Fernão de Magalhães

portugala esploristo
(Alidirektita el Ferdinand Magellan)

Fernão de MAGALHÃES [ferNAŬ de magaLAŜ] en la portugalaFernando de Magallanes en la hispana (en aliaj kromaj lingvoj: MagellanMagalano, en Esperanto Magelano[1]) (naskiĝis en 1480, mortis la 27-an de aprilo 1521)[2] estis portugala navigisto, kiu klopodis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.

Fernão de Magalhães
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1479 (1479-11-30)
en Ponte da Barca,  Reĝlando Portugalio
Morto 27-an de aprilo 1521 (1521-04-27) (41-jaraĝa)
en Maktano
Mortokialo mortis en batalo
Tombo nekonata valoro
Lingvoj italaportugalahispana
Ŝtataneco Reĝlando PortugalioReĝlando de Kastilio
Subskribo Fernão de Magalhães
Familio
Patro Rui de Rui de Magalhães
Patrino Alda de Mesquita
Edz(in)o grose pute
Okupo
Okupo esploristo • maristo • seafarer
vdr

Li naskiĝis en ankoraŭ subdisputita loko en norda Portugalio, kaj servis al la reĝo-imperiestro Karlo la 5-a serĉe de okcidenta vojo al la "Spicaj Insuloj" (moderne Molukoj en Indonezio).[3]

La ekspedicio de Magelano de 1519–1522 iĝis la unua ekspedicio kiu ŝipveturis el Atlantika Oceano al la Pacifika Oceano (tiam nomita "paca maro" fare de Magelano mem; kies trapasado okazis tra la poste nomita Magelana Markolo), kaj la unua kiu trapasis la Pacifikon. Lia ekspedicio kompletigis la unuan ĉirkaŭnavigadon de la Tero. Magelano mem ne kompletigis la tutan vojaĝon, ĉar li estis mortigita dum la Batalo de Maktano en Filipinoj. (Por la fono, estas artikolo pri Esplorado de la Pacifiko.) Ĉiuokaze, tiu ekspedicio, en kiu Magelano mortis, iĝis la unua ĉirkaŭnavigado de la Tero kiam unu el ties ŝipoj, kapitanigita de Juan Sebastián Elcano, revenis al Hispanio en 1522.

En 1521, veturante okcidenten el Eŭropo, la ekspedicio atingis regionon de Sudorienta Azio, kion Magelano estis atinginta dum antaŭaj vojaĝoj veturanta orienten. Magelano tiele faris fakte preskaŭ kompletan personan ĉirkaŭnavigadon de la globo.

La Magelana pingveno ricevis sian nomon el li, ĉar li estis la unua konata eŭropano kiu notis ĝin;[4] aliaj memoraĵoj estas la Magelanaj Nuboj, nune konataj kiel proksimaj nanaj galaksioj; la ĝemelaj lunaj krateroj nome Magelano kaj Magelano A; kaj la marsa alfrapa kratero Magelano.[5]

Biografio redakti

Deveno kaj familio redakti

 
sLa patro de Magelano estis urbestro de Aveiro; tie ties katedralo, tiam konvento de dominikanoj.

Magelano naskiĝis ĉirkaŭ 1480 en Portugalio, aŭ en Vila Nova de Gaia, proksime de Porto, en la freguesía Sé (Porto) en Porto, en Norda Regiono, en Ponte da Barca en Distrikto Viana do Castelo, aŭ ĉe Sabrosa, proksime de Vila Real, ankaŭ en Norda Regiono.[6]

Li estis la filo de Rui de Magalhães, Alcaide-Mor (nome ia urbestro) de Aveiro (1433-1500, filo de Pedro Afonso de Magalhães kaj de lia edzino Quinta de Sousa) kaj de lia edzino Alda de Mesquita (aŭ Inês Vaz Moutinho) kaj frato de Duarte de Sousa, Diogo de Sousa, Isabel de Magalhães, Aires de Magalhães, kaj Leonor aŭ Genebra de Magalhães, edzino de João Fernandes Barbosa.[7] La patro de Fernando, Rui de Magalhães, estis kavalira hidalgo de la domo de Dom Afonso, grafo de Faro, senjoro de Aveiro kaj urbestro de Estremoz. La fakto, ke Rui estis urbestro de Aveiro, estas dokumentita en 1486; inter 1472 kaj 1478 li plenumis postenojn de ordinara juĝisto, urba prokuradoro kaj skabeno en Oporto. Lia frato Aires de Magalhães sekvis eklezian karieron kaj iĝis vicdiakono en Braga en 1509.

