Golfo de Venezuelo

11° 30′ N 71° 0′ U / 11.500 °N, 71.000 °U / 11.500; -71.000 (mapo) La Golfo de Venezuelo estas golfo de la Kariba Maro limigita de la venezuelaj subŝtatoj Zulia kaj Falcón kaj de La Guajira, de Kolombio. Markolo 54 km longa konektas ĝin kun la Lago Marakajbo sude.

Golfo de Venezuelo
La Duoninsulo Guajira (maldekstre) kaj la Golfo de Venezuelo (centre) situantaj sude de la Kariba Maro.
La Duoninsulo Guajira (maldekstre) kaj la Golfo de Venezuelo (centre) situantaj sude de la Kariba Maro.
La Duoninsulo Guajira (maldekstre) kaj la Golfo de Venezuelo (centre) situantaj sude de la Kariba Maro.
golfo [+]
Koordinatoj11° 30′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)11.5-71Koordinatoj: 11° 30′ 0″ N, 71° 0′ 0″ U (mapo)

Golfo de Venezuelo (Venezuelo)
Golfo de Venezuelo (Venezuelo)
DEC
Golfo de Venezuelo
Golfo de Venezuelo
Lokigo de Venezuelo en mondo

Golfo de Venezuelo (Tero)
Golfo de Venezuelo (Tero)
Loko de la Golfo Kokivakoa.
Map
Golfo de Venezuelo
Vikimedia Komunejo:  Gulf of Venezuela [+]
vdr

Loko redakti

La Golfo lokiĝas en la nordo de Sudameriko, inter Paraguana Duoninsulo de Falcón en Venezuelo kaj Guajira Duoninsulo en Kolombio kaj estas konektita al la Lago Marakajbo pere de artefarita navig-kanalo. Estas nuna disputo inter Kolombio kaj Venezuelo pri la golfo kiu ne estis ankoraŭ solvita, spite jardek-longa negocado fare de duflanka komitato.

Historio redakti

Ĝi estis malkovrita de okcidentanoj en 1499 kiam ekspedicio estrita de Alonso de Ojeda en kiu li estis akompanata de Amerigo Vespucci, esploris la venezuelajn marbordojn kolektante informaron kaj nomigante novajn terojn, alvenis al la golfo post pasi tra la Nederlandaj Antiloj kaj la Duoninsulo Paraguana.

Ankaŭ la teritoriaj akvoj estas sub la polemiko pri la golfo. La lima disputo aperis post la sendependigo de Kolombio kaj Venezuelo el Hispanio en la komenco de la 19a jarcento. La Hispana Imperio ne limigis la areon ĉar la indiĝenoj de la grupo de la guajuoj montris fortan reziston en la areo. La terlimoj estis fine setlitaj en 1941, sed ne la maraj.

Ekonomia gravo redakti

La ĉefa faktoro kiu havigas gravon al tiuj akvoj estas la fakto ke ĝi konektas la akvojn de la Kariba Maro kaj tiujn de la Lago Marakajbo, grava resursejo de nafto por Venezuelo. La golfo tiele helpas konekti la kuŝejojn kaj rafinejojn de la Lago Marakajbo kun la mondaj merkatoj.