Cojedes estas unu el la 23 subŝtatoj kiuj konsistigas Venezuelon. La subŝtato, situanta en la centro de Venezuelo, limas kun Yaracuy kaj Karabobo en la nordo, Guarico en la oriento, Barinas en la sudo, Portugasa en la okcidento kaj Lara en la nordokcidento.

Cojedes
Subŝtato
Flag of Cojedes State.svg
Escudo del estado Cojedes.svg
FlagoBlazono

LandoVenezuelo

Supermara alteco88 m [+]
ĈefurboSan Carlos
- koordinatoj9° N, 68° U (mapo)9.35-68.316666666667Koordinatoj: 9° N, 68° U (mapo)
Areo1 480 km² (148 000 ha) [+]

Loĝantaro500 420 [+] (2017)
Denseco338,12 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-04:00 [+]
ISO 3166-2VE-H

Cojedes (Tero)


Map
Cojedes

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Cojedes [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La subŝtato kovras areon de 14 800 kvadrataj kilometroj. En la subŝtato loĝas 323 165 loĝantoj (ĝis 2011). Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas San Carlos.

HistorioRedakti

La hispanoj alvenis en la regionon en la 16-a jarcento, konkeris ĝin kaj ĝi restis sub ilia kontrolo ĝis la 19-a jarcento.

En la 1820-aj jaroj, la areo estis aldonita al la granda Respubliko de Kolombio kaj post ke ĝi diseriĝis en 1830, la areo estis transdonita al Venezuelo. Venezuelo estis dividita en provincojn kaj la regiono iĝis parto de la provinco de Karbobo. En 1855, la provinco de Cojedes estis kreita en la areo kie la hodiaŭa ŝtato ekzistas.

En 1864, post la federacia milito, Venezuelo iĝis federacia ŝtato kaj la provinco iĝis la ŝtato Cojedes. En la sekvaj jaroj, la subŝtato trairis kuniĝojn kun aliaj subŝtatoj ĝis, komence de la 20-a jarcento, ĝia statuso kiel aparta subŝtato estis establita.

EkonomioRedakti

La ekonomio de Cojedes estas plejparte bazita sur agrikulturo, kiu inkludas, interalie, la kultivadon de maizo, ignamoj, ordinara manioko, kaj sorgo, same kiel la bestbredado.

Eksteraj ligilojRedakti