Post la morto de siaj gepatroj dum sia deka jaro, li iĝis paĝio al la reĝino Leonor de Viseu, edzino de Johano la 2-a en la portugala reĝa kortego, pro la heredaĵo de sia familio. Li edziĝis en Sevilo en 1515 kun Beatriz Barbosa, sia parenco, filino de Diogo Barbosa kaj María Caldeira, ka ili havis du filojn: Rodrigo, kiu mortis infaneto en Oktobro 1522, kaj Carlos kiu mortis tuj post nasko. Ankaŭ Beatriz Barbosa mortis baldaŭ, en Marto 1522.[8]

Ekkariero redakti

 
Kalkografio de la verko de André Thevet.

En marto 1505 en la aĝo de 25, Magelano estis rekrutita en la aro de 22 ŝipoj senditaj por akompani D. Francisco de Almeida kiel la unua vicreĝo de Portugala Barato. Kvankam lia nomo ne aperas en la kronikoj, estas konata ke li restis tie ok jarojn, en Goao, Koĉi kaj Kolam. Li partoprenis en pluraj bataloj, inkluzive de la batalo de Kananore en 1506, kie li estis pafvundita. En 1509 li batalis en la batalo de Diu.[9] Li poste navigis sub Diogo Lopes de Sequeira en la unua portugala ambasado al Malako, kun Francisco Serrão, lia amiko kaj eventuale kuzo.[10] En septembro, post alveno ĉe Malako, la ekspedicio iĝis viktimo de komploto finiĝanta en retiriĝo. Magelano havis decidan rolon, avertante Sequeira kaj savante Francisco Serrão'n, kiu alteriĝis.[11] Tiuj agoj gajnis al li honorojn kaj antaŭenigon.

En 1511, sub la nova guberniestro Afonso de Albuquerque, Magelano kaj Serrão partoprenis en la konkero de Malako. Post la konkero, iliaj karieroj disiĝis: Magelano estis promociita, kun riĉa rabaĵo kaj, en la kompano de malajo kiun li kontrakligis kaj baptis kiel Henriko de Malako, li revenis al Portugalio en 1512. Serrão foriris en la unua ekspedicio delegita por trovi la "Spic-Insulojn " en Molukoj, kie li restis. Li geedziĝis kun virino de Ambon kaj iĝis armea konsilisto al la Sultano de Ternato, nome Bajan Sirrullah. Liaj leteroj al Magelano pruviĝis decidaj, donante informojn pri la spic-produktantaj teritorioj.[12][13]

Post eliro sen permeso, Magelano falis el oficiala favoro. Servante en Maroko, li estis pafvundita, rezultigante permanentan lamadon. Li estis akuzita je komerco kontraŭleĝa kun la maŭroj. La akuzoj estis pruvitaj malveraj, sed li ricevis neniujn pluajn ofertojn de dungado post la 15a de Majo 1514. Pli poste en 1515, li ricevis proponon por dungado kiel ŝipano sur portugalan ŝipon, sed li malakceptis tion. En 1517 post kverelo kun la reĝo Manuel la 1-a, kiu neis siajn persistajn postulojn estri ekspedicion por atingi la spicinsulojn de la oriento (t.e., velante okcidenten, serĉante eviti la bezonon veli ĉirkaŭ la pinto de Afriko[14]), li foriris al Hispanio. En Sevilo li amikiĝis kun sia samlandano Diogo Barbosa kaj baldaŭ geedziĝis kun lia filino de lia dua edzino María Caldera Beatriz Barbosa.[15] Ili havis du filojn: Rodrigo de Magalhães [16] kaj Carlos de Magalhães, kiuj ambaŭ mortis en juna aĝo. Lia edzino mortis en Sevilo ĉirkaŭ 1521.

