Edafologio (de la greka ἔδαφος, edafos: grundo), ankaŭ nomata agrologio, estas la scienco pri la grundoj rigarditaj kiel natura habitato por la plantoj. Estas, kun la pedologio, unu el la du ĉefaj branĉoj de la scienco pri grundoj.

La Edafa influo estas la nomo de la influo de la grundaj ecoj sur la kresko de plantoj en diversaj biomoj.

Historio redakti

Edafologio estas preskaŭ tiel antikva kiel terkultivado. Ksenofono (-431-355) notis la profiteman efikon de la enfosado de vepraĵoj per plugado, Katono la pli maljuna (-234 - -149) en De Agri Cultura (pri agra kultivo) konsilis plugadon, kultivciklon kaj kultivo de fabacoj, kiuj riĉigas la grundon je azoto.

Branĉoj de Edafologio redakti

Edafologio pri agroj redakti

Branĉo de agronomio kiu temas pri la kemio, fiziko kaj biologio de la kultivitaj grundoj:

Edafologio pri medio redakti

Studo de la influo de la homaj agadoj sur la pedosfero; grunda poluo kaj purigado de la poluaj grundoj, perturboj al la akvaj fluoj, protektoj al la malsekejoj kaj daŭripova agrikulturo.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Edafo