Gramatiko de la angla

Gramatiko de la angla estas la maniero kiel signifoj estas koditaj per vortigoj en la angla lingvo. Ĉi tio inkludas strukturojn de vortoj, sintagmoj, propozicioj, frazoj, kaj la strukturon mem de kompletaj tekstoj.

Ekzistas varioj historiaj, sociaj, kulturaj, kaj regionaj de la angla lingvo. Por devioj de la gramatiko priskribita ĉi tie, vidu je dialektoj de la angla lingvo.

Moderna angla estas larĝe abandoninta sian fleksian kazsistemon favore al analizaj konstruoj. La personaloj retenas morfologian kazon pli ol aliaj vortklasoj, kies funkcion indikas vortordo, prepozicioj, kaj la posesivo.[1]

Vortklasoj komune distingitaj en la angla estas naŭ: substantivoj, determinativoj, pronomoj, verboj, adjektivoj, adverboj, prepozicioj, konjunkcioj kaj interjekcioj.

Vortklasoj kaj frazojRedakti

Substantivoj, verboj, adjektivoj, kaj adverboj formas apertan klason, t.e. klasoj kiuj volonte akceptas novajn membrojn; la aliaj klasoj estas konsideritaj kiel fermitaj. Interjekcioj ne estas traktataj ĉi tie ĉar ili ne formas parton de propozicio nek strukturon de frazo.[2]

Anglaj vortoj ĝenerale ne estas markitaj, tial ne ĉiam estas eble tuj distingi klasojn inter si. Plue, la majoritato de vortoj apartenas al pluraj vortklasoj. Ekzemple, run servas jen kiel verbo jen kiel substantivo, kiuj estas rigardataj kiel du diferencaj leksemoj.[3] Leksemoj povas esti inflektitaj por esprimi la diversajn kategoriojn, ekzemple, runs, runny, running, k.c.[3] Vortoj en unu klaso povas foje esti derivitaj, kaj tiel povas naski novajn vortojn. Freŝdate, ĉi tio okazis al la adjektivo «aerobicized», derivita de «aerobics».[3]

Vortoj povas kombini por formi sintagmon. Sintagmo kutime servas la saman funkcion kiel vorto el alia vortklaso.[3] Ekzemple, «my very good friend Peter» estas sintagmo kiu povas esti uzita en frazo kvazaŭ substantivo, kaj tial nomiĝas substantiva sintagmo. Simile, adjektiva sintagmo kaj adverba sintagmo funkcias kvazaŭ adjektivo kaj adverbo, respektive. Sed kun aliaj specoj de sintagmo, la terminologio havas diferencajn implikojn. Ekzemple, verba sintagmo, konsistas el verbo kune kun ĉiuj objektoj kaj aliaj dependantoj; prepozicia sintagmo konsistas el prepozicio kaj ĝia suplemento (kaj ĉi tial ofte adverba sintagmo); determinativa sintagmo estas ia substantiva sintagmo enhavanta determinativon.

SubstantivojRedakti

Multaj komunaj sufiksoj formas aliajn specojn de vortoj. Substantivoj estas ankaŭ ofte kreitaj per konverto.

Substantivoj estas kelkfoje klasifikitaj semantike kiel komunaj aŭ propraj, konkretaj aŭ abstraktaj,[4] nombraj aŭ nenembraj.[5] Iuj substantivoj povas esti kaj nombraj kaj nenombraj. Nombraj substantivoj ĝenerale havas singularajn kaj pluralajn formojn.[4] En la plejparto de cirkonstancoj, la pluralo estas formita per aldono de «-[e]s» al la singularo, tamen ekzistas neregulaj pluraloj (woman/women, foot/feet», kc.), inkludante kazojn kie la singularo kaj pluralo estas identaj (sheep, series, kc.). Certaj substantivoj povas esti uzataj kun pluralaj verboj, malgraŭ forme singularaj («The government were...»); ĉi tio estas formo de constructio ad sensum, kiu estas pli ofta en britia ol usona angla.

Anglaj substantivoj ne estas markitaj laŭ kazo, kiel en aliaj lingvoj, sed ili havas posesivajn formojn per aldono de «-'s» (John's, children's) aŭ per nur la apostrofo, se la fina fonemo estas /s/ aŭ /z/ («the dogs' owners», «Jesus' love»). Pli ĝenerale, la posesiva finaĵo povas esti aplikita al substantivaj sintagmoj («the man you saw yesterday's sister»). La posesivo povas esti uzita kiel aŭ determinativo (John's cat) aŭ substantiva sintagmo (John's is the one next to Jane's).

Substantivaj sintagmojRedakti

Substantiva sintagmo estas sintagmo kiu funkcias gramatike kvazaŭ substantivo en frazoj, ekzemple kiel subjekto aŭ objekto de verbo.

Substantiva sintagmo en la angla tipe prenas la sekvan formon (n.b. ke ne ĉiuj elementoj estas bezonitaj):

Determinativo + Epiteto + SUBSTANTIVO + komplemento

En ĉi tiu strukturo:

  • La determinativo povus esti artikolo aŭ ekvivalenta vorto. En multaj kuntekstoj, necesas ke substantiva sintagmo inkludu ian determinativon.
  • Epiteto(j) inkludas adjektivojn kaj iujn adjektivajn sintagmojn, kaj substantivajn epitetojn. Adjektivaj epitetoj kutime lokas antaŭ substantivaj adjunktoj.
  • Komplemento, aŭ suplemento,[5] povas esti prepozitivo, rilativa sintagmo, ia adjektivo, participa sintagmo, subjunkcio aŭ infinitiva sintagmo, taŭga por la substantivo.

Ekzemplo de substantiva sintagmo kiu inkludas ĉi ĉiujn elementojn estas «that rather attractive young college student to whom you were talking». Ĉi tie, that estas la determinativo, rather attractive kaj young estas adjektivaj epitetoj, college estas substantiva epiteto, student estas la ĉefa substantivo de la sintagmo, kaj to whom you were talking estas komplemento (ĉi-kaze, rilativa propozicio).

Kunordigaj konjunkcioj kiaj and, or, kaj but povas esti uzitaj en variaj niveloj en substantivaj sintagmoj, kiel en «John, Paul, and Mary»; «the matching green coat and hat»; «a dangerous but exciting ride»; «a person sitting down or standing up».

Substantivaj sintagmoj povas ankaŭ esti metitaj en apozicion. En iuj kontekstoj, la sama ideo estas esprimebla per prepozitivo. Komparu, «the twin curses of famine and pestilence» kaj «the twin curses that are famine and pestilence»

GenroRedakti

Sistemo de gramatika genro, per kiu ĉiu substantivo estas traktita kiel aŭ maskla, aŭ femala, aŭ neŭtra, ekzistis en malnova angla, sed moderna angla retenas genron nur naturan. Pri homoj kaj bestoj, foje aperas diferencaj formoj por la genroj:[6]

Maskla Femala Neŭtra
man woman adult
boy girl child
husband wife spouse
rooster hen chicken

Multaj substantivoj kiuj mencias rolojn kaj profesiojn povas referenci kaj masklan kaj femalan subjekton. [6]

  • «Jane is my friend. She is a dentist.»
  • «Paul is my cousin. He is a dentist.»

Ofte la genron oni distingas per la epitetoj malefemale.[6]

  • «Sam is a female doctor.»
  • «No, he is not my boyfriend; he is just a male friend.»
  • «I have three female cousins and two male cousins.»

Rare, substantivoj ilustrante aferojn sen genro estas referencitaj per genra pronomo por doni sencon de familiareco. Oni egale povus apliki la genro-neŭtran pronomon it.[6]

  • «I love my car. She is my greatest passion.»
  • «France is popular with her neighbors at the moment.»
  • «I travelled from England to New York on the Queen Elizabeth; she is a great ship.»

DeterminativojRedakti

Anglaj determinativoj konstituas relative malgrandan klason de vortoj. Ili inkludas la artikolojn the, a[n], certajn demonstrativojn, kaj kelkajn interogativojn kiaj this, that, which, kaj posesivojn kiaj my kaj whose. Ankaŭ povas roli kiel determinativo substantiva posesivo kiaj John's kaj the girl's, variaj kvantaj adverboj kiaj all, some, many, various, kaj numeraloj kiaj one, two. Ekzistas ankaŭ sintagmoj kiaj a couple of kiuj povas roli kiel determinativo.

Determinativoj estas uzataj en fomigo de substantivaj sintagmoj. Multaj vortoj kiuj servas kiel determinativoj povas egale esti uzitaj kiel pronomoj, ekz-e, this, that, many.