Dume Magelano dediĉis sin al studado de la plej lastatempaj mapoj, esplorante, en partnereco kun kosmografo Rui Faleiro, eblajn enirejojn el Atlantiko al la Sudpacifiko kaj la eblecojn ke Molukoj estu hispanaj laŭ la limfarado fare de la Traktato de Tordesillas.

Ĉirkaŭnavigado redakti

Kiam li malsukcesis ĉe la portugala reĝo kaj ricevis permeson foriri eksterlanden, li proponis sian servon al la hispana trono. Tie oni disponigis al li tri ŝipojn, ne tre altkvalitajn, tamen sufiĉajn.

Preparoj redakti

 
Sevilo en la dua duono de la 16-a jarcento, do iom post la ekspedicio de Magelano-Elkano, de Alonso Sánchez Coello. Muzeo pri Ameriko de Madrido.

En 1517 li veturis al Sevilo (kiu estis tiam la kerno de la mardisvastigo de Hispanio) kun Rui Faleiro kaj ili trovis en Juan de Aranda, nome funkciulo de la sevila koncerna instanco "Casa de la Contratación de Indias" responsa por la navigado, esplorado kaj markomerco el Hispanio, gravan aliancon por la projekto kiun li estis planinta: havigi al Hispanio la eblon alveni al Molukoj el okcidento, sen trairi la marojn rezervitajn al Portugalio pere de la Traktato de Tordesillas kaj, krom tio, laŭ Faleiro, pruvi, ke la «insuloj de la spicoj» estis en la kastilia duonglobo. Pere de la influo de Juan Rodríguez de Fonseca, ĉefepiskopo de Burgos, ili sukcesis atingi la aprobon de la reĝo Karlo la 1-a.

La 22an de Marto 1518 Karlo la 1-a nomumis admiraloj Magelano-n kaj Faleiro-n por permesis, ke ili eliri serĉe de la «insuloj de la spicoj», kaj en julio li plialtigis ilin al la rango de komandoroj de la Ordeno de Santiago kaj havigis al ili aron de privilegioj:[17]

  • La monopolo de la malkovrota vojo dum dek jaroj.
  • La nomumo kiel guberniestroj de la trovitaj teroj kaj insuloj, kun kvin procento de la neta rezultantaj akiroj.
  • Unu dudekono de la gajnoj de la veturo mem.
  • La rajto reteni mil dukatojn el la venontaj veturoj, pagante nur kvin procento de la pluso.
  • La havigo de po unu insulo, sen kalkuli la ses plej riĉajn, el kiuj ili ricevos nur dekkvinonon.

Startis la lantaj preparoj por la veturo, kiu estis plagitaj je malfacilaĵoj: malsufiĉo de financo, manovroj de la reĝo de Portugalio, Manuelo la 1-a, kiu klopodis enkarcerigi ilin, malfido de la kastilianoj pri Magelano kaj la aliaj portugaloj en la entrepreno, sen forgesi la malfacilan karakteron de Faleiro.[18] Pere de la ĉefepiskopo de Burgos, ili sukcesis atingi la partoprenon de la komercisto Cristóbal de Haro kiu liveris parton de la necesaj monkvantoj kaj la komercajn varojn interŝanĝeblaj kontraŭ spicoj. La portugala kartografo Diego Ribero aŭ Diogo Ribeiro, je la servo de la "Casa de Contratación" el 1518, partoprenis en la disvolvigo de la mapoj uzitaj en la veturado.

Post rompi el Faleiro, Magelano plue preparis la ŝipoj elirintaj el Sevilo. La ŝipanaro estis komponita de maristoj de tre diversaj devenoj, ĉefe hispanoj el preskaŭ ĉiuj regionoj. Inter la malmultaj portugalaj maristoj estis Álvaro de Mezquita, kuzo de Magelano, Duarte Barbosa, kuzo de la edzino de Magelano, Juan Serrano aŭ João Serrão, portugalo naskiĝinta en Hispanio, kuzo aŭ frato de Francisco Serrão kaj Estêvão Gomes. Akompanis al Magelano ankaŭ lia sklavo Henriko de Malako,[19] kiu laŭ kelkaj fontoj estis fakte la unua persono kiu ĉirkaŭnavigis la planedon.[20]

Antonio Pigafetta, kronikisto kaj geografo venecia, kiu partoprenis en la ekspedicio proprakoste, verkis la itallingvan taglibron Relazioni in torno al primo viaggio di circumnavigazione. Notizia del Mondo Novo con le figure dei paesi scoperti, ebligita de la fakto ke li estis unu de la malmultaj ekspedicianoj kiuj povis reveni vive al Eŭropo. Tial, li heredigis al la posteularo raran kaj gravan registron el kiu oni povas elpreni multon de tio kion oni konas pri tiu epizodo de la historio.

