Geofikcio okupiĝas pri la kredado de fikciaj geografiaĵoj : urboj, landoj aŭ planedoj.

Imagita planedo

Rimarkindas ke multaj de la homoj kiuj aktive praktikas geofikcion venas el la plej diversaj disciplinoj kaj uzas geofikcion kiel instrumenton por testi iliajn talentojn. Ekzistus diplomatoj kiuj okupiĝas pri geofikcio por ektuŝi la plej ekstremajn geopolitikajn situaciojn, samkiel lingvistoj kiuj kreas imagitajn lingvojn.

Tamen la plimulto e geofikciantoj estas verkistoj kaj dezajnistoj de libroj, filmoj, videoludoj en la ĝenroj de fabelo, sciencfikcio kaj fantazio interesiĝas pri ĝi. En iuj lernejoj, geofikcio estas uzata kiel ekonomia projekto.

Iuj okupiĝas pri geofikcio pro malkontento kun la ekzistanta mondo kaj kreas utopian revo-mondon aŭ almenaŭ socion kiun ili preferus. Aliaj estas pli fascinitaj de la malnova mondo kaj enkondukas siajn interesojn, ekzemple kartoj, lingvoj, muziko aŭ fervojoj, en siaj inventitaj landoj. En geofikcio ĉiuj eblaj interesoj venas kune kaj sekve geofikcio videblas kiel "meta-hobio". Kelkaj vidas geofikcion kiel formo de arto. Geofikcianoj, praktikantoj de geofikcio, desegnas mapojn, verkas konstituciojn, priskribas la evoluojn en iliaj landoj, faras horarojn kaj kreas lingvojn.

Geofikcio kaj lingvokreado redakti

Jen kelkaj ekzemploj de lingvokreado en rilato al fikciaj mondoj :

  • Wenedyk
  • la kabaja kiel lingvo de la planedo Kabajo de la geofikcianta muzikgrupo Magma,
  • la plèchtia kiun oni parolas nur en Pléchti, la fikcia vilaĝo de muzikgrupo "La Caravane Passe".

Ekzemploj de geofikcio redakti

Unu el la plej famaj fikciaj mondoj estas la mondo de Mezo-tero de J. R. R. Tolkien, kiel li priskribis ĝin en siaj libroj La Hobito kaj la sinjoro de la ringo. Tolkien ne nur ellaboris la lingvojn kaj mitologion de lia mondo, sed ankaŭ produktis mapojn, foje tre detale. Ankaŭ la librofelietono Duno de Frank Herbert kaj La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio de Douglas Adams enhavas multajn imagitajn planedojn kaj mondojn.

Tolkien kaj Adams famiĝis pro tre mirinda geofikcio en kiu eksterteraj estaĵoj ludis gravan rolon. Ne ĉiuj geofikciantoj ne same procedus. Por multaj inter ili la scienca, "realisma" karaktero restas ludi gravan rolon. Farante tiel la nederlandano Rolandt Tweehuysen fariĝis bone konata pro liaj libroj kaj prelegoj pri Spokanio, fikcia lando kiu vere povintus ekzisti kaj por kiu eĉ estis verkitaj vojaĝo-gvidilojn.

Geofikcio ankaŭ povas esti uzata por parodii la ekzistantan mondon. Konata en tiu subĝenro estas la rakontoj de Jonathan Swift kaj Terry Pratchett. Ankaŭ utopioj kaj malutopioj kiel en la verkoj de Thomas More, George Orwell povas esti konsiderataj kiel geofickio. Pli lastatempaj ekzemploj estas la humuraj vojaĝgvidiloj pri la inventitaj landoj Molvanîa, Phaic Tǎn kaj San Sombrèro, kiuj ĉiuj estas parodio pri certa (sub-)kontinento sur la tero.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto kaj refencoj redakti

Tiu ĉi artikolo baziĝas preskaŭ centprocente sur la artikolo en la nederlanda vikipedio je la 19-a junio 2017.