En multaj kuntekstoj, substantiva sintagmo bezonas artikolon aŭ alian determinativon por ke ĝi kompletiĝu. Ne estas gramatike ĝuste diri «cat sat on table»; oni devas diri, ekzemple «my cat sat on the table». La plej oftaj situacioj kiam substantiva sintagmo povas esti formita sen determinativo estas kiam ĝi referencas ĝenerale al tuta klaso aŭ koncepto («dogs are dangerous» aŭ «beauty is subjective») kaj kiam ĝi estas propra nomo (Jane, Spain).

PronomojRedakti

Pronomoj estas relative malgranda, femita klaso de vortoj kiuj anstataŭas substantivojn aŭ substantivajn sintagmojn. Ili povas esti personaloj, demonstrativoj, rilativoj, interogativoj, aŭ indefinitivoj.

PersonalojRedakti

La personaloj kaj siaj deklinacioj aperas jene:

Nominativo Objektivo Refleksivo Posesiva determinativo Posesiva pronomo
1a pers. sing. I me myself my mine
2a pers. sing./pl. you you yourself/yourselves your yours
3a pers. sing. she, he, they, it her, him, them, it herself, himself, themself, itself her, his, their, its hers, his, theirs, its
1a pers. pl. we us ourselves our ours
3a pers. pl. they them themselves their theirs

Formoj de la dua persono, you, estas uzataj en kaj la singulara kaj la pluralo. Kelkaj regionaj variantoj por la pluralo estas en vasta uzado (y'all, you guys). En tradiciaj diservoj, oni aŭskultas arĥaikan formon de la singularo (thou, thee, thyself, thy, thine). You povas esti uzita ankaŭ kiel indefinitivo apud la pli formala one, oneself, one's).

Formoj de la tria persono singulara estas diferencigitaj laŭ la sekso de la referencito. It povas esti uzita en frazoj kiuj havas nulan subjekton, kiel «It is going to be sunny this afternoon».

Formoj de la tria persono plurala povas esti uzitaj kiel genre neŭtraj pronomoj kiel «each employee should ensure they tidy their desk». Malgraŭ sia longa historio, ĉi tia uzado estas kelkfoje konsiderita malĝusta.

Determinativoj posesivaj kiel my jungas kun substantivoj, malkiel pronomoj posesivaj kiel mine kiuj estas mem kvazaŭ-substantivoj.

Demonstrativoj kaj InterogativoRedakti

La demonstrativoj estas this (singulara kaj proksima), that (singulara kaj malproksima), these (plurala kaj proksima), kaj those (plurala kaj malproksima). Ĉiuj kvar povas esti uzitaj kiel determinativoj.

La interogativoj estas who (personoj), what (aĵoj kaj aferoj), kaj which (alternativoj en elekto). Ĉiuj povas akcepti la emfazan sufikson -ever. La pronomo who havas oblikvan formon, whom.

Ĉiuj interogativaj pronomoj povas esti ankaŭ uzitaj kiel rilativaj pronomoj.

RilativoRedakti

La ĉefaj rilativaj pronomoj estas who, whom, whose, which, kaj that, La unuaj povas esti uzitaj en restriktaj kaj nerestriktaj propozicioj, sed that povas esti uzita ekskluzive en restrikta propozicio. Tial, oni povas diri «the song that [aŭ which] I listened to yesterday», sed «the song to which [ne to that] I listened yesterday». Se that ne estas la subjekto de rilativa propozicio, ĝi povas esti ellasita, «the song I listened to yesterday».

Ankra thereRedakti

La vorto there estas uzata kiel pleonasma pronomo en iuj frazoj, kutime por netransitiva verbo, kies subjekto aperas en la komplemento, post la verbo. Ĉi tia uzado de there okazas plej komune kiel kopulo, ekz-z: «There is a heaven»; «There are two cups on the table»; «There have been a lot of problems lately»; «There exist two major variants»; «There occurred a very strange incident».

Nature, la pleonasma pronomo prenas la nombron de la subjekto sed, en neformala lingvaĵo, la kuntiriĝa there's estas ofte uzata por kaj la singularo kaj la pluralo.[7]

Ĉe la pleonasma pronomo povas okaziĝi inversio, «Is there a test today?» kaj «Never has there been a man such as this». Ĝi ankaŭ povas aperi sen logike koresponda subjekto en mallongaj frazoj aŭ kiel demanda partikulo, «There wasn't a discussion, was there? There was.»