La veturado redakti

 
Marveturado de Magelano–Elkano. Victoria, unu el la originaj kvin ŝipoj, ĉirkaŭnavigadis la globon, kaj finis 16 monatojn post la morto de Magelano.

En la 10-a de Aŭgusto 1519 eliris el Sevilo la kvin ŝipoj, kapitanigitaj de Fernando de Magelano kiu, descendante laŭ la rivero Guadalquivir, alvenis ĝis Sanlúcar de Barrameda (Kadizo). Dum la venontaj semajnoj, la ekspedicio finakiris la necesaĵojn kaj oni solvis diversajn aferojn. Dume la propra Magelano faris testamenton en Sevilo la 24-an de Aŭgusto, nomumante heredantoj sian filon Rodrigo kaj la naskotojn de lia edzino kiu restis graveda.[21] Finfine en la 20-a de Septembro la ekspedicio almariĝis el Sanlúcar, cele al la trovo de mara trapasejo al la teritorioj de la Orientaj Hindioj kaj serĉi la marvojon ĉiam tra kastiliaj maroj (laŭ la Traktato de Tordesillas), por alveni al la "insuloj de la spicoj", fakte la okcidenta marvojo kiu estis estinta la celo de Kristoforo Kolumbo.

Li devis batali ne nur kontraŭ la naturo,[22] sed ankaŭ kontraŭ homoj. Lia patrujo Portugalio ne deziris sukceson al lia ekspedicio, kies sukceso signifus gravan danĝeron por la portugalaj ekonomiaj interesoj. La tri ŝipojn de Magalhães atendis portugalaj flotoj kun celo subakvigi ilin. Magalhães elektis ŝajne nelogikan vojon al la sudo, for el la maroj sub portugala kontrolo, ĉar li supozis, ke portugaloj ne kredos, ke li kuraĝus tien navigi. Liaj hispanaj nobelaj oficiroj, kiuj estis malkontentaj, ke ilin estras portugalo, komencis suspekti lin, ke li volas enpeli la tutan ekspedicion en la portugalajn manojn. Magalhães postulis severan disciplinon: la du aliaj ŝipoj devis ĉiumatene proksimiĝi al la admirala ŝipo kaj la kapitano devis propravoĉe saluti la admiralon kiel simbolon de obeemo.

La floto ripozis en Kanarioj, sekvis, pasis antaŭ la insuloj de Kaboverdo kaj la marbordoj de Sieraleono, kaj trapasis la Atlantikon ĝis la teroj kie nun estas Rio-de-Ĵanejro en la 13-a de Decembro 1519. La ekspedicio tiel sukcesis eviti la atendantajn portugalajn flotojn kaj atingi la sudamerikajn bordojn. Magalhães kompreneble ne sciis, kiel granda estas la nove malkovrita por eŭropanoj amerika kontinento kaj preskaŭ je ĉiu rivero li esperis trapasejon, sed ĉiam li estis seniluziigita. Ili sekvis suden, preterpasis la areon de la Plata rivero (tiam jam malkovrita de Juan Díaz de Solís en 1516) en Marto 1520, kaj alvenis al la golfeto "bahía San Julián", kiun ili esploris serĉe de ebla trapasejo. Magelano, antaŭvidante la alvenon de al vintro, decidis tie ripozi ĝis la alveno de la printempo.

La deziro reveni post tio kio estis konsiderata malsukceso ĉar oni ne trovis la marpasejon al Molukoj, kune kun la malfavora areo kaj la kondiĉoj por navigado okazigis malkontenton inter la ŝipanaro. Tuj post la alterigo ĉe tio kio poste estos San Julián, la kapitanoj de la aliaj kvar ŝipoj komplotis por mortigi la ĉef-komandantanton. La konspirantoj estis jenaj: Juan de Cartagena, inspektisto; Luis de Mendoza, trezoristo; Antonio de Coca, kasisto; Gaspar de Quesada, kapitano de la ŝipo "Concepción". La komploto malsukcesis, kaj Magelano kondamnis al mortopuno Gaspar de Quesada, kaj ordonis la dispecigon de la kadavro kun tiu de Luis de Mendoza, kiu estis mortigita dum la ribelo. Juan de Cartagena estis abandonita surtere, kun la pastro Sánchez de Reina, kiam la ekspedicii almariĝis la 21an de Aŭgusto 1520 de San Julián, kaj poste oni sciis nenion pri ili.[23]

En al 22-a de Majo la ŝipo "Santiago", estrita de Juan Serrano, vrakis dum esplorado de la suda marbordo de Patagonio. Magelano nomumis Serrano kapitano de la "Concepción" kaj Duarte Barbosa kapitano de la "Victoria".[24]​ Alveninte al tio kio poste estos la Magelana Markolo, oni ordonis al la ŝipoj "Concepción" kaj "San Antonio" esplori la kanalon. La ŝipo "San Antonio", estrita de Álvaro de Mezquita antaŭeniris, kion profitis la piloto Esteban Gómez kaj la trezoristo Jerónimo Guerra por elpostenigi Mezquita por reveni nokte kaj ekveturi reen al Hispanio.[25] La ŝipo "Concepción" estrita de la kapitano Juan Serrano trapasis la kanalon kaj malsukcese atendis la jam revenintan ŝipon "San Antonio".

 
La morto de Magelano sur la insulo Mactan dum la Batalo de Maktano.

Tiel nur post travivita vintro tute sude, komplotoj kaj dizertoj, finfine li trovis trapasejon, kiu nun nomiĝas Magelana markolo. Poste la ekspedicio navigis al Marianoj tra la oceano, kiu estis nekutime trankvila, tial la maristoj nomis ĝin Pacifika (Paca). Sed la senventa vetero signifis malrapidan ŝipadon, teruregan varmegon, nesufiĉon da trinkakvo kaj malsatego, ĉar fakte la reveninta ŝipo kunportis grandan parton de la nutraĵoj. La ratoj iĝis delikataĵoj kaj celo de la interna varkomerco. Multaj maristoj mortis, interalie pro skorbuto, bone dokumentita de la taglibristo Pigafetta kiel inflamo de gingivoj. Nur en la 6-a de Marto 1521 ili alvenis al insulo kie ili povis rekuperiĝi; tiu eble estis la insulo Gvamo en la insularo poste nomita Marianoj. Serĉante la Molukojn, Magelano kaj liaj kunuloj alvanis al la insulo Cebuo, apartenanta al la arkipelago kiu poste estos konata kiel «Filipinoj» honore de Filipo la 2-a. Ili estis alveninta al Malproksima Oriento, plenumante la iaman projekton de Kristoforo Kolumbo.

En la 27-an de aprilo 1521 dum batalo kun indiĝenoj, Magelano estis mortigita sur la insulo Mactan aŭ Maktano (vidu la apudan ilustraĵon), do li ne povis konkludi sian ekspedicion.

Reveno, kapitanigita de Elkano redakti

La anstataŭanto de Magelano, nome Elcano (aŭ Elkano) estis la nova estro. La survivintoj decidis bruligi la "Concepción", kaj distribuiĝi inter la du restintaj ŝipoj. Estis kapitano de la "Trinidad" Gonzalo Gómez de Espinosa, kaj de la "Victoria" Juan Sebastián Elcano. Post alveni al la Molukoj, celo de la vojaĝo, kaj akiri spicojn, oni entreprenis la revenon al Hispanio. La "Trinidad" mabone navigis kaj devis resti ĉe la haveno de Tidore por estis riparata kaj reveni tra la Pacifiko ĝis Panamo. Elcano tiel iĝis la nura estro, kaj elektis navigi tra "portugalaj" maroj okcidenten, laŭborde de Afriko per konata vojo kun eblo akiri trinkavon: Eĉ tiel li sukcesis fuĝi antaŭ portugaloj, sed nur per unu ŝipo, ĉirkaŭveturi Afrikon kaj revenis kun nur 17 maristoj al Hispanio kaj tiel esti la unua kapitano kiu ĉirkaŭveturis la terglobon.

