Ibn Ĥaldun (arabe ابن خلدون, plennome arabe ولي الدين عبد الرحمن ابن محمد بن محمد بن أبي بكر محمد بن الحسن, Ŭalī ad-Dīn ʿAbd ar-Raḥmān ibn Muḥammad ibn Muḥammad ibn Abī Bakr Muḥammad ibn al-Ḥasan; naskiĝis la 27-an de majo 1332 en Tunizo,[1] mortis la 17-an de marto 1406 en Kairo) estis tuniza araba[2][3][4][5] islama historiisto, konsiderita inter la fondintaj patroj de moderna sociologio,[6][7] kaj politikisto, sociologo, filozofo, ekonomikisto,[8] geografo, demografo kaj ŝtatestro.

Ibn Ĥaldun
Persona informo
عبد الرحمٰن بن مُحمَّد بن خلدون الحضرمي
Naskonomo arabe ابن خلدون
Naskiĝo 27-an de majo 1332 (1332-05-27)
en Tunizo
Morto 17-an de marto 1406 (1406-03-17) (73-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Alma mater Ez-Zitouna University (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo
ekonomikisto
filozofo
politikisto
verkisto
sociologo
juĝisto
aŭtobiografo
historiisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Ekonomiko, sociologio, filozofio, antropologio kaj politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Book of Lessons vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis plej bone konata pro sia libro, nome Mukadimaho (laŭvorte la "Enkonduko", konata kiel Prolegomena en Greka). La libro influis super la otomanaj historiistoj de la 17a jarcento kiel Kâtip Çelebi kaj Mustafa Naima kiuj uzis la teoriojn de la libro por analizi la kreskon kaj malkreskon de la Otomana Imperio.[9] Ankaŭ 19a-jarcentaj eŭropaj fakuloj agnoskis la signifon de la libro kaj konsideris Ibn Ĥaldun kiel unu el la plej grandaj filozofoj de la Mezepoko.[10][11]

Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.

Biografio

redakti
 
Ibnĥalduna vivgranda bronza skulptaĵo de kiu estas parto de la kolekto ĉe la Arab American National Museum [12] kaj kreita de Patrick Morelli de Albany, NY en 2009. Ĝi estis inspirita de la statuo de Ibn Ĥaldun starigita ĉe la Avenuo Habib Borgiba Arkivigite je 2018-06-29 per la retarkivo Wayback Machine en Tunizo.[13]

La vivo de Ibn Ĥaldun estas relative bone dokumentita, ĉar li verkis membiografion (التعريف بابن خلدون ورحلته غربا وشرقا, at-Taʻrīf bi-ibn Ĥaldūn ŭa-Riḥlatih Gharban ŭa-Ŝarqan[14]) en kiu nombraj dokumentoj pri lia vivo estas cititaj laŭvorte.

Ĝenerale konata kiel "Ibn Ĥaldūn" laŭ malproksima praulo, li estis naskita en Tunizo en 1332 (732 H.J.) en altklasa andalusia familio de Araba deveno,[2][3][4][5] kies familia praulo estis jemena arabo kiu estis parenco de Huĝr ibn ʿAdī, nome kunulo de la Islama Profeto.[2] Lia familio, kiu estis tenintaj multajn altajn oficojn (postenojn) en Andaluzio, estis enmigrinta en Tunizion post la falo de Sevilo en la kristanaj teritorioj pro la Reconquista en la jaro 1248. Dum la Tunizia Hafsida dinastio kelkaj el liaj samfamilianoj ekhavis politikajn postenojn; la patroj de Ibn Ĥaldun kaj lia avo tamen retiriĝis el la politika vivo kaj aliĝis al mistika ordeno. Lia frato, Jahja Ĥaldun, estis ankaŭ historiisto kiu verkis libron pri la Abdalŭadida dinastio, kaj kiu estis murdita de rivalo ĉar estis la oficiala historiografo de la kortego.[15]

