Cordillera de Mérida

La Cordillera de Mérida [kordijEra] aŭ Venezuelaj Andoj estas serio de montaraj sistemoj en nordokcidenta Venezuelo. La Cordillera de Mérida estas nordorienta etendo de Andoj. La teritorio etendas sudokcidente-nordorienten inter la limoj de Venezuelo kaj Kolombio kaj la Venezuela Marborda Teritorio. La baseno de Táchira [tAĉira] separas la teritorion de la Cordillera de Mérida el la Cordillera Oriental, kiu formas la limon inter Kolombio kaj Venezuelo.

Cordillera de Mérida
Geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoVenezuelo

Supermara alteco2 600 m [+]
- koordinatoj8° 40′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)8.66666667-71Koordinatoj: 8° 40′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoMonto Bolivaro [+]


Cordillera de Mérida (Venezuelo)
Cordillera de Mérida (Venezuelo)
DEC

Map
Cordillera de Mérida
Vikimedia Komunejo:  Sierra Nevada de Mérida [+]
vdr

La Sierra Nevada de Mérida (Neĝokovrita Montaro) estas la plej alta montaro en la pli granda masivo, nome Cordillera de Mérida. Gravaj montoj estas ekzemple la Monto El Águila.