 
La ŝipo Victoria sur mapo de Abraham Ortelius de 1589.

La ekspedicio alvenis nur per la "Victoria" (Venko) revene al Sevilo en Septembro 1522, post preskaŭ tri jaroj de marveturado. En totalo, 216 homoj mortis dum la veturo, kaj nur 18, inter ili Juan Sebastián Elcano, povis survivi. Aliaj kvar homoj de la 55 de la origina ŝipanaro de la "Trinidad", kiu faris diferencan revenvojon el Filipinoj estis kaptitaj de la portugaloj, kaj revenis finfine al Hispanio en 1525.

Sekvoj de la ekspedicio redakti

La ekspedicio ne nur pruvis, ke eblas ĉirkaŭveturi la terglobon, sed ankaŭ priskribis la galaksiojn poste nomitajn Magelanaj Nuboj (Antonio Pigafetta, la kronikisto de la ekspedicio, estis astronomo). Ĝi demonstris ankaŭ, ke ĉirkaŭado de la Tero en okcidenta direkto perdigas unu tagon kalendaran. La "okcidenta vojo" de Eŭropo al Oceanio, kiun ĝi malkovris, tamen estis tiom longa kaj peniga, ke ĝi ne havis ekonomian signifon.

 
Elcano aŭ Elkano.

Estas notinde, ke la unua homo, kiu faris kompletan ĉirkaŭadon de la Tero, estas verŝajne Henrique, sklavo-interpretisto de Magelano, akirita dum pli frua vojaĝo en 1511, origine kaptita en Sumatro. Enrique probable estis filipinano kaj do kompletigis sian ĉirkaŭiron de la mondo, kiam la ekspedicio albordiĝis ĉe Filipinoj. Li tie sukcesis eskapi.

Je kalkulo nur de longitudoj eĉ Magelano mem sukcesis antaŭ sia morto ĉirkaŭiri la Teron, ĉar Filipinoj, kie li mortis, situas je kelkaj gradoj okcidente al Molukoj, kie li estis dum antaŭa ekspedicio.

Kronologio de Magelano redakti

Literaturo redakti

La aventuran vojaĝon priskribis multaj verkistoj. La plej eminenta inter la verkistoj estis Stefan Zweig (Magellan).

En Esperanto aperis redakti

 

En Esperanto verkis romanon pri Magalhães (Magelano) la ĉeĥa verkisto František Omelka. Lia verko La granda admiralo estis verkita por junularo ĉeĥe kaj esperantigita de la aŭtoro mem. La Esperanta versio estas disponebla ĉe Magalhaes, La Granda Admiralo.

Eponimio redakti

Monumentoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. laŭ PIV2.
  2. Barros, Amândio (2009). La naturaleco de Fernando Magelano, Edições Afrontamento, eld. (en portugala). ISBN 9789723610208.
  3. En BBC
  4. Hogan 2008
  5. El Gazetteer of Planetary Nomenclature, ĉe USGS, kunlabore kun IAU: Magelano ĉe la Luno, Magelano A ĉe la Luno, kaj Magelano ĉe Marso. Alirita la 2012-08-27.
  6. Alexandre Parafita skribis:
     
