Bolivara revolucio

Bolivara Revolucio (aŭ Venezuela Revolucio) estas nomo donita en Venezuela, fare de Hugo Chávez (1954-2013) kaj liaj partianoj, al projekto ideologia, socia kaj sociala, kiu ekas en 1999, per la elekto de Chávez kiel prezidento de la lando.[1]

Néstor Kirchner iama prezidento de Argentino kaj Hugo Chávez en julio de 2004.
Chávez, Kirchner kaj Lula da Silva.
la rusa registo Dmitrij Medvedev kaj Hugo Chávez en 2008 antaŭ la portreto de Simón Bolívar.
Dosiero:Logotipo Gobierno Venezuela (2012).PNG
Institucia Logoo de la Registaro de Venezuelo kie videblas plej klare la vorto Bolivara.

Idearo redakti

Laŭ ties partianoj, la revolucio baziĝas sur la idearo de la Libertador Simón Bolívar,[1] sur la doktrinoj de Simón Rodríguez, kiu proponis, ke Latinameriko inventu sian propran politikan sistemon, kaj de la generalo Ezequiel Zamora "Tierras y Hombres Libres" kaj "Horror a la Oligarquía", kiu defendis la posedon de la tero por la kamparanoj kiuj laboras ĝin. Ĝi celas alveni al nova socialismo. Unu el ties ĉefaj decidoj estis la aprobo pere de popola referendumo de la konstitucio de 1999.[1]

La reformoj fare en la kadro de la Bolivara Revolucio, derivis en la politika polusigo de la socio venezuela, kiu rezultis foje en situacioj de violento.

La centraj ideoj de la Bolivara Revolucio adaptiĝis el bolivarismo al ties praktiko estas la jenaj:[1]

  • Nacia aŭtonomeco.
  • Partopreno de la popolo pere de popolaj elektoj, referendumoj, kaj aliaj rimedoj de partopreno demokratio.
  • Eltenebla ekonomio.
  • Etiko de servo al la popolo.
  • Justa distribuado de la enspezo el nafto.
  • Lukto kontraŭ la politika koruptado kaj la malriĉo.[2]

Internaciaj rilatoj redakti

La esenco de la bolivara idearo okazigis malamikecon de la registaro de Usono, dum oni alproksimiĝis al latinamerikaj ŝtatoj kiaj Kubo, Nikaragvo, Ekvadoro, Bolivio ktp. Ĉefe la rilatoj de Venezuelo kun Kubo pliboniĝis (nafto kontraŭ socialaj servoj), kion profitis la kapitalisma propagando por akuzi, ke en Venezuelo regas kubanoj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 http://mexico.cnn.com/mundo/2013/03/05/hugo-chavez-el-socialista-que-lidero-la-revolucion-bolivariana Hugo Chávez, el socialista que lideró la revolución bolivariana, alirita la 25an de decembro de 2013, Mariano Castillo kaj Osmary Hernández, 5a de marto de 2013, CNN
  2. http://articles.latimes.com/2013/mar/05/local/la-me-hugo-chavez-20130306 President Hugo Chavez dies at 58; hero to Venezuela's poor, alirita la 27an de decembro de 2013, Chris Kraul kaj Mery Mogollon, 5a de marto de 2013, Los Angeles Times, angle.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti