Anton Friedrich Büsching

Anton Friedrich BÜSCHING (27a de septembro 1724 – 28a de majo 1793) estis germana geografo, historiisto, edukisto kaj teologo. Lia "Erdbeschreibung" ("Priskribo de la Tero" en sep partoj) estis unu el unuaj geografiaj verko de moderna scienca merito. Li faris ankaŭ gravan laboron por edukado.

Anton Friedrich Büsching
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1724 (1724-09-27)
en Stadthagen
Morto 28-an de majo 1793 (1793-05-28) (68-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo geografo • teologo • universitata instruisto • verkisto
vdr

Li sekvis sian karieron por geografio en Kopenhago, Gotingeno, Sankt-Peterburgo, Altona kaj Berlino.

Büsching estis ankaŭ la eldonisto de valora kolekto titolita Magazin für die neue Historie und Geographie (23 vol. 4to, 1767–1793), kaj ankaŭ de Wochentliche Nachrichten von neuen Landkarten (Berlin, 1773–1787).[1]

Liaj verkoj pri edukado ĝuis grandan aprezon. Por biografioj li verkis nombrajn artikolojn por Magazin, kaj valoran kolekton Beiträge zur Lebensgeschichte merkwürdiger Personen (6 vol., 1783–1789), inklude prilaboritan vivon de Frederiko la Granda.[1] Liaj teologiaj verkoj estis malpli sukcesaj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Balashov, E. M. "Petrischule". Arkivigite je 2020-03-22 per la retarkivo Wayback Machine Enciklopedio de Sankt-Peterburgo. Alirita la 27an de februaro, 2011. (en rusa)