There en tiaj frazoj estis kelkfoje analizita esti adverbo aŭ pleonasma predikato anstataŭ pronomo. [8] Tamen, ĝia idento kiel pronomo estas pli kohera kun ĝia funkcio en inversiaj frazoj kaj kiel demanda partikulo.

Pro tio, ke there povas esti deikta adverbo, frazo kiel «There is a river» povas havi unu el du signifoj: aŭ «a river exists» (pronomo), aŭ «a river is in that place» (adverbo). Parole, la adverba there ricevus streson, sed ne la pronomo.

Ceteraj pronomojRedakti

Aliaj pronomoj ofte estas forme identaj al determinativo, specife kvantigantoj kiaj many, a little, a bit, kc. Foje, la pronoma formo diferencas, kiel ĉe none, kies determinativaj formoj estas no, nothing, everyone, somebody, ktp. Multaj ekzemploj estas karakterizitaj kiel indefinitaj pronomoj.

VerbojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konjugacio de la angla.

La bazan formon de angla verbo ĝenerale ne markas finaĵo, kvankam ekzistas iuj sufiksoj kiuj estas ofte uzataj por formigi verbojn, kiaj -ate, -fy, kaj -ise/ize (britia kaj usona variantoj, respektive).[9] Multaj verboj ankaŭ enhavas prefiksojn, kiaj un-, out-, over-, and under-.[9] Verboj ankaŭ povas esti formitaj el substantivoj kaj adjektivoj per konverto, kiel ĉe snare, nose, dry, kaj calm.

La majoritato de verboj havas tri aŭ kvar fleksiajn formojn adicie al sia baza formo:

La plejparto de tiuj, kiujn oni ofte nomas tensojn estas fakte aspektoj, kiuj estas formitaj kun helpoverboj. Ekzistas tri simplaj tensoj: paseo, prezenco, kaj futuro (wrote, writes, will write). Aspektoj estas tri: progresivo (was/is/will be writing), perfekto (had/has/will have written), perfekta progresivo (had/has/will have been writing). Kune, do tio donas po 12 tenso-aspektaj formoj por verbo.

Por la modoj, inkluzive de la kondicionalo, imperativo, kaj subjunktivo, vidu Konjugacio de la angla.

La baza formo de verbo (be, write, play) estas uzata kvazaŭ infinitivo, kvankam ekzistas ankaŭ to-infinitivo, (to be, to write, to play) en pluraj sintaksaj strukturoj, kaj povas korespondi kun aliaj aspektoj ([to] have written, [to] be writing, [to] have been writing).

La pasiva voĉo estas formita per la verbo be (cars are driven, he was killed, I am being tickled, it is nice to be pampered, ktp.) La aganton enkondukas prepozicia sintagmo per by (they were killed by the invaders).

La ĉefaj modaloj estas can, could, may, might, must, shall, should, will, would, ought to, have to, had better, kaj en iaj cirkonstancoj dare kaj need.[10] Ĉi tiuj ne fleksias laŭ persono nek nombro,[10] kaj havas nek infinitivojn nek participojn (krom ĉe sinonimoj kiel be/being/been able to por la modaloj can/could). Modaloj estas uzataj kun nuda infinitivo: I can swim, he may be killed, we dare not move from here, but need they go?).

La kopulo be kune kun la diversaj helpoverboj sintakse funkcias diference ol leksikaj verboj, specife ĉe siaj interogativaj formoj per inversio kaj negacio. Iuj inter ili aperas en kuntiriĝa formo, inkluzive kun siaj negacioj.

Verbaj sintagmojRedakti

Ĉiuj depentantoj de la verbo nomiĝas verba sintagmo, sed tiu difino ne estas universale akceptita.[11].

Verban sintagmon gvidas predikato, kies objektoj kaj komplementoj ĝin sekvas. Rekta objekto antaŭas aliajn komplementojn, sed se ĉeestas nerekta objekto esprimita sen prepozicio, tiu lata antaŭas la rektan objekton: «give me the book right now, sed give the book to me right now.

Por informoj pri adjektoj kaj partikulaj verboj, vidu Konjugacio de la angla.