En sia membiografio, Ĥaldun skizas sian descendon reen ĝis la tempo de Muhammad tra araba tribo el Jemeno, specife tiu de la regiono Hadramaut, kiu venis al la Iberia Duoninsulo en la 8a jarcento ĉe la komenco de la Islama konkero. En siaj propraj vortoj: "Kaj nia praularo estas el Hadramaut, el la Araboj de Jemeno, tra Ŭa'il ibn Huĝr konata ankaŭ kiel Huĝr ibn 'Adi, el la plej bona el la Araboj, bone konata kaj respektata." (p. 2429, de la eldono de Al-Ǔarak). Tamen, la biografo Mohammad Enan pridemandas lian postulon, sugestante ke lia familio povas esti Muladioj kiuj ŝajnigis esti de araba origino por akiri socialan statuson.[16] Ankaŭ Enan mencias bone dokumentitan pasintan tradicion, rilate al iaj Berberaj grupoj, tra kiuj ili trompe "pligrandigis" sin mem per iome da araba praularo. La tialo por tia invento estis ĉiam la deziro por politika kaj socia ascendado. Kelkaj spekulaciis tion pri la Ĥalduna familio; ili prilaboris, ke Ibn Ĥaldun mem estis la produkto de la sama Berbera praularo kiel la indiĝena majoritato de sia naskoloko. Io kongrua kun tiu sinteno estas ke la malkutima skribmaniero de Ibn Ĥaldun fokusiĝas al tio, kaj la admirado por Berberoj montras estimon al ili inter kiuj li estis naskiĝinta pro decidita intereso por konservi ilin en la etoso de konscia historio. Islama fakulo Muhammad Hozien asertas, ke "La falsa [Berbera] identeco estus valida tamen je la tempo kiam la prauloj de Ibn Ĥaldun lasis Andaluzion kaj translokiĝis al Tunizio kaj ili ne ŝanĝis sian postulon pri Araba praularo. Eĉ en la epoko kiam Berberoj estis regantaj la regnojn de Al-Marabats kaj al-Mowahids, et. al. la familio de Ibn Ĥaldun ne reklamis sian Berberan heredon".[17] La aludoj de Ĥaldun pri sia propra genealogio kaj familia nomo ŝajne estas la plej forta indiko de Arabjemena praularo.[2][18]

Edukado

redakti
 
Naskohejmo de Ibn Ĥaldun ĉe Tunizo.

La alta rango de lia familio permesis al Ibn Ĥaldun studi ĉe la plej bonaj instruistoj en Magrebo. Li ricevis klasikan Islaman edukadon, studante la Koranon kiun li kiel Hafiz parkeris, araban lingvistikon, nome bazon por la kompreno de la Korano, haditon, ŝarion (juro) kaj fikhon (jurisprudenco). Li ricevis atestilon (ijazah) pri ĉiuj tiuj fakoj.[19] La matematikisto kaj filozofo, Al-Abili de Tlemecen, enkondukis lin al matematiko, logiko kaj filozofio, kie li super ĉio studis la verkojn de Ibn Ruŝd, Aviceno, Razi kaj Tusi. Je aĝo de 17, Ibn Ĥaldūn perdis ambaŭ siajn gepatrojn pro la Nigra Morto, nome interkontinenta epidemio (pandemio) de pesto kiu frapis Tunizion en 1348–1349.

Sekve de familia tradicio, Ibn Ĥaldūn klopodis por politika kariero. En la etoso de tumulta politika situacio en Nordafriko, tio postulis altan gradon de lerteco disvolvigante kaj rompante aliancojn prudente, por eviti fali kun la mallongdaŭraj reĝimoj de tiu tempo. La membiografio de Ibn Ĥaldūn estas la historio de aventuro, en kiu li pasigis tempon en prizono, atingis la plej altajn postenojn kaj falis denove en ekzilon.

Komencaj jaroj en Tunizo, Fez, Tlemecen kaj Granado

redakti
 
Monero stampita en Fez dum la regado de Abu Inan Faris (1348–1358).

Estante 20-jaraĝa, Ibn Ĥaldun startigis sian politikan karieron en la kancelierejo de la tunisia reganto Ibn Tafrakin je la posteno de Kātib al-'Alāmah (portanto de la sigelo),[20] kiu konsistis en skribado per fajna kaligrafio la tipajn enkondukajn notojn de la dokumentoj de la funkciuloj. En 1352, Abū Ziad, nome Sultano de Konstantino, marŝis al Tunizo kaj venkis. Ibn Ĥaldun, malkontenta pro sia posteno, respektinda sed politike sencomanka, sekvis sian instruiston Abili al Fez. Tie la sultano benimerina Abū Inan Fares la 1-a nomumis lin redaktanto de reĝaj proklamoj, kio ne malhelpis, ke Ibn Ĥaldun komplotu kontraŭ sia patrono. En 1357 tio rezultis por la 25-jarulo prizonkondamno 22-monata. Post la morto de Abū Inan en 1358, la veziro Al-Hasan ibn-Umar liberigis kaj reinstaligis lin en liaj rango kaj posteno. Ibn Ĥaldun poste konspiris kontraŭ la sukcedanto de Abū Inan, nome Abū Salem Ibrahim la 3-a, kun la ekzilita onklo de Abū Salem. Kiam Abū Salem enpoviĝis, donis al Ibn Ĥaldun ministerian postenon, nome la unua posteno kiu bone kongruis kun la ambicio de Ibn Ĥaldun.

