El Tocuyo [toKUjo], fondita kiel Nuestra Señora de la Pura y Limpia Concepción de El Tocuyo,[1] estas urbo de Venezuelo, ĉefurbo de la municipo Morán, subŝtato Lara.

El Tocuyo
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3018
Demografio
Loĝantaro 41 327  (2001) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 47′ N, 69° 48′ U (mapo)9.7822222222222-69.793055555556Koordinatoj: 9° 47′ N, 69° 48′ U (mapo) [+]
Alto 616 m [+]
Areo 2231 km² ( 223 100 ha) [+]
El Tocuyo (Venezuelo)
El Tocuyo (Venezuelo)
DEC
El Tocuyo
El Tocuyo
Situo de El Tocuyo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Tocuyo [+]
vdr
Situo en Venezuelo.

Geografio redakti

Situa sur fekunda valo, ĉirkaŭata de montetoj, tiu urbo troviĝas ĉe la nordaj deklivoj de Andoj.

El Tocuyo troviĝas je averaĝa alteco de 620 msm kaj ties klimato klasiĝas kiel kserofila. La jara precipitaĵo ne superas 600 mm. Ĝi estas trapasata de la Rivero Tocuyo kiu nomigas la urbon kies signifo, laŭ fakuloj, estas «Fumo de jukao». Tiu rivero permesas la irigacion de la kultivo de sukerkano en sia valo, kies etendo atingas 20 km².

Historio redakti

La urbo estis fondita en la 7-a de decembro 1545 de la reĝa funkciulo Juan de Carvajal, kun la nomo «Nuestra Señora de la Pura y Limpia Concepción de El Tocuyo». Tiu urbo krom ties elstareco en la unuaj jaroj de konkistadoroj kaj koloniistoj, havis gravon etendeman, ĉar el tie eliris la diversaj ekspedicioj por loĝigi urbojn de la Provinco Venezuela. Pro tio El Tocuyo estis kromnomita «ciudad madre» (patrina urbo) de Venezuelo.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Olier, Janett (Editora). 1995. El Tocuyo 450 años. J & Eme Editores S.A. Maracaibo-Venezuela.
  • Troconis de Veracoechea, Hermila. 1984. «Historia de El Tocuyo Colonial», Universidad Central de Venezuela, Ediciones de la Biblioteca, Caracas.
  • José Ángel Rodríguez: Alemanes en regiones equinocciales. Calixto Cler declaró en contra de Juan de Carvajal. Alfadil Ediciones. 1999. Caracas. en 2007, ISBN 980-354-071-8. Pág. 49

Eksteraj ligiloj redakti