Vikipedio:Artikolo de la monato/2024/08

Fernão de Magalhães

Fernão de MAGALHÃES [ferNAŬ de magaLAŜ] en la portugalaFernando de Magallanes en la hispana (en aliaj kromaj lingvoj: MagellanMagalano, en Esperanto Magelano) (naskiĝis en 1480, mortis la 27-an de aprilo 1521) estis portugala navigisto, kiu klopodis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo kaj tiel definitive pruvis ĝian globecon.

Li naskiĝis en ankoraŭ subdisputita loko en norda Portugalio, kaj servis al la reĝo-imperiestro Karlo la 5-a serĉe de okcidenta vojo al la "Spicaj Insuloj" (moderne Molukoj en Indonezio).

La ekspedicio de Magelano de 1519–1522 iĝis la unua ekspedicio kiu ŝipveturis el Atlantika Oceano al la Pacifika Oceano (tiam nomita "paca maro" fare de Magelano mem; kies trapasado okazis tra la poste nomita Magelana Markolo), kaj la unua kiu trapasis la Pacifikon. Lia ekspedicio kompletigis la unuan ĉirkaŭnavigadon de la Tero. Magelano mem ne kompletigis la tutan vojaĝon, ĉar li estis mortigita dum la Batalo de Maktano en Filipinoj. (Por la fono, estas artikolo pri Esplorado de la Pacifiko.) Ĉiuokaze, tiu ekspedicio, en kiu Magelano mortis, iĝis la unua ĉirkaŭnavigado de la Tero kiam unu el ties ŝipoj, kapitanigita de Juan Sebastián Elcano, revenis al Hispanio en 1522.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Israelo, Molière, Kurosawa Akira