Sopa boba (stulta supo) aŭ bodrio en la hispana lingvo estas la aro de diversaj pladoj mikse kiu komponis la restaĵojn de la manĝo de la monaĥejoj, kiu estis disdonita al malriĉuloj kiuj venis tiuintence ĉe ties pordoj, kiel karitato. Ricevis tiun nomon ankaŭ la restaĵoj nekonsumitaj de la klientoj de trinkejogastejo, kiuj estis disdonita al la nomitaj supistoj, kiuj interŝanĝe ludis aŭ kantis, deklamis aŭ diris versojn.[1]

Por komparo, oni nomigas ankaŭ "sopa boba" tiun kiu, el akvo kaj manĝorestoj, manke de nutraĵoj, estas aŭ estis disdonata al diversaj homaj grupoj en cirkonstancoj de malabundo, ĉefe en institucioj (prizonuloj de karcero, studentoj de gastejo -kiel aperas en El Lazarillo de Tormes-, soldatoj de kaaerno, maristoj de ŝipo - famas la kina sceno de Kirasŝipo Potjomkin-, aŭ al rifuĝintoj aŭ malliberigitoj en koncentrejoj).

Notoj redakti

  1. Benjamín Hernández Blázquez, (2007), El viaje de los garbanzos, Madrid, pp: 67

Eksteraj ligiloj redakti