Torsten Hägerstrand

Torsten HÄGERSTRAND (11a de oktobro 1916, Moheda – 3a de majo 2004, Lund), estis sveda geografo. Estas speciale konata pro siaj verkoj pri migrado, transkultura disvastigo kaj tempogeografio aŭ geografio de la spactempo.

Torsten Hägerstrand
Persona informo
Torsten Hägerstrand
Naskiĝo 11-an de oktobro 1916 (1916-10-11)
en Alvesta Municipality
Morto 4-an de majo 2004 (2004-05-04) (87-jaraĝa)
en Lund
Tombo norda tombejo en Lund vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Lund vd
Profesio
Okupo geografo • universitata instruisto • ekonomikisto vd
Laborkampo geografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hägerstrand estis profesoro kaj poste emerita profesoro pri geografio en la Universitato de Lund, kie li ricevis sian doktorigon en 1953. Lia esplorado helpis fari Svedion, kaj partikulare Lund, grava centro de plinoviga laboro por kultura geografio.[1] Krome li estis influa en la praktiko de spaca planado en Svedio tra siaj lernintoj.[2]

En 1969, li prezentis artikolon titolitan "Kio pri personoj en regiona scienco?" al la Eŭropa Kongreso de Regiona Scienca Asocio en Kopenhago, Danio.[3] Tiu artikolo, publikigita en 1970, temis pri tiuj du jenaj konceptoj:

  • La neceso studi unuopulon por povi kompreni kaj la grupajn kaj la sociajn kondutojn. La modernaj kulturgeografoj aktuale studas la ĉiutagan aktivecon sur individua bazo, kiel paŝo por povi kompreni kondutmodelojn pli grandskale. La studo kiu nur analizas grupojn kreas homogeneigon de la realo kaj kaŝas la veron.
  • La konekto kiu ekzistas inter spaco kaj tempo kiu antaŭe ne estis atentita profunde. Historie, la sociaj sciencistoj estis traktinta la tempon kiel grava faktoro sed ekstera al la specaj karakteroj. La dekomencaj verkoj de Hagerstrand pri la disvastigo de la plinovigoj (studante la distribuadon kaj disvastigon de novaj teknologioj) kondukis lin al pensado pri tiuj du faktoroj, sed separataj, ili ne estas komplete sendependaj unu de la alia; ili havas tion kion Henri Lefebvre nomis dialektika rilato.

Notoj redakti

  1. Buttimer & Mels 2006
  2. Öberg 2005
  3. Hägerstrand 1970

Bibliografio redakti

  • Buttimer, Anne; Mels, Tom (2006). By northern lights: on the making of geography in Sweden. Foreword by Torsten Hägerstrand. Aldershot, England; Burlington, VT: Ashgate. ISBN 978-0754648147. OCLC 63187516.
  • Hägerstrand, Torsten (1970). "What about people in regional science?". Papers of the Regional Science Association. 24 (1): 6–21. doi:10.1007/BF01936872.
  • Öberg, Sture (Junio 2005). "Hägerstrand and the remaking of Sweden". Progress in Human Geography. 29 (3): 340–349. doi:10.1177/030913250502900313.