 
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.
 
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.

La traktado kiun ricevis Ibn Ĥaldun post la elpovigo de Abū Salem fare de Ibn-Amar'Abdullah, amiko de Ibn Ĥaldun, ne plaĉis al Ibn Ĥaldum, ĉar li ne ricevis gravan oficialan postenon. Samtempe, Amar sukcese malhelpis, ke Ibn Ĥaldun, kies politikajn kapablojn li bone konis, aliancaniĝu kun Abd al-Ŭadids en Tlemeceno. Ibn Ĥaldun decidis translokiĝis al Granado. Li fidis, ke li ricevos favoran bonvenigon tie, ĉar en Fez li jam estis helpinta la sultanon de Granado, nome Nasrid Muhammad la 5a-, rekuperi la povon el sia provizora ekzilo. Ibn Ĥaldun plenumis diplomatian mision favore al la regno Granada, precize, en Sevilo antaŭ Petro la 1-a de Kastilio, alinome el Cruelel Justiciero[21] en 1364, por apogi pactraktaton. Ibn Ĥaldun plenumis sukcese tiun mision, kaj elegante malakceptis la proponon de la kastila reĝo Petro resti en lia kortego de Sevilo kaj rericevi la posedaĵojn de sia familio en Dos Hermanas, Kastilio.

En Granado, Ibn Ĥaldun rapide ekkonkurencis kun la veziro de Muhammad, Ibn al-Ĥatib, kiu vidis la fortan rilaton inter Muhammad kaj Ibn Ĥaldun per kreskiĝanta malfido. Ibn Ĥaldun klopodis eduki la junan sultanon laŭ sia idealo de saĝa reganto, iniciato kiun Ibn al-Ĥatib konsideris danĝero por la paco en la lando, kaj la historio pruvis, ke li pravis. Antaŭ la instigo fare de al-Ĥatib, Ibn Ĥaldun finfine estis sendita revenen al Nordafriko. La propra Al-Ĥatib estis akuzita de Muhammad, ke li montris filozofiajn vidpunktojn malmulte ortodoksecajn kaj tiukadre li estis murdita, spite la fakton ke Ibn Ĥaldun mem klopodis interveni favore al sia iama rivalo. En sia membiografio, Ibn Ĥaldun diras malmulte pri tiu konflikto kun Ibn al-Ĥatib kaj pri la tialoj de sia foriro. La orientalisto Muhsin Mahdi interpretis, ke tiu montras, ke Ibn Ĥaldun nur poste konstatis, ke li tute malbone estis juĝinta Muhammed la 5-an de Granado.

Reveninta en Afrikon, la sultano hafsida de Beĵaja, Abū'Abdallāh (kiu estis estinta kompano lia en la prizono) ricevis lin per granda entuziasmo kaj faris Ibn Ĥaldun sia unua ĉefministro. Dum tiu periodo, Ibn Ĥaldun plenumis ambician mision por kolekti impostojn inter la triboj de lokaj berberoj. Post la morto de Abū'Abdallāh en 1366, Ibn Ĥaldun denove ŝanĝis sian tendaron kaj alianciĝis kun la sultano de Tlemeceno, nome Abū l-Abbas. Post kelkaj jaroj li estis malliberigita fare de Abu Faris Abdul Aziz, kiu estis venkinta super la sultano de Tlemeceno kaj estis enpoviĝinta. Poste li eniris en monaĥejo kaj okupiĝis pri akademiaj taskoj ĝis en 1370 li estis sendita al Tlemeceno fare de la nova sultano. Post la morto de Abdu l-Azīz, li loĝis en Fez, kaj profitis de la mecenateco kaj la fido de la reganto.

 
Statuo kaj Placo Ibn Ĥaldun, Mohandessin, Kairo.