AdjektivojRedakti

Kiel aliaj vortklasoj, adjektivoj ĝenerale ne povas esti identigitaj per sia formo,[12] sed multaj formiĝas el substantivoj per sufikso kiaj -al, -ful, -ic, -ish, -ous, ktp., aŭ el aliaj adjektivoj per prefikso kiaj dis-, un-, over- ktp.

Adjektivoj povas esti uzitaj atribue en substantiva sintagmo (the big house) aŭ predikate (the house is big).

KomparadoRedakti

Multaj adjektivoj havas komparativan kaj superlativan formojn, formitaj per -er kaj -est, respektive;[13] ekz-e, por la adjektivo fast, la komparativo kaj superlativo estas faster kaj fastest. Adjektivoj maloftaj aŭ longaj anstataŭe uzas foje moremost (the beautiful city, the more beautiful city, the most beautiful city). Certaj adjektivoj estas sengradaj[13] kiaj pregnant, dead, unique, ktp.

Adjektivaj sintagmojRedakti

Adjektiva sintagmo estas grupo de vortoj kiu funkcias adjektive en frazo. Ĝi kutime estas adjektivo al kiu komplemento povas esti aldonita.[14] Adjektivoj povas esti modifitaj per antaŭa adverbo aŭ adverba sintagmo.

Komplementoj sekvantaj la adjektivon povas inkludi:

Adjektiva sintagmo povas inkludi modifantojn kaj antaŭ kaj post la adjektivo: very difficult to put away.

AdverbojRedakti

Adverboj servas larĝan gamon da funkcioj. Ili tipe modifas verbojn (aŭ verbajn sintagmojn), adjektivojn (aŭ adjektivajn sintagmojn), aŭ aliajn adverbojn (aŭ adverbajn sintagmojn).[15] Tamen, adverboj kelkfoje ankaŭ kvalifikas substantivajn sintagmojn (only the boss; quite a lovely place), pronomojn kaj derterminantojn (almost all), prepoziciajn sintagmojn (halfway through the movie), aŭ plenajn frazojn por aldoni kontekstan komenton (Frankly, I don't believe you).[16] Ili povas ankaŭ indiki rilaton inter sintagmoj aŭ frazoj (He died, and consequently I inherited the estate).[16]

Multaj adverboj estas derivitaj el adjektivoj per la finaĵo -ly. Certaj vortoj, nomitaj nudaj adverboj, povas esti uzataj kaj adjektive kaj adverbe, kiaj fast, straight, kaj hard. Tia adverba formo ankaŭ etendas en idiotismojn kaj esprimojn (That's just plain ugly.) Kelkaj adjektivoj povas esti uzitaj kvazaŭ nudaj advervoj kiam ili ne priskribas subjekton (The streaker ran naked, ne **The streaker ran nakedly.)

Multaj adverboj ne derivas el adjektivoj,[15] inkludante adverbojn de tempo, frekvenco, loko, aŭ grado. Por derivi adverbon el substantivo, la sufiksoj -ward[s] kaj -wise estas uzataj.

La plejparto de adverboj formigas siajn komparativon kaj superlativon per more kaj most, respektive, tamen unuj adverboj havas neregulan fleksion.[15]

Adverboj indikantaj manieron ĝenerale lokiĝas post la verbo kaj ties objektoj (We considered the proposal carefully), kvankam aliaj pozicioj estas eblaj (We carefully considered the proposal). Adverboj de frekvenco, grado, kaj certeco (kiaj often, always, almost, probably, just, kc.) emas lokiĝi antaŭ la verbo sed, se ĉeestas helpoverbo, la adverbo sekvas ĝin (aŭ post nur la unua, se ĉeestas pluraj: I have just finished the crossword; She can usually manage a pint; We are never late; You might possibly have been unconscious. Adverboj koneksaj (kiaj next, then, however), kaj tempaj ordinare lokiĝas ĉe la komenco de frazo: Yesterday we went on a shopping expedition.[17]

Por adverbaj partikuloj kiuj formas verbojn, vidu Konjugacio de la angla.

Adverbaj sintagmojRedakti

Adverba sintagmo agas kvazaŭ adverbo en frazo.[18] Komuna formo de adverba sintagmo estas prepozicia sintagmo, kiu konsistas el prepozicio kaj sia objekto: in the pool; after two years; for the sake of harmony.