     Ekde antikvaj tempoj oni konsideris senduba deveno de Magelano la urbo Sabrosa. Kontribuis al tio la ekzistado de du testamentoj, unu de 1504 (kiam la navigisto eliris al la oceanoj) kaj alia de 1580 (de nev-nepo lia ekzilita en Brazilo), plifortigitaj de oficiala dokumento de 1798 en kiu ses skribistoj kaj kvar atestantoj konfirmis la genealogion de la navigisto ligita al tiu urbo. En tiuj dokumentoj oni identigis havaĵojn efektive situaj en Sabrosa, kiel domo (nome la "Casa da Pereira"), la bieno de la Soura (ankoraŭ ekzistanta ĉe la Vale da Porca) kaj la legacaĵo por pagi ĉiujarajn mesojn en la altaro de la Senjoro Jesuo de la Preĝejo de Sankta Savanto, de kio ankoraŭ ekzistas atestantaj restaĵoj en la aktuala paroĥa preĝejo de la urbo. La ekzistado en la referencita domo de la blazono de la familio Magalhães kun armilaj bildoj pikitaj kaj detruitaj, traduke al puno kiu, en tempo de Dom Manuel la 1-a, estis kutime aplikebla al tiuj kiuj praktikas agojn konsideritajn perfidon al la patrio, komprenante tia la mision de Magelano je la servo de la krono de Hispanio, konfirmas la menciitan tezon. Tamen, antaŭ multaj jardekoj, ekestis dubita la vereco de tiuj dokumentoj. Dekomence, ĉar la unua dokumento uzas la esprimon “lia majesto” por referenci al Dom Manuel la 1-a kiam oni scias, ke en tiu tempo ne ekzistis tiu traktadtitolo, sed tiu de “lia alteco”. Kvankam en la notaria dokumento de 1798 oni diras, ke ĝi estis “fidele kopiita escepte kelkaj vortoj kiuj, ĉar ili estis malbone skribitaj en gotika skribmaniero kaj la papero estis ronĝita pro la tempopaso, ne estis legeblaj”, ne mankis kiu klopodis (...) senvalorigi tiujn testamentojn, same kiel ne mankis kiu kontraŭis tion (...). Tiuj duboj permesis ke aliaj devenhipotezoj estis disvolvigitaj. Por ekzemplo, ĉe Oporto oni diras, ke ekzistas deklaro kiu aludas al la esprimo “lokano de la urbo de la porto”, kiu indikus, ke li estis lokano tie. Tamen, oni scias ankaŭ, ke en testamento farita poste en Hispanio, oni same deklaras “vesino q soy desta muy noble e muy leal çibdad de Sevylha” (mi estas lokano de Sevilo). Kiu estas tiel la valoro de tiu vorto “vecino” (najbaro) en tiaj dokumentoj? (...) Gravas kompreni, ke la diverĝaj aferoj pri la deveno de Magelano estis generitaj multe post lia morto, kiam oni konstatis, ke estos elstara riĉeco petinda al la krono de Hispanio, ĉar oni ŝuldis al la navigisto parton de la malkovritaj teritorioj. 
    — Parafita, "A. Fernão de Magalhães: símbolo inequívoco da tradição de Sabrosa”, en Jornal de Notícias, suplemento "Terra de Fernão Magalhães", 5a de Septembro 2009.
  7. GeneAll.net – Fernão de Magalhães, o navegador
  8. Gil, Juan (2009). El exilio portugués en Sevilla de los Braganza a Magallanes. Fundación Cajasol. ISBN 9788484553038., pp.180-182.
  9. James A. Patrick, Renaissance and Reformation, p. 787, Marshall Cavendish, 2007, ISBN 0-7614-7650-4
  10. William J. Bernstein, A Splendid Exchange: How Trade Shaped the World, pp.183-185, Grove Press, 2009, ISBN 0-8021-4416-0
  11. Zweig, Stefan, "Conqueror of the Seas – The Story of Magellan", p. 44-45, READ BOOKS, 2007, ISBN 1-4067-6006-4
  12. Zweig, Stefan, "Conqueror of the Seas – The Story of Magellan", p. 51, READ BOOKS, 2007, ISBN 1-4067-6006-4
  13. R. A. Donkin, "Between East and West: The Moluccas and the Traffic in Spices up to the Arrival of Europeans", p. 29, Volume 248 of Memoirs of the American Philosophical Society, DIANE Publishing, 2003. ISBN 0-87169-248-1
  14. Mervyn D. Kaufman (2004), Ferdinand Magellan, Capstone Press, pp. 13, (ISBN 978-0-7368-2487-3), http://books.google.com/books?id=ZNCHmeAtgrYC 
  15. GeneAll.net – Beatriz Barbosa
  16. Noronha 1921.
  17. de Castro, 2010, p. 326-28.
  18. de Castro, 2010, p. 329-32.
  19. Henriko de Malako estus finfine plej probable la unua registrita homo kiu fakte ĉirkaŭnavigis la globon: la ekspedicio alportis lin proksime de la loko kie li estis kaptita antaŭ esti vendita al Magelano en 1511. Tial li estus farinta la veturadon el la sudorientaziaj insuloj al Portugalio kaj poste el Portugalio al la sudorientaziaj insuloj tra la mala parto de la globo.
  20. «El viaje de Enrique». www.exlibric.com. Arkivita el la originalo en la 20a de Oktobro 2017. Konsultita la 27an de Majo 2021.
  21. La enhavo de la testamento estas konservata en la Archivo General de Indias, signaturo PATRONATO,36,R.2; transskribo de Cristóbal Bernal. Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine, sed oni konservas ankaŭ fragmenton de la originalo en la Archivo Histórico Provincial de Sevilla [1]
  22. [2]
  23. Lucena Salmoral, 1982, p. 321.
  24. Fernández de Navarrete, 1837, pp. 38-41.
  25. Bernal, Cristóbal (17a de Januaro 2015). «Relación de varios acaecimientos sucedidos a la armada de Magallanes cuando iba a la Especiería, y vuelta de la nao San António el 8 de mayo de 1521, que surgió en el puerto de las Muelas». Arkivigite je 2020-11-12 per la retarkivo Wayback Machine Sevilla 2019-2022.
  26. «Magelhaens». Gazetteer of Planetary Nomenclature (en angla). Flagstaff: USGS Astrogeology Research Program. OCLC 44396779.
  27. «Magelhaens». Gazetteer of Planetary Nomenclature (en angla). Flagstaff: USGS Astrogeology Research Program. OCLC 44396779.