La politikaj kapabloj de Ibn Ĥaldun, ĉefe pro sia bona rilato kun la berberaj triboj, estis favore dezirataj inter la regantoj de Nordafriko, fum li mem ekenuiĝis de la politiko kaj de la konstanta ŝanĝo de tendaroj. En 1375 li estis sendita de Abū Hammu, nome Abdu l Ŭadid, sultano de Tlemeceno, por misio al la arabaj triboj Daŭadida de Biskra. Post sia reveno, Ibn Ĥaldun rifuĝiĝis en unu de la berberaj triboj, en la okcidento de Alĝerio, en la urbo Qalat Ibn Salama. Li tie loĝis dum pli ol tri jaroj sub ilia protektado, profite de ilia izoligo por verki la Muqaddimah "Prolegomeno", la enkonduko al sia planita historio de la mondo. En Ibn Salama, tamen, mankis al li la tekstojn necesajn por kompletigi la verkon.[22] Kiel rezulto, en 1378, li revenis al sia denaska Tunizo, kiun dume estis konkerinta de Abū l-Abbas, kiu metis Ibn Ĥaldun en sia servo. Tie li dediĉis sin preskaŭ ekskluzive al siaj studoj kaj kompletigis sian historion de la mondo. Lia rilato kun Abū l-Abbas restis streĉita, ĉar tiu lasta pridubis lian fidelecon. Tio forte evidentiĝis post Ibn Ĥaldun donis al li kopion de la kompleta historio en kiu mankis la kutima panegiro al la reganto. Kun la ekskuzo iri al pilgrimado al Mekko, kion islama reganto ne rajtis malakcepti, Ibn Ĥaldun povis eliri el Tunizio kaj navigi al Aleksandrio.

 
Timur venkante la Sultanon Nasir-ad-Din Faraj de Egipto.

Lastaj jaroj en Egiptio

redakti

Ibn Ĥaldun diris pri Egiptio: "Kiu ne vidis ĝin ne konas la povon de Islamo". Dum en aliaj islamaj regionoj, oni devis fronti landlimajn militojn kaj internajn luktojn, sub la mamlukaj sultanoj Egiptio ĝuis periodon de ekonomia prospereco kaj alta kulturo. Sed, eĉ en Egiptio, kie Ibn Ĥaldun loĝis, li ne kapablis resti ekster la politiko komplete. En 1384, la egiptia sultano, al-Malik udh-Dhahir Barquq, nomumis lin profesoro de la Qamhiyyah Madrasa kaj granda kadio de la lernejo de fikho Malikia (unu de la kvar lernejaj skoloj, nome la skolo Malikia disvastiĝis ĉefe en Okcidenta Afriko). Tamen, liaj reformaj klopodoj trafis rezistadon kaj post unu jaro li devis rezigni pri sia posteno de juĝisto. Faktoro kiu eble kontribuis al sia demisia decido estis la forta persona frapo suferita en 1384, kiam ŝipo kiu transportis siajn edzinon kaj filojn vrakis ĉe la marbordo de Aleksandrio. Tiukadre Ibn Ĥaldun decidis tiam finplenumi la pilgrimadon al Mekko, kiun li iom startigis.

Post sia reveno en majo 1388, Ibn Ĥaldun koncentriĝis pli forte en funkcioj pure edukaj en kelkaj madrasoj de Kairo. En la kortego li perdis la favoron de la regantoj por ioma tempo, ĉar dum la ribeloj kontraŭ Barquq, li -ŝajne instigita- kun aliaj juristoj de Kairo elsendis fatŭan kontraŭ Barquq. La postaj rilatoj kun Barquq revenis al la normaleco, kaj denove li estis nomumita la kadio de Malikia skolo. Totale, oni alvokis lin sesfoje por tiu alta posteno, kiun pro diversaj tialoj li neniam okupis dum multe da tempo.

 
La Mukadimaho de Ibn Ĥaldun.

En 1401, dum la regado de la sukcedanto de Barquq, nome lia filo Faraj, Ibn Ĥaldun partoprenis en militkampanjo kontraŭ la mongola konkeranto Timur, kiu sieĝis Damaskon. Ibn Ĥaldun pridubis la ŝancojn de la entrepreno kaj vere li ne deziris eliri de Egiptio. Liaj duboj rezultis pravigitaj, kaj la juna kaj mallerta Faraj, priokupita pro ribelo en Egiptio, lasis sian armeon en Sirio kaj urĝe revenis hejmen. Ibn Ĥaldun restis en la sieĝita urbo dum sep semajnoj, kaj oni malsuprenigis lin el la murego de la urbo per ŝnuroj por negocadi kun Timuro, en historia serio de kunsidoj pri kiuj li informis amplekse en sia membiografio.[23] Timur demandis al li detale pri la kondiĉoj de la teroj de Magrebo; je lia peto, Ibn Ĥaldun eĉ verkis longan informon tiurilate. Kompreninte la intencoj de tiu deziro, li ne dubis, reveninte en Egiption, redakti informon same etendan pri la historio de la tartaroj, kun studo de la karaktero de Timur, kaj sendis ĝin al la benimeriaj regantoj en Fez (Magrebo).

