Brian Berry

usona geografo
(Alidirektita el Brian Joe Lobley Berry)

Brian Joe Lobley Berry (16a de februaro 1934) estas brit-usona fakulo pri homa geografio kaj pri regiona kaj urboplanado, aktuale profesoro Lloyd Viel Berkner de la Universitato de Teksaso en Dallas. Liaj studoj pri urboj kaj regionoj en la 1960-aj jaroj iniciatis la sciencan revolucion de geografio kiu igis lin la plej citita geografo dum pli ol 25 jaroj.[1][2]

Brian Berry
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1934 (1934-02-16) (90-jaraĝa)
en Sedgley
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Universitato-Kolegio de LondonoUniversitato de Vaŝingtonio • Queen Elizabeth's High School vd
Profesio
Okupo geografo vd
Laborkampo geografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum 1960-aj kaj 1970-aj jaroj lia studado pri urboj kaj regionoj kreis soci-sciencan revolucion en geografio, kaj faris lin konata pro sia rafinado de la Teorio de centraj lokoj kaj pro meti la fundamenton de la analiza urba geografio, de la spaca analizo, kaj de la geospaca informoscienco. En 1965 li akiris duoblan ŝtatanecon brit-usonan.[3] Ekde 1990 liaj studoj temis pri la teorio de longaj ondoj kaj ties rilato kun la makrohistoriaj fazoj de ekonomia disvolvigo kaj de politika konduto. Li ankaŭ esploris variadon en vivkvalito ("feliĉo") ene kaj inter landoj.

Notoj redakti

  1. Phil Hubbard, et al. (1993). Key thinkers on space and place. pp. 47–51.
  2. Short bio Brian J Berry en University of Texas in Dallas. Alirita la 25an de marto 2020.
  3. Caves, R. W. (2004). Encyclopedia of the City. Routledge. p. 41.