La ŝipo Victoria estis boato de alta bordo (nome oceana bordo super la ferdeko) de la unua ŝiparo, kiu la hispana monarkio, kaj pli precize la Regno Kastilio, antaŭvidis por iri al la Molukoj, tiam nomitaj «insuloj de la spicoj», kondiĉe ke tio okazu ene de la marakvo atribuita al la Krono de Kastilio per la Traktato de Tordesillas sen eniri en "portugalaj" marakvoj. Tiu ekspedicio, kiu celis ĉefe komercajn profitojn, fakte iĝis la unua ĉirkaŭnavigado al la planedo estrita dekomce de Magelano (kiu estis mortigita de lokanoj dum la ekspedicio) kaj finkompletigita per tiu nura ŝipo kapitanigita de Juan Sebastián Elcano (1519-1522), dum la aliaj kvar ŝipoj de la ekspedicio detruiĝis aŭ abandonis ĝin pro tre diversaj tialoj, inter kiuj insurekcio de malkontentoj pro la tiam konsiderita malsukceso.

La ŝipo Victoria sur mapo de Abraham Ortelius de 1589.
Kopio de la nao Victoria en la Muzeo Nao Victoria de Punta Arenas (Ĉilio).

Oni konstruis diversajn kopiojn de la historia ŝipo laŭlonge de la jaroj.

La hispanlingva vorto Victoria signifas "Venkon", kio iĝis iom antaŭvida, konsiderante, ke ĝi estis la nura kiu sukcesis reveni al Hispanio kaj kompletigi la celitan veturadon.

Bibliografio redakti