Ibn Ĥaldun pasigis la sekvajn kvin jarojn en Kairo kompletigate sian membiografion kaj sian historion de la mondo kaj funkciante kiel instruisto kaj juĝisto. Oni asertas, ke dum tiu tempo li aliĝis al eksterleĝa sekto nomita Riĝal Haŭa Riĝal. Liaj idealoj orientitaj al la reformo altiris la atenton de la lokaj politikaj aŭtoritatoj kaj la maljuna Ibn Ĥaldun estis arestita.

Li mortis la 17an de marto 1406, unu monaton post sia sesa elekto por la postengo de Malikia Kadio (Juĝisto).

Verkoj

redakti

Mukadimaho

redakti

La MukadimahoMuqaddimah, konata ankaŭ kiel la Muqaddimah de Ibn Ĥaldun (arabe مقدّمة ابن خلدون) aŭ Prolegomena de Ibn Ĥaldun (antikve-greke Προλεγόμενα), estas libro verkita de la araba historiisto Ibn Ĥaldun en 1377 kiu registras fruan vidon de universala historio. Kelkaj modernaj pensuloj vidas ke ĝi estas la unua verko kiu traktas pri filozofio de historio[24] aŭ pri sociaj sciencoj[25] nome sociologio,[24][26][27][28] demografio,[26] historiografio,[27][29] kultura historio,[30][31] socia darvinismo,[32] ekologio,[33][34] darvinismo[35] kaj ekonomiko.[36][37] La Mukadimaho ankaŭ traktas pri Islama teologio, politika teorio kaj la naturaj sciencoj nome biologio kaj kemio.

 
Titolpaĝo de eldono de 1867 de Kitāb al-'Ibar.

Ibn Ĥaldun verkis tiun verkon en 1377 kiel enkonduka ĉapitro kaj unua libro de sia planita verko de monda historio, nome Kitābu l-ʻibar ("Libro de Lecionoj"; kompleta titolo: Kitābu l-ʻibari wa Dīwāni l-Mubtada' wal-Ḥabar fī ayāmi l-ʻarab wal-ʿajam wal-barbar, waman ʻĀsarahum min Dhawī sh-Shalṭāni l-Akbār, t.e.: "Libro de pruvoj, registro de komencoj kaj eventoj en la historio de araboj, persoj kaj berberoj kaj ties povaj samtempuloj"), sed jam en sia vivodaŭro ĝi estis konsiderita kiel sendependa verko per si mem.

Kitāb al-'Ibar

redakti

La ĉefa verko de Ibn Ĥaldun estas la Libro de pruvoj, registro de komencoj kaj eventoj en la historio de araboj, persoj kaj berberoj kaj ties povaj samtempuloj (Kitābu l-ʕibar wa Diwānu l-Mubtada' wa l-Ħabar fī Ayyāmi l-ʕarab wa l-ʕajam wa l-Barbar wa man ʕĀṣarihim min ḏuwī s-Sulṭāni l-Akbar كتاب العبر وديوان المبتدأ والخبر في أيام العرب والعجم والبربر ومن عاصرهم من ذوي السلطان الأكبر) kiu estas dividita en sep libroj. La unua el ili estas la MukadimahoProlegomeno, kiu prologas la ceteron de la verko, kvankam poste oni konsideris ĝin kiel sendependa verko. La volumoj de la dua ĝis la kvina traktas la historion de la Homara ĝis la tempoj de Ibn Ĥaldun. La volumoj sesa kaj sepa traktas la historion de la popoloj berberaj kaj de la tuta Magrebo. Lia historio estas, kiel li mem asertas, Universala Historio kaj traktas la analizon de historioj de aliaj popoloj kiel la asirianoj, hebreoj, grekoj kaj romianoj.

