Atestilo

dokumento kiu atestas ion

Atestilo (aŭ simple atesto) estas tipo de administra teksto uzata por konstati kaj pruvi difinitan tekston. En la procezo de postulo al laborloko kaj speciale se temas pri posteno en oficiala institucio, atestiloj estas fundamentaj por pruvi la ricevitajn edukadon kaj eventuale labor-sperton. Estas tipo de teksto kiu estas eldonita normale je peto de la ricevanto, kaj fare de persono kun sufiĉa aŭtoritato ene de la institucio por establi, ke estis plenumita tio asertita kaj atestita en la dokumento. Se oni atestas neregulaĵon aŭ falsaĵon en tio deklarita, la falsa atestilo povas rezulti en proceso fare de la Kriminala juro.

Estas specifa tipo de atestilo depende de la atestita fakto, tiel naskatestilo (por pruvi ke difinita persono ja ekzistas), baptatestilo (en kanona juro por aliri al diversaj ŝtupoj: geedziĝo ktp.), pri notoj de ekzamenoj aŭ plenumitaj kursoj, laboratestilo (pruvanta laboradon), medicina atestilo, atestilo pri kvalito-sistemo en entreprenoj kaj institucioj, kaj finfine mortatestilo (necesa por ke la heredontoj povu plenumi diversajn demarŝojn.