George Perkins Marsh

usona politikisto

George Perkins Marsh (15a de marto, 1801 – 23a de julio, 1882), diplomato kaj filologo de Usono, estas konsiderata de kelkaj el la unua mediistoj de Usono kaj pro la agnosko de la nevertebla efiko de la homa agado sur la tero, antaŭanto de la koncepto de eltenebleco,[1] kvankam "konservisto" estus pli taŭga. La Nacia Historia Parko Marsh-Billings-Rockefeller en Vermont havas lian nomon, parte, el Marsh. Lia libro de 1864 nome "Man and Nature" havis grandan influon en multaj partoj de la mondo.

George Perkins Marsh
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1801 (1801-03-15)
en Woodstock
Morto 23-an de julio 1882 (1882-07-23) (81-jaraĝa)
en Vallombrosa Abbey
Tombo Tombejo nekatolika (Romo) vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater kolegio Dartmouth • Phillips Academy vd
Partio Partio Whig vd
Subskribo George Perkins Marsh
Familio
Patro Charles Marsh vd
Patrino Susan Perkins vd
Edz(in)o Caroline Crane Marsh vd
Profesio
Okupo politikistolingvistodiplomatoverkisto • artkolektanto • ekologo • mediprotektulo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

En 1849 Prezidanto Zachary Taylor nomumis Marsh ambasadoro de Usono en la Otomana Imperio. Li faris valoran servon por la defendo de civila kaj religia toleroj en tiu imperio. En 1852–1853, li plenumis mision en Grekio konekte kun la enprizonigo de la usona misiisto Jonas King. Li plenumis tiun taskon tiom arde ke li surprizigis la diplomatojn de Ateno kaj montris kompletan sciaron de la Konstitucio kaj juro de Grekio, same kiel de la internacia juro.

Laboro redakti

Marsh estis lerta lingvisto, kapabla kaj paroli kaj skribi flue en sveda kaj en sesopo da aliaj eŭropaj lingvoj. Li estis rimarkinda filologo por sia tempo, kaj ampleksa fakulo, kiu sciis multon de milita scienco, gravurado kaj fiziko, same kiel de islanda, kio estis lia specialaĵo. Li verkis multajn artikolojn por la Universal Cyclopaedia de Johnson, kaj kontribuis per multaj rezencoj kaj leteroj al The Nation. Li estis admiranto de Gotoj, kies apero laŭ li estis grava kaj pekuliara en la karaktero de la fondintoj de Nov-Anglio. Li posedis la plej grava kolekton de skandinavia literaturo ekster Skandinavio.

Lia libro Man and Nature (Homo kaj naturo, 1864) konstituis fruan laboron pri ekologio, kaj ludis gravan rolon en la kreado de la Parko Adirondack. Marsh jam argumentis, ke senarbarigo povas konduki al dezertigo.

Kelkaj verkoj redakti

  • A Compendious Grammar of the Old Northern or Icelandic Language (1838)
  • The Camel, his Organization, Habits, and Uses (1856)
  • Lectures on the English Language (1860)
  • The Origin and History of the English Language (1862; 1885)
  • Man and Nature (1864; 1872)
  • The Earth as Modified by Human Action (1874; 1885)
  • Mediaeval and Modern Saints and Miracles (1876)

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Curtis, Jane; Will Curtis; and Frank Lieberman. (1982). The World of George Perkins Marsh. Woodstock, VT: Countryman Press.
  • Dolling, Lisa M., ed. George Perkins Marsh: An American For All Seasons (Hoboken: Stevens Institute of Technology, 2013), 179 pp.
  • Garvey, T. Gregory. (2009). "The Civic Intent of George Perkins Marsh’s Anthrocentric Environmentalism," New England Quarterly 82 (Marto), 80–111.
  • Hall, Marcus, eld. (2004). The Nature of G.P. Marsh: Tradition and Historical Judgement. Special issue of Environment and History 10 (2).
  • Linehan, Peter. "The Teacher and the Forest: The Pennsylvania Forestry Association, George Perkins Marsh, and the Origins of Conservation Education." Pennsylvania History: A Journal of Mid-Atlantic Studies (2012) 79#4 pp: 520-536.
  • Lowenthal, David. (2000). George Perkins Marsh: Prophet of Conservation. Seattle: University of Washington Press.
  • Ducci, Lucia. George P. Marsh Correspondence: Images of Italy, 1861–1881 (Lexington Books, 2011)