Spite al la eraroj devenaj de la verko de Fez el la 14-a jarcento, nome Rawḍ al-Qirṭās (probable de Ibn Abi Zar), en kiu inspiriĝis Ibn Ĥaldun, al-'Ibar plue estas grava fonto por la historio de berberoj. La historiografia verko ricevis pliajn kritikojn pro sia sintezo de multaj fontoj (foje kontraŭdiraj) en foresto de originalaj citaĵoj, kaj tie Ibn Ĥaldun apartiĝas de la klasika stilo de la arabaj historiistoj kiel Ibrahim ibn ar-Raqīq (m. ĉ. 1028) aŭ al -Mālikī.[38]

 
Aristotela Cirklo de Justeco (دائرة السياسة لأرسطو) en 15a-jarcenta manuskripto de la Muqaddimah.[39]

Kiel pioniraĵo de la fako sociologio, li elpensis teorion de "socia konflikto". Li disvolviĝis la kontraston inter la vivo sidloka kaj la vivo nomada, same kiel la koncepto de "generacio" kaj la neevitebla povoperdo kiu okazas kiam la militistoj de la dezerto konkeras urbon. Sekvante araban samtempan saĝulon, nome Sati 'al-Husri, la Muqaddimah povas esti komprenata kiel sociologia verko. La temoj traktitaj en tiu verko inkludas politikon, urban vivon, ekonomion kaj sciaron. La verko baziĝas sur la ŝlosila koncepto de Ibn Ĥaldun nome "aṣabijjah", kiun oni tradukis kiel "socia kohero", "grupa solidareco" aŭ "tribismo". Tiu socia kohero spontanee aperas en triboj kaj aliaj malgrandaj grupoj de parenceco; sed ĝi povas esti intensigita kaj ampleksigita per religia ideologio. La analizo de Ibn Ĥaldun analizas kiel tiu kohero portas la grupojn al la povo, sed ĝi enhavas ene de si la semojn (psikologiajn, sociologiajn, ekonomiajn, politikajn) de la falo de la grupo, por ke ĝi estu anstataŭigita per nova grupo, dinastio aŭ imperio ligita al pli forta grupo (aŭ de kohero malpli ĵusa kaj pli vigla). Ibn Ĥaldun estis foje konsiderata rasisto, sed liaj teorioj pri la ascendo kaj la falo de imperioj ne havas rasan komponanton, kaj tiun konsideron pri lia verko oni atribuis al eraroj de traduko.[38]

Eble la plej ofte citita observaĵo de la verko de Ibn Ĥaldun estas la nocio ke kiam socio iĝas granda civilizacio (kaj, probable, la kulturo dominanta en sia regiono), ĝia pinta punkto estas sekvata de periodo de dekadenco. Tio signifas, ke la sekva kohera grupo kiu konkeras la dekadencan civilizacion estas, kompare, grupo de barbaroj. Kiam la barbaroj plifirmigas sian kontrolon super la konkerita socio, tamen, sentas sin altiritaj de ĝiaj plej rafinitaj aspektoj, kiel la legopovo kaj la artoj, kaj asimiliĝas aŭ eĉ alpropriĝas de tiaj kulturaj praktikoj. Poste, finfine, la eks-barbaroj estos konkeritaj laŭvice de nova grupo de barbaroj, kiuj ripetos la procezon.

Unu de la ĉefaj kontribuoj de Ibn Ĥaldun al la historiografio estas lia rompo disde la antaŭa modorigardo. Nek en la antikveca mondo, nek en la Mezepoko, kaj en Okcidento kaj en la Islama mondo, estas antaŭaĵo rilate al la koncepto de historio de Ibn Ĥaldun. Lia maniero rigardi la historian estontecon, same kiel ĉiujn elementojn kiuj influas en ĝi, estas tre simila al tiu kiun jarcentojn poste establos la Skolo de Analoj estrita de Marc Bloch, Lucien Febvre kaj Fernand Braudel. Amboŭokaze, oni povas diri, ke ili faras socian historion, en kiu la homa estaĵo estas la protagonisto, ne nur individuo, sed la tuta komunumo. Oni povas diri sendube ke Ibn Ĥaldun estas la "patro" de la historio laŭ la nuntempa koncepto de tiu fako.

