Vajua lingvo
La Vajua Lingvo (Vajua: wayuunaki) estas parolata de 305 000 vajuoj en nordokcidenta Venezuelo kaj nordorienta Kolombio sur la Gvaĥira duoninsulo.
Vajua lingvo | |
Wayuunaiki | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ta-Arawakan | |
Parolata en | Kolombio, Venezuelo |
Regiono | Norda Sudameriko |
Parolantoj | 305 000 |
Skribo | Latina alfabeto |
Prononco | ŭa-ju-naj-ki |
Lingvistika klasifiko | |
Amerinda (areo)
| |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | guc |
ISO 639-3 | guc |
Glottolog | wayu1243 |
Angla nomo | Wayuu |
Franca nomo | wayuu |
ISO 639-3 guc | |
Noto | |
La Vajua estas parto de la Araŭaka lingva familio domina en diversaj partoj de la Karibio. Ili havas iujn minimumajn diferencojn en dialekto dependantajn de la regiono de La Guajira en kiu ili rezidas; norda, centra, aŭ suda zonoj de ĉi tiu regiono. La plejparto de la novaj generacioj parolas la Hispanan flue sed ili komprenas la gravecon konservi sian tradician aŭtoĥtonan lingvon.
Legiveco
redaktiPor reklami kaj subteni kulturan integradon kaj dulingvan klerigadon inter vajuoj kaj aliaj kolombianoj, la Centro Etnoeducativo Kamusuchiwo’u elpensis la iniciativon krei la unuan ilustritan vortaron Wayuunaiki-Hispana, Hispana-Wayuunaiki. [1][rompita ligilo]
Malpli ol po 1% de Vajuaj parolantoj legivas en la Vajua dum po de 5 ĝis 15% estas legivaj en la Hispana. Estas 105,000 parolantoj en Kolombio kaj 170,000 en Venezuelo. Alternaj nomoj inkluzivas: Guajiro, Guajira, Goajiro.
Gramatiko
redaktiFonologio
redaktiVokaloj
Antaŭa | Centra | Dorsa | |
---|---|---|---|
Alta | i [i] | ü [ɯ] | u [u] |
Meza | e [ɛ] | o [ɔ] | |
Malalta | [a] |
Noto: "e" kaj "o" estas pli malfermaj ol en la angla. "a" estas iomete antaŭe de centro, kaj "ü" estas iomete dorse de centro.
Konsonantoj
labialo | Alveolara | Palatala | Velara | Glotala | |
---|---|---|---|---|---|
Plozivoj | p [p] | t [t̪] | ch [tʃ] | k [k] | ' [’] |
Nazaloj | m [m] | n [n] | ñ [ɲ] | ||
Frikativoj | s [s] | sh [ʃ] | j [h] | ||
Klaketoj | l [ɺ] | ||||
Triloj | r [r] | ||||
Alproksimantoj | w [w] | y [j] |
"l" estas laterala klaketo prononcata kun la lango tuj malantaŭ la pozicio de la Hispana "r," kaj kun pli da laterala aerfluo.
Fontoj
redakti- The Rosetta Project: Wayuu language Arkivigite je 2007-10-01 per la retarkivo Wayback Machine (~la projekto Rosseta: la Vajua lingvo)
Eksteraj ligiloj
redakti- Ethnologue: Wayuu language (Vajua lingvo)
- Lakona ekspliko de la wayunaiiki lingvo Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine