Richard Hartshorne

Richard HARTSHORNE (12a de decembro 1899 – 5a de novembro 1992) estis elstara usona geografo kaj profesoro en la Universitato de Wisconsin-Madison, kiu specialiĝis en ekonomiko, en politika geografio kaj en filozofio de geografio. Li estas konata partikulare pro sia metodologia verko nome The Nature of Geography (La naturo de geografio), publikigita en 1939.[1]

Richard Hartshorne
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1899 (1899-12-12)
en Kittanning
Morto 5-an de novembro 1992 (1992-11-05) (92-jaraĝa)
en Madison
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de ĈikagoUniversitato Princeton
Familio
Frat(in)o Charles Hartshorne
Parencoj Anna C. Hartshorne
Okupo
Okupo geografo • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Naskita en Kittanning, Pensilvanio, Hartshorne studis en la Universitato Princeton en 1920, kaj doktoriĝis en la Universitato de Ĉikago en 1924. Lia disertacio temis pri la lagotrafiko de Ĉikago.

Hartshorne instruis en la Universitato de Minesoto el 1924 ĝis 1940, kaj en la Universitato de Wisconsin-Madison el 1945 ĝis 1970. Dum la militepoka interrompo el 1941 ĝis 1945 li kreis kaj regis la Geografian Divizion en la branĉo de Esplorado kaj Analizo de la Servo por Strategio ("Office of Strategic Services", OSS).[2]

Hartshorne estis prezidanto de la Usona Asocio de Geografoj ("Association of American Geographers") en 1949. Tiu asocio donis al li sian pintan premion en 1960. Li ankaŭ ricevis honoran doktorigon (honoris causa) el la Universitato Clark en la 17a de aprilo, 1971, kaj la "Victoria Medal" el la Reĝa Geografia Societo en 1984.

Li mortis pro kancero en sia hejmo en Madison (Viskonsino).[3] Inter liaj fratoj estis la elstara usona filozofo Charles Hartshorne.

Verko redakti

La verko de Hartshorne de 1939 nome The Nature of Geography: A Critical Survey of Current Thought in the Light of the Past, montris sian postulon, ke geografoj, kiel sciencistoj kaj fakuloj, devas familiariĝi kaj atenti pri la pasinta laboro en sia fako. La libro mem iĝis normigo en la fako kaj restis presata dum jardekoj; la sepa eldono estis publikigita en 2000.[4]

En la 1950-aj jaroj Hartshorne estis parto de grava geografia debato pri la naturo de la studobjekto. Fred K. Schaefer alvokis al adopado de 'scienca metodo' kaj studo de spacaj leĝoj kaj kritikis la 'malnovan metodon' promociitan de Hartshorne kiel la 'Hartshorne-a ortodokseco'.

Lia libro de 1970 nome The Academic Citizen: Selected Statements by Richard Hartshorne kun enkonduko kaj notoj de Mark Hoyt Ingraham,[5] enhavas variajn asertojn pri akademiaj aferoj, aŭtoritaj (en kelkaj okazoj, kunaŭtoritaj) de Hartshorne, el la finaj 1940-aj jaroj ĝis la 1960-aj jaroj, nome liaj antaŭ-emeritaj jaroj en la Universitato de Viskonsino.

Notoj redakti

  1. New York Times Obituary, "Richard Hartshorne; Geographer Was 92", 10a de novembro, 1992, Eprint Alirita la 25an de marto 2020.
  2. McMaster, Robert kaj McMaster, Susanna, "A History of Twentieth-Century American Academic Cartography" in Cartography and Geographic Information Science, v.29, n. 3, July, 2002, American Congress on Surveying and Mapping, Gaithersburg, MD. U of Wisconsin PDF Eprint En webarchive [1] 2006-10-20
  3. Martin, Geoffrey J., "In Memoriam: Richard Hartshorne, 1899-1992", Annals of the Association of American Geographers, Vol. 84, No. 3 (Sep., 1994), pp. 480-492, JSTOR
  4. Eprint Arkivigite je 2017-03-11 per la retarkivo Wayback Machine of Editor's Forward and Chapters 1, 2, 11, and 12.
  5. "Mark H. Ingraham, emeritus professor of mathematics, long time dean of the College of Letters and Science, and former national president of the AAUP...." — page vi of the preface.