Referencoj

redakti
  1. Kvankam la familio estis devena el Al-Andalus.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Savant, Sarah Bowen. Genealogy and Knowledge in Muslim Societies: Understanding the Past. Edinburgh University Press, p. 77. ISBN 978-0748644971. “Banu Khaldun al-Hadrami (Yemen, but not Qahtan), to which belonged the famous historian Ibn Khaldun. The family's ancestor was 'Uthman ibn Bakr ibn Khalid, called Khaldun, a Yemeni Arab among the conquerors who shared kinship with the Prophet's Companian Wa'il ibn Hujr and who settled first in Carmona and then in Seville.”.
  3. 3,0 3,1 The Historical Muhammad, Irving M. Zeitlin, (Polity Press, 2007), 21;"It is, of course, Ibn Khaldun as an Arab here speaking, for he claims Arab descent through the male line.".
  4. 4,0 4,1 The Arab World: Society, Culture, and State, Halim Barakat, (University of California Press, 1993), 48;"The renowned Arab sociologist-historian Ibn Khaldun first interpreted Arab history in terms of badu versus hadar conflicts and struggles for power."
  5. 5,0 5,1 Ibn Khaldun, M. Talbi, The Encyclopaedia of Islam, Vol. III, ed. B. Lewis, V.L. Menage, C. Pellat, J. Schacht, (Brill, 1986), 825;"Ibn Khaldun was born in Tunis, on I Ramadan 732/27 May 1332, in an Arab family which came originally from the Hadramawt and had been settled at Seville since the beginning of the Muslim conquest..."
  6. Dhaouadi, M. (1a de Septembro 1990). "IBN KHALDUN: THE FOUNDING FATHER OF EASTERN SOCIOLOGY". International Sociology 5 (3): 319–335. doi:10.1177/026858090005003007.
  7. Haddad, L. (1a de Majo 1977). "A FOURTEENTH-CENTURY THEORY OF ECONOMIC GROWTH AND DEVELOPMENT". Kyklos 30 (2): 195–213. doi:10.1111/j.1467-6435.1977.tb02006.x.
  8. Joseph J. Spengler (1964). "Economic Thought of Islam: Ibn Khaldun", Comparative Studies in Society and History, 6(3), pp. 268-306.
      • Jean David C. Boulakia (1971). "Ibn Khaldûn: A Fourteenth-Century Economist", Journal of Political Economy, 79(5), pp. 1105–1118.
  9. Lewis, Bernard. (1986) Studies in Islamic history and civilization: in honour of Professor David Ayalon. BRILL, p. 527–530. ISBN 978-965-264-014-7.
  10. Bernard Lewis: "Ibn Khaldun in Turkey", en: Ibn Khaldun: The Mediterranean in the 14th Century: Rise and Fall of Empires, Fondaĵo El Legado Andalusí, 2006, ISBN 978-84-96556-34-8, pp. 376–380 (376)
  11. S. M. Deen (2007) Science under Islam: rise, decline and revival. p. 157. ISBN 1-84799-942-5
  12. (Kataloga Nombro 2010.02). Komisiita de The Tunisian Community Center Arkivigite je 2013-04-16 per Archive.today
  13. [1]
  14. Publikigita de Muḥammad ibn Tāŭīt aṭ-Ṭanĝī, Kairo 1951
  15. france « Lettre à Monsieur Garcin de Tassy », Journal asiatique, troisième série, tome XII, éd. Société asiatique, Paris, 1841, p. 491
  16. A., Khaldun: His life and Works for Mohammad Enan
  17. IBN KHALDUN: His Life and Work by Muhammad Hozien
  18. Al-Muqqadimah. Ibn Khaldun
  19. Muhammad Hozien. Ibn Khaldun: His Life and Work. Islamic Philosophy Online. Alirita 19-a de septembro 2008.
  20. Ibn Khaldun: His Life and Works | Muslim Heritage Alirita la 25an de majo 2018, en muslimheritage.com kaj arkivita en [2] la 6an de decembro 2017
  21. Ibn Jaldun. Auge y caída de los imperios alirita la 2an de decembro 2006, kaj arkivita en [3] la 10an de marto 2007.
  22. IBN KHALDUN'S POLITICAL AND ECONOMIC REALISM 26a de marto 2016, alirita la 25an de majo 2018. en google.com/+AlhassanainOrgNetwork
  23. Josephine van den Bent “None of the Kings on Earth is Their Equal in ʿaṣabiyya”: The Mongols in Ibn Khaldūn's Works 22 Aŭgusto 2016, alirita la 21an de junio 2024.
  24. 24,0 24,1 Akhtar, 1997
  25. Akbar Ahmed (2002). "Ibn Khaldun’s Understanding of Civilizations and the Dilemmas of Islam and the West Today", Middle East Journal 56 (1), p. 25.
  26. 26,0 26,1 H. Mowlana (2001). "Information in the Arab World", Cooperation South Journal 1.
  27. 27,0 27,1 Warren E. Gates (Julio–Septembro 1967), "The Spread of Ibn Khaldun's Ideas on Climate and Culture", Journal of the History of Ideas (University of Pennsylvania Press) 28 (3): 415–422 [415], doi:10.2307/2708627 
  28. Alatas, S. H. (2006), "The Autonomous, the Universal and the Future of Sociology", Current Sociology 54: 7–23 [15], doi:10.1177/0011392106058831 
  29. Salahuddin Ahmed (1999). A Dictionary of Muslim Names. C. Hurst & Co. Publishers. ISBN 1-85065-356-9.
  30. Mohamad Abdalla (Summer 2007. "Ibn Khaldun on the Fate of Islamic Science after the 11th Century", Islam & Science 5 (1), p. 61-70.
  31. Warren E. Gates (Julio–Septembro 1967), "The Spread of Ibn Khaldun's Ideas on Climate and Culture", Journal of the History of Ideas (University of Pennsylvania Press) 28 (3): 415–422 [416], doi:10.2307/2708627 
  32. [4]
  33. [5]
  34. Wallace 2009, p. 303.
  35. Leuprecht 2011, p. 64.
  36. I. M. Oweiss (1988), "Ibn Khaldun, the Father of Economics", Arab Civilization: Challenges and Responses, New York University Press, ISBN 0-88706-698-4.
  37. Jean David C. Boulakia (1971), "Ibn Khaldun: A Fourteenth-Century Economist", The Journal of Political Economy 79 (5): 1105–1118.
  38. 38,0 38,1 Claude, Briand-Ponsart,; Seine-Maritime), Groupe de recherche d'histoire (Mont-Saint-Aignan, (impr. 2005). Identités et culture dans l'Algérie antique [actes du colloque, Université de Rouen, 16 et 17 mai 2003.] Publications des Universités de Rouen et du Havre. ISBN 2877753913. OCLC 492886247.
  39. "Ibn Khaldūn, ʿAbd al-Raḥmān". Encyclopaedia of Islam, THREE. doi:10.1163/1573-3912_ei3_com_30943. Alirita en 2023-02-10.

