Miranda (subŝtato)

subŝtato de Venezuelo
(Alidirektita el Miranda (ŝtato))

Miranda estas subŝtato de Venezuelo. Ĝi situas en la centro de la lando. Ĝin limigas norde la Ĉefurba Distrikto kaj la subŝtato Vargas, oriente la Kariba Maro, sude la subŝtatoj Guárico kaj Aragua, kaj okcidente la subŝtato Aragua.

Ŝtato Miranda, Venezuelo

Ĝia ĉefurbo estas Los Teques. Petare, Baruta kaj Chacao apartenas al Karakaso, la ĉefurbo de la lando. Aliaj gravaj urboj estas Charallave, Cúa, Higuerote, Río Chico, Ocumare del Tuy, Guatire kaj Guarenas.