Ken Thomson
usona esperantisto
Ken THOMSON (naskiĝis en 1938; mortis la 30-an de oktobro 1991 en Tryon, urbeto en la kantono Polk de Norda Karolino, Usono) estis usona esperantisto, antaŭa prezidanto de ELNA kaj UEA-fakdelegito pri astronomio kaj fiziko.
Ken Thomson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1938 |
Morto | 30-an de oktobro 1991 en Tryon |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto fizikisto ![]() |
Fizikisto, li prezidis la Astronomian Societon de tiu urbo, kunfondis kaj vicprezidis la Narkolepsio-Asocion de la Golfborda Regiono, kaj membris en diversaj sciencaj kaj kulturaj societoj. Liaj interesoj variis de lingvistiko, astronomio kaj filozofio ĝis belarto, muziko kaj radio-amatoreco. Scipovante naŭ lingvojn, li dediĉis sin al Esperanto kun neniam velkanta entuziasmo.