Infandisvolviĝo aludas al la biologiaj, psikologiaj kaj emociaj ŝanĝoj kiuj okazas en homaj estaĵoj inter nasko kaj la fino de la adolesko, dum la individuo progresas el dependeco al pliiĝanta aŭtonomeco. Temas pri kontinua procezo kun antaŭvidebla sekvenco kvankam kun unika irado por ĉiu infano. Ĝi ne progresas je sama maniero ĉe ĉiu etapo kaj ĝi dependas el antaŭaj tipoj de disvolviĝo. Ĉar tiuj disvolviĝaj ŝanĝoj povas esti tre forte influitaj de genetikaj faktoroj kaj okazaĵoj dum la antaŭnaska vivo, genetiko kaj antaŭnaska disvolviĝo estas kutime inkluditaj kiel parto de la studo de Infandisvolviĝo. Rilataj terminoj estas disvolv-psikologio, reference al disvolviĝo tra la tuta vivodaŭro, kaj pediatrio, nome branĉo de medicino rilata al la infanzorgado. Disvolviĝa ŝanĝo povas okazi kiel rezulto de genetike kontrolitaj procezoj konataj kiel maturiĝo,[1] aŭ kiel rezulto de mediaj faktoroj kaj lernado, sed plej ofte enhavas interagadon inter ambaŭ. Ĝi povas okazi ankaŭ kiel rezulto de homa naturo kaj la kapablo por lerni el la propra medio.

Esplorado

Estas variaj difinoj pri la periodoj en Infandisvolviĝo, ĉar ĉiu periodo estas kontinua kun individuaj diferencoj rilate al komenco kaj fino.

Helpi infandisvolviĝon pere de gepatra trejnado, inter aliaj faktoroj, plibonigas bonajn indicojn de Infandisvolviĝo.[2] Gepatroj ludas gravan rolon en la infanaj vivo, sociigo, kaj disvolviĝo. Havi multajn patrojn povas aldoni stabilecon al la infana vivo kaj tiele plikuraĝigi sandisvolviĝon.[3] Alia influfaktoro en infandisvolviĝo estas la kvalito de ties zorgado. Infanzorgadaj programoj prezentas ŝlosilan oportunon por la helpo de infandisvolviĝo.

Optimuma disvolviĝo de infanoj estas konsiderata ŝlosila por la socio kaj tiele gravas kompreni la socian, kognan, emocian, kaj edukan disvolviĝojn de infanoj. Pliigita esplorado kaj intereso en tiu fako rezultis en novaj teorioj kaj strategioj, kun specifa rigardo al la praktiko kiu helpas disvolviĝon ene de la lerneja sistemo. Aldone al toi estas ankaŭ kelkaj teorioj kiuj klopodas priskribi sekvencon de statoj kiuj komponas la infandisvolviĝon.

Referencoj redakti

  1. Toga AW, Thompson PM, Sowell ER (2006). “Mapping brain maturation”, Trends Neuroscience 29 (3), p. 148–59. doi:10.1016/j.tins.2006.01.007. 
  2. Vilaça, S. (2012). Desenvolvimento infantil e capacitação materna como resultado da aplicação do Programa de Empowerment Parental para o desenvolvimento infantil (PEPDI). (doctoral), Universitato de Minho. Konsultita el http://hdl.handle.net/1822/24370
  3. http://www.cdc.gov/youthcampaign/pressroom/PDF/6.2.07-ParentsPlayRoleBG.pdf

Bibliografio redakti

  • Berl MM, Duke ES, Mayo J, Rosenberger LR, Moore EN, VanMeter J, Ratner NB, Vaidya CJ, Gaillard WD (August 2010). “Functional anatomy of listening and reading comprehension during development”, Brain Lang 114 (2), p. 115–25. doi:10.1016/j.bandl.2010.06.002. 
  • Bishop DV, Anderson M, Reid C, Fox AM (2011). “Auditory development between 7 and 11 years: an event-related potential (ERP) study”, PLoS ONE 6 (5), p. e18993. doi:10.1371/journal.pone.0018993. 
  • Friederici AD, Brauer J, Lohmann G (2011). “Maturation of the language network: from inter- to intrahemispheric connectivities”, PLoS ONE 6 (6), p. e20726. doi:10.1371/journal.pone.0020726. 
  • Giedd JN, Rapoport JL (September 2010). “Structural MRI of pediatric brain development: what have we learned and where are we going?”, Neuron 67 (5), p. 728–34. doi:10.1016/j.neuron.2010.08.040. 
  • Hu Z, Chan RC, McAlonan GM (2010). “Maturation of social attribution skills in typically developing children: an investigation using the social attribution task”, Behav Brain Funct 6, p. 10. doi:10.1186/1744-9081-6-10. 
  • Jolles DD, Crone EA (2012). “Training the developing brain: a neurocognitive perspective”, Front Hum Neurosci 6, p. 76. doi:10.3389/fnhum.2012.00076. 
  • Mooney, Carol Garhart. (2000) Theories of Childhood: an Introduction to Dewey, Montessori, Erikson, Piaget & Vygotsky. Redleaf Press. ISBN 1-884834-85-X.
  • Poulin-Dubois D, Brooker I, Chow V (2009). “The developmental origins of naïve psychology in infancy”, Adv Child Dev Behav 37, p. 55–104. doi:10.1016/S0065-2407(09)03702-1. 
  • Stiles J, Jernigan TL (2010). “The basics of brain development”, Neuropsychol Rev 20 (4), p. 327–48. doi:10.1007/s11065-010-9148-4. 
  • Tau GZ, Peterson BS (January 2010). “Normal development of brain circuits”, Neuropsychopharmacology 35 (1), p. 147–68. doi:10.1038/npp.2009.115. 
  • Vannest J, Karunanayaka PR, Schmithorst VJ, Szaflarski JP, Holland SK (May 2009). “Language networks in children: evidence from functional MRI studies”, AJR Am J Roentgenol 192 (5), p. 1190–6. doi:10.2214/AJR.08.2246. 
  • Ninivaggi, F.J. (2013). Biomental Child Development: Perspectives on Psychology and Parenting. Lanham, MD: Rowman & Littlefield.

Eksteraj ligiloj redakti