Koĉi (Barato)
Koĉi (കൊച്ചി) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Barato, en la subŝtato Keralo. Dum la kolonia erao ĝi nomiĝis Cochin.
Koĉi | |
urbo | |
Mozaiko pri Koĉi
| |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Keralo |
Situo | Koĉi |
- alteco | 0- m s. m. |
- koordinatoj | 09° 58′ 00″ N 76° 16′ 00″ O / 9.96667 °N, 76.26667 °O (mapo) |
Areo | 95 km² (9 500 ha) |
Loĝantaro | 601 574 (2011) |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 682 0xx |
Telefona antaŭkodo | 484 |
Aŭtokodoj | KL-7 |
![]() | |
Retpaĝo: cochinmunicipalcorporation.kerala.gov.in | |
![]() |
GeografioRedakti
Koĉi etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ la Araba Maro.
HistorioRedakti
Koĉi estis la centro de hinda spicokomerco dum multaj jarcentoj. La grekoj, romianoj, judoj, araboj kaj ĉinoj komercadis jam ekde la antikvaj tempoj. La plej frua skriba mencio okazis en ĉina dokumento en la 15-a jarcento. En 1500 la alvenintaj portugaloj fondis komercejon kaj konstruis fortikaĵon. La portugaloj regis ĝis 1663, poste nederlandanoj alvenis, baldaŭ poste britoj ekde 1814.
TrafikoRedakti
Koĉi havas internacian flughavenon, havenon, aŭtovojojn kaj 2 stacidomojn. En la urbo aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
KlimatoRedakti
Koĉi havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Jare pluvas 3228 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika preĝejo de Sankta Francisko el 1503 kaj multaj pliaj religiaj konstruaĵoj de plej diversaj kredoj.
ĜemelurbojRedakti
- Norfolk (Virginio), Usono ekde 2010
- en la loka sinagogo
- kirko de la Siria Ortodoksa Eklezio
- loka ĝajnisma templo