Literaturo

redakti
  • kbar Ahmed (2002). "Ibn Khaldun’s Understanding of Civilizations and the Dilemmas of Islam and the West Today", Middle East Journal 56 (1), p. 25.
  • Fuad Baali. 2005 The science of human social organization : Conflicting views on Ibn Khaldun's (1332–1406) Ilm al-umran. Mellen studies in sociology. Lewiston/NY: Edwin Mellen Press.
  • Cheddadi, Abdesselam, Ibn Khaldûn: l'homme et le théoricien de la civilisation, Parizo: Gallimard, 2006. ISBN 2-07-076496-6
  • Walter Fischel. 1967 Ibn Khaldun in Egypt : His public functions and his historical research, 1382–1406; a study in Islamic historiography. Berkeley: University of California Press.
  • Allen Fromherz. 2010 "Ibn Khaldun : Life and Times". Edinburgh University Press, 2010.
  • Garrot, José Luis (eld.). Miradas Españolas sobre Abenjaldún, Madrid: Editorial Edisaf, 2008. ISBN 978-84-95803-61-0
  • Ibn Ĥaldun. 1951 التعريف بإبن خلدون ورحلته غربا وشرقا Al-Taʻrīf bi Ibn-Khaldūn wa Riħlatuhu Għarbān wa Sharqān. Publikigita de Muħammad ibn-Tāwīt at-Tanjī. Cairo (Membiografio en araba).
  • Ibn Ĥaldūn. 1958 The Muqaddimah : An introduction to history. Tradukita el araba de Franz Rosenthal. 3 vol. New York: Princeton.
  • Ibn Ĥaldūn. 1967 The Muqaddimah : An introduction to history. Trad. Franz Rosenthal, eld. N.J. Dawood. (mallongigita).
  • Ana Maria C. Minecan, 2012 "El vínculo comunitario y el poder en Ibn Jaldún" in José-Miguel Marinas (Ed.), Pensar lo político: Ensayos sobre comunidad y conflicto, Biblioteca Nueva, Madrid, 2012.
  • Mahmoud Rabi'. 1967 The political theory of Ibn Khaldun. Leiden: E.J. Brill.
  • Róbert Simon. 2002 Ibn Khaldūn : History as science and the patrimonial empire. Tradukita de Klára Pogátsa. Budapest: Akadémiai Kiadó. Origina eldono, 1999.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti