Objekto (gramatiko)

(Alidirektita el Rekta objekto)

En gramatiko, objekto estas tia komplemento de verbo, kiu (tipe) indikas personon aŭ aĵon trafatan de la ago de la verbo. Objekto povas konsisti el pluraj vortoj.

En Esperanto objekto povas esti substantiva, infinitiva aŭ povas formi subpropozicion.

La ago priskribata de verbo povas impliki unu aŭ plurajn objektajn rolojn:

Transdoni leteron(1) de Petro(2) al Paŭlo(3).

Ni ekzamenu tiujn tri objektojn pli detale,

Rekta objekto redakti

Ĉi tie unu objekta rolo (1) aperas kiel «defaŭlta», ĝi malhavas semantikan precizigon per prepozicio; tian objekton oni nomas rekta objekto. En Esperanto verbo povas regi ne pli ol unu tian objekton; kaj se ĝin esprimas substantivo aŭ pronomo, tiam ĝin markas akuzativo. Simile estas en diversaj lingvoj: Latino, la rusa, la germana.

Aliaj lingvoj (la angla, la franca ktp) markas la rektan objekton per fiksita pozicio en la frazo. Aliaj lingvoj uzas specialan prepozicion aŭ postpozicion, sen propra (negramatika) signifo.

Ĉe pasivigo la rekta objekto iĝas subjekto:

Letero transdonita al Paŭlo.

Nerekta objekto redakti

La objekto (2) indikas tion (tiun), de kio (de kiu) io estas apartigata, forprenata; oni povus nomi ĝin disde-objekto; PAG nomas tion ablativa objekto (laŭ la responda kazo latina; §176).

La objekto (3) indikas tiun, en kies intereso la ago estas plenumata, kiu profitas (aŭ suferas) de tiu ago. Oni povus nomi ĝin al-objekto, aŭ objekto dativa.

Iuj lingvoj esprimas la nerektajn objektojn per specialaj kazoj (kp la latinajn nomojn ĉi-supre); aliaj ankaŭ tiajn rolojn esprimas per vortordo, ekz-e tiel la dativon povas esprimi:

  • angle: Give me an apple, please
  • france: Je la lui donne — Il me la donne.

Reale la semantikaj roloj estas pli multenombraj ol la du pozicioj angla-francaj aŭ 6–7 kazoj latina-polaj; oni ankaŭ povus paroli pri «koncernata objekto», aŭ pri-objekto, ekz-e

Rakonti al Petro(3) pri Heleno(4),

ktp — proksimume pri tiom da nerektaj objektoj, kiom da prepozicioj estas en la lingvo.

Interna objekto redakti

Pri la forme similaj esprimoj kiel vivi malfacilan vivon, dormi eternan dormon ktp vidu apartan artikolon: Interna komplemento.