Literaturo redakti

  • Beaglehole, J.C. (1966), The Exploration of the Pacific, London: Adam & Charles Black, OCLC 253002380
  • Castro, Xavier de; Hamon, Jocelynn; Thomaz, Luis Filipe de Castro (2007). Le voyage de Magellan (1519–1522). La relation d'Antonio Pigafetta & autres témoignages. Paris: Chandeigne, coll. « Magellane ». ISBN 2-915540-32-2.
  • Cliffe, Edward (1885). "The voyage of M. John Winter into the South sea by the Streight of Magellan, in consort with M. Francis Drake, begun in the yeere 1577". In Hakluyt, Richard. The principal navigations, voyages, traffiques and discoveries of the English nation (Edinburgh, Scotland: E. & G. Goldsmid).
  • Drake, Francis (1628), The world encompassed by Sir Francis Drake: being his next voyage to that to Nombre de Dios Elibron, Classics series, Issue 16 of Works issued by the Hakluyt Society, Adamant Media Corporation, ISBN 1-4021-9567-2 [3]
  • Hogan, C. Michael (2008). N. Stromberg, ed. Magellanic Penguin. GlobalTwitcher.com. [4] Arkivigite je 2011-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
  • Noronha, Dom José Manoel de (1921). Imprensa da Universidade, ed. Algumas Observações sobre a Naturalidade e a Família de Fernão de Magalhães (en portugala). Coimbra: Biblioteca Genealogica de Lisboa. [5] Arkivigite je 2010-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ocampo, Ambeth (5a de Julio 2019), "Magellan's last will and testament", INQUIRER.net (INQUIRER.net), https://opinion.inquirer.net/122391/magellans-last-will-and-testament, retrieved 5a de Julio 2019 
  • Stefoff, Rebecca (1990), Ferdinand Magellan and the Discovery of the World Ocean, Chelsea House Publishers, ISBN 0-7910-1291-3 [6]
  • Suárez, Thomas (1999). Early mapping of Southeast Asia. Tuttle Publishing. ISBN 978-962-593-470-9. [7]
  • Swenson, Tait M. (2005), "First Circumnavigation of the Globe by Magellan 1519–1522", The Web Chronology project, http://www.thenagain.info/WebChron/WestEurope/Magellan.html, retrieved 14 March 2006. 
Unuarangaj fontoj
Duarangaj fontoj

Eksteraj ligiloj redakti