESU en la mondo redakti

Kun 35 filioj en Britio kaj pli ol 50 sekcioj en aliaj landoj tra la mondo, la ESU efektivigas diversajn aktivecojn kiel ekzemple debatojn, retorikon, programojn por studenta interŝanĝo, konferencojn kaj seminariojn. Ĝi ankaŭ proponas stipendiojn por instigi la efikan uzon de la angla lingvo ĉirkaŭ la mondo.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Bridge Over Troubled Water: An insight into the English-Speaking Union and its influence in South Asia - Michael Wynne-Parker (pub. Kingston Books, 1989)

Eksteraj ligiloj redakti