„ Ne estas facila tasko elpremi la substancon de Bohr, Einstein, Gamow, Teilhard de Chardin, Broglie, Whitrow kaj multaj aliaj kaj, el la rezultanta densa kaĉo, ekstrakti ankoraŭ la puran kaj klaran esencon de la plej subtilaj mensoj de nia epoko. Tamen tion sukcesis brile fari Alberto
Fernández. Per siaj Senĝenaj dialogoj li gvidas la laikan leganton en la avangardon de la plej arkanaj konceptoj kaj teorioj de bazaj sciencoj kaj, fidela al la klasika normo 'instrui delegante' li kreas tri sim patiegajn rolulojn: Terano, Pensuto kaj Dubinja, kies konversacio lumigas familiare, ŝerce, pike kaj
replike la lastajn konkerojn de la fiziko kaj la biologio kaj la nervoskue fantastajn hipotezojn, kiuj fontas el la halucinaj kaj nekompreneblaj profundoj de la mikrom ondo kaj la makrokosmo.
Per dudek dialogoj inter Terano, Pensuto kaj Dubinja, Alberto Fernández konatigas nin kun mirigaj kaj konsternaj aspektoj de la gravito kaj de la tempo; kun la relativa valoro de la determinismo en la mikromondo; kun la fantomido de la materio; kun la preskaŭ fabela antimaterio; kun la demandoj kaj problemoj rilate la originon kaj evoluon de la vivo; kun la loko de la homa specio en la kadro de la biosfera disvolviĝo...
La fantazio kaj imago de la sciencofikciaj verkistoj pruviĝas mizeraj kokinflugoj kompare kun la nesondebla spektaklo de la universo kaj la vivo.
Ju pli subtiliĝas la metodoj de mezuro kaj analizo, des pli sorĉaj kaj neimageblaj perspektivoj aperas antaŭ niaj blindumitaj okuloj, kvankam, ĉe la fundo, ĉiam la nigro kaj la mistero baras la paŝon. Kiel la homoj de antaŭ ducent, kvincent, mil aŭ du mil jaroj, ankaŭ la nunuloj, sentante la mankon de la lasta kaj definitiva kialo, devas metafiziki... kio certe pruvas nian esencan senpovon. Antaŭe oni metafizikis antaŭ la suno kaj la luno; nun oni metafizikas antaŭ la kvazaroj kaj la fotonoj. Kiam kaj kie fine sukcesos la scienco havigi al si ĉiujn respondojn? Eble la poezia intuo jam antaŭvidis la vanecon de tia strebo. Eble Bécquer pravis, kiam li skribis:
Ekbrulis mia koro
en tu ja dezir-ardo:
al si min trenis tiu ĉi mistero,
kiel abisma faŭko!
Sed ve!, la du anĝeloj
kvazaŭ avertis min per la rigardo:
—Tra l’ sojlo de ĉi pordo
nur Dio havas pason!
Per esprimoriĉa, sprita kaj ĵongla stilo Alberto Fernández prezentas al ni en superbaj sintezoj la vertiĝodonan profundon de la universo kaj de la vivo,
la imponan majeston de spektaklo, kiu estas vera regalo por la menso kaj la sento. Senĝenaj dialogoj do estas verko ne nur de talenta vulgariganto kaj sintezanto de aparte kom plikaj sciencoj, sed ankaŭ de vera stilisto posedanta lingvon eksterordinare flekseblan kaj modernan.
Se al tio ni aldonas, ke la ilustroj, la tipografio kaj la ĝenerala aranĝo de la libro estas unuarangaj, la konkludo evidentas: ni troviĝas antaŭ verko de escepta valoro, kiu ^restiĝas sian aŭtoron, Esperanton kaj la serion 'Stafeto’. ” |