PrepoziciojRedakti

Prepozicioj estas fermita vortklaso,[16] kvankam certaj sintagmoj servas kvazaŭ prepozicioj, kiel in front of.

Signifo de unuopa prepozicio povas varii laŭ adverbaj kategorioj, kaj multaj prepozicioj ankaŭ servas kvazaŭ adverboj mem.

Prepozicio kutime uziĝas kun substantiva sintagmo kiel ĝia komplemento. Prepozicio kune kun ĝia komplemento nomiĝas prepozicia sintagmo,[19] ekz-e in England, under the table, after six pleasant weeks, between the land and the sea. Prepozicia sintagmo povas esti uzita kvazaŭ komplemento aŭ postmodifanto de substantivo aŭ substantiva sintagmo, kiel the man in the car, the start of the fight; aŭ kvazaŭ komplemento de verbo aŭ adjektivo, kiel deal with the problem, proud of oneself; aŭ ĝenerale kvazaŭ adverba sintagmo.

La angla permesas uzadon de abandonita prepozicio kiu povas okazi en interogativaj aŭ rilativaj sintagmoj kie la tiukoncerna pronomo kiu estas la komplemento de la prepozicio estas skuita al la komenco de la sintagmo kaj tiel abandoninte la prepozicion. Ĉi tia strukturo estas evitata en iuj formalaj registroj. Ekzemple:

  • What are you talking about? (alternative: About what are you talking?)
  • The song that you were listening to... (alternative: The song to which you were listening ...)

Notu ke en la dua ekzemplo, la rilativo that povintus esti ekskludita.

Abandonita prepozicioj povas okazi en la pasivo, kie la komplemento en prepozicia sintagmo povas nuliĝi same kiel ĉe rekta objekto de verbo: it was looked at; I will be operated on; get your teeth seen to. La sama fenomeno povas okazi ĉe certaj uzoj de infinitivaj sintagmoj: he is nice to talk to; this is the page to make copies of.

KonjunkciojRedakti

Konjunkcioj esprimas variajn logikajn rilatojn inter partoj de la frazo.[20]

La principaj kunordigaj konjunkcioj estas: and, or, but, nor, so, yet, kaj for. Ĉi tiuj konjunkcioj povas esti uzitaj en multaj gramatikaj kontekstoj por ligi unuojn de egala stato gramatika,[20] ekzemple:

  • Substantivajn sintagmojn: John, Eric, and Jill; the red coat or the blue one.
  • Adjektivajn aŭ adverbajn sintagmojn: tired but happy; over the fields and far away.
  • Verbojn aŭ verbajn sintagmojn dividantaj objektojn: he washed, peeled, and diced the turnips.
  • Aliajn ekvivalentajn unuojn: pre- and post-test counselling,[21]; two or three buildings.
  • Sintagmojn aŭ frazojn: We came, but they wouldn't let us in. They wouldn't let us in, nor would they explain what we had done wrong.

Ekzistas ankaŭ korelativaj konjunkcioj, kiam unu konjunkcio korelacias kun alia antaŭ la menciitaj unuoj ligitaj.[20] La oftaj korelativaj konjunkcioj estas:

  • either...or (either a man or a woman);
  • neither...nor (neither clever nor funny);
  • both...and (they both punished and rewarded them);
  • not...but, partikulare en la formo not only...but also: not exhausted but exhilarated, not only football but also many other sports).

Subordigaj konjunkcioj rilatigas sintagmojn tiel ke ili aperu en subpropozicion.[22] Kelkaj oftaj subordigaj konjunkcioj, aparte de la plej ofta that, estas:

  • (tempo): after, before, since, until, when, while;
  • (kaŭzo): because, since, now that, as, in order that, so;
  • (opozicio aŭ koncedo): although, though, even though, whereas, while;
  • (kondiĉo): if, unless, only if, whether or not, even if, in case (that);
  • (interogativo): whether, where, when, how, ktp.

Subordiga konjunkcio ĝenerale komencas propozicion, kvamkam pluraj povas sekvi kvalifikajn adverbojn, kiaj probably because ..., especially if .... La konjunkcio that povas esti ellasita: she told us (that) she was ready.

NegacioRedakti

Verba negacio tipe okazas per la vorto not antaŭ la negaciita verbo, kaj post helpoverbo (I go/I do not go). Kun helpoverboj, la negacia not ofte kuntiriĝas (don't, can't, isn't, ktp.), kaj en inversio, la subjekto povas sekvi la kuntiriĝon (Should he not pay?Shouldn't he pay?).

