Yves LACOSTE ​[iv laKOST] (naskiĝis la 7-an de septembro 1929) estas franca geografo kaj geopolitikisto.

Yves Lacoste
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1929 (1929-09-07) (94-jaraĝa)
en Fez
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de ParizoLycée Lakanal
Familio
Edz(in)o Camille Lacoste-Dujardin
Okupo
Okupo geografo • universitata instruisto
vdr

Li naskiĝis en Fez, Maroko.[1] En 1976 li fondis la francan gazeton pri geopolitiko nome Hérodote kaj publikigis verkon kiu impresis la francajn fakulojn, nome La Géographie ça sert d'abord à faire la guerre; ties centra tezo estis ke "geografio estis formo de strategia kaj politika sciaro, centra por la milita strategio kaj la plenumo de la politika povo".[2] Lacoste havis fruan internacian agnoskon en 1972 dum la Vjetnama Milito pro la publikigo de spaca analizo de la bombadkampanjo fare de la Usona Armeo super la Delto de la Ruĝa Rivero. Li konsentis kun la plendoj el la Nordvjetnama registaro ke Usono estis intence celante la hidrologian infrastrukturon de la rivero kiel klopodo okazigi inundojn kaj amasan mortigon de civiluloj, kion ĝi konsideris militkrimo.[3]

Li estas nune kun-eldonisto de "Hérodote" kun Béatrice Giblin kaj la estro de la Franca Instituto de Geopolitiko (Institut Français de Géopolitique) en la Universitato de Parizo VIII.[4][5]

Lacoste ludis gravan rolon en la revivigo de la termino "geopolitiko" en franca kaj angla lingvoj. Tiu esprimo estis iom damaĝita pro sia asociado kun la Naziismo pro la agado de la germana geopolitikisto Karl Haushofer.[3]

En pli frua verko, nome La Géographie du sous-développement, Lacoste estis sugestinta spacan klarigon de la koncepto "subdisvolviĝo".

Verkoj redakti

  • Les Pays sous-développés (1959)
  • Géographie du sous-développement (1965)
  • Ibn Khaldoun - Naissance de l'histoire du Tiers-Monde (1965)
  • La Géographie ça sert d'abord à faire la guerre (1976) ISBN 2-7071-0815-4
  • Contre les anti-tiersmondistes et contre certains tiersmondistes (1985)
  • Géopolitique des régions françaises (1986)
    • vol 1: La France septentrionale
    • vol 2: La Façade atlantique
    • vol 3: La France du sud-est
  • Dictionnaire de Géopolitique (1993) ISBN 2-08-035101-X
  • Dictionnaire géopolitique des États (1994) ISBN 2-08-035104-4
  • La Légende de la terre (1996) ISBN 2-08-035446-9
  • Vive la Nation - Destin d'une idée géopolitique (1998) ISBN 2-213-59613-1
  • L'Eau des hommes (2002) ISBN 2-7022-0628-X
  • De la Géopolitique aux Paysages. Dictionnaire de la Géographie (2003) ISBN 2-200-26538-7
  • Maghreb, peuple et civilisation (kun Camille Lacoste-Dujardin) (2004) ISBN 2-7071-4432-0
  • Géopolitique. La longue histoire d'aujourd'hui (2006) ISBN 2-03-505421-4
  • L'Eau dans le monde: les batailles pour la vie (2006) ISBN 2-03-582578-4
  • Géopolitique de la Méditerranée (2006) ISBN 2-200-26840-8

Notoj redakti

  1. David Criekemans (20a de februaro 2007). Geopolitiek: "geografisch geweten" van de buitenlandse politiek?. Garant. pp. 544–546. ISBN 978-90-441-1969-5. Alirita la 25an de marto 2020.
  2. Hepple, Leslie W. (2000). "Geopolitiques de gauche: Yves Lacoste, Herodote and French radical geopolitics". en Dodds, Klaus; Atkinson, David (eld.). Geopolitical traditions: a century of geopolitical thought. New York: Routledge. p. 268. ISBN 9780415172486. Alirita la 25an de marto 2020.
  3. 3,0 3,1 Claval, Paul (2000-01-01). "Herodote and the French Left". en Dodds, Klaus; Atkinson, David (eld.). Geopolitical traditions: a century of geopolitical thought. New York: Routledge. ISBN 0415172489. Alirita la 25an de marto 2020.
  4. "[herodote.org".] www.herodote.org. Alirita la 25an de marto 2020.
  5. "Institut Français de Géopolitique | L'Institut". Arkivigite je 2020-03-24 per la retarkivo Wayback Machine www.geopolitique.net. Alirita la 25an de marto 2020.