Aliaj elementoj kiaj substantivaj sintagmoj, adjektivoj, adverboj, infinitivaj sintagmoj kaj participaj sintagmoj, povas esti negaciitaj per simpla not antaŭ si: not the right answer, not interesting, not to enter, not noticing the train, ktp.

Ĉe negacio de negativoj, not ne estas uzita, malkiel en aliaj lingvoj: I saw nothingI didn't see anything, sed ne *I didn't see nothing. La angla ne havas duoblan negacion kiel pozitivon. Negativoj povas esti negaciitaj per not uzante ties korespondajn indefinitivojn.

Propozicia kaj fraza strukturojRedakti

Tipa frazo enhavas unu sendependan propozicion. Propozicio tipe enhavas subjekton kaj predikaton.

VortordoRedakti

Vortordo estas preskaŭ ekskluzive subjekto-verbo-objekto. La formo objekto-subjekto-verbo ekzistas, sed plej ofte en la futuro aŭ kontraste kontraŭ la konjunkcio but: Rome I shall see!, I hate oranges, but apples I'll eat!.[23]

DemandojRedakti

Simile al aliaj okcidenteŭropaj lingvoj, demandoj povas formiĝi per inversio, sed apenaŭ okazas krom ĉe kopulo, ĉefe be. Se kopulo ne ĉeestas, la helpoverbo do plenumas tian rolon, ekzemple:

  • She can dance. → Can she dance?
  • I am sitting here. → Am I sitting here?
  • The milk goes in the fridge. → Does the milk go in the fridge?

Demandoj formitaj per interogativo simile formiĝas per inversio:

  • I go. → Where do I go?
  • He goes. → Who goes?

Negativaj demandoj formiĝas simile sed, se la verbo inversiita havas kuntiriĝan formon kun not, tiam estas eble inversii la subjekton kaj la kuntiriĝon:

  • John is going. (+)
  • John is not going. / John isn't going. (-)
  • Isn't John going? / Is John not going? (-&?)

SintaksoRedakti

Plua legadoRedakti

Gramatikaj librojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Payne, John. (2002) “Nouns and noun phrases”, The Cambridge Grammar of the English Language. Cambridge; New York: Cambridge University Press, p. 479–481. ISBN 0-521-43146-8. “We conclude that both head and phrasal genitives involve case inflection. With head genitives it is always a noun that inflects, while the phrasal genitive can apply to words of most classes.”.
  2. Carter & McCarthy 2006, p. 296
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Carter & McCarthy 2006, p. 297
  4. 4,0 4,1 Carter & McCarthy 2006, p. 298
  5. 5,0 5,1 Carter & McCarthy 2006, p. 299
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 NOUN GENDER edufind.com
  7. Fowler 2015, p. 813
  8. For a treatment of there as a dummy predicate, based on the analysis of the copula, see Moro, A., The Raising of Predicates. Predicative Noun Phrases and the Theory of Clause Structure, Cambridge Studies in Linguistics, 80, Cambridge University Press, 1997.
  9. 9,0 9,1 Carter & McCarthy 2006, p. 301
  10. 10,0 10,1 Carter & McCarthy 2006, p. 303
  11. Dependency grammars reject the concept of finite verb phrases as clause constituents, regarding the subject as a dependent of the verb as well. See the verb phrase article for more information.
  12. Carter & McCarthy 2006, p. 308
  13. 13,0 13,1 Carter & McCarthy 2006, p. 309
  14. Carter & McCarthy 2006, p. 310
  15. 15,0 15,1 15,2 Carter & McCarthy 2006, p. 311
  16. 16,0 16,1 16,2 Carter & McCarthy 2006, p. 313
  17. esl.about.com
  18. Carter & McCarthy 2006, p. 312
  19. Carter & McCarthy 2006, paĝoj 314–315
  20. 20,0 20,1 20,2 Carter & McCarthy 2006, p. 315
  21. British Medical Association, Misuse of Drugs, Chapter 4, "Constraints of current practice."
  22. Carter & McCarthy 2006, p. 316
  23. Crystal, David. (1997) The Cambridge Encyclopedia of Language, 2‑a eldono, Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-55967-7.