Barinas (ŝtato)

La ŝtato (respektive subŝtato) Barinas (aŭ Barinaso esperantigita) estas unu de la 24 federaciaj entoj kiuj kunformas Venezuelon, nome la República Bolivariana de Venezuela. Ĝi situas en la regiono Los Llanos kaj malgranda parto apartenas al la regiono de Andoj. Ĝi enhvas teritorion de 35 200 km², kio estas 3,84 % de la landa teritorio. Laŭ INE ĝi enhavas totale 970 689 loĝantojn, tio estas la 15-a plej loĝata ŝtato de Venezuelo.

Barinas
Subŝtato
Catedral Nuestra Señora del Pilar.jpg
Flag of Barinas State.svg
Escudo del Estado Barinas.svg
FlagoBlazono

LandoVenezuelo

Supermara alteco107 m [+]
ĈefurboBarinas
- koordinatoj8° N, 69° U (mapo)8.1333333333333-69.416666666667Koordinatoj: 8° N, 69° U (mapo)
Areo35 200 km² (3 520 000 ha) [+]


ISO 3166-2VE-E

Barinas (ŝtato) (Tero)


Map
Barinas

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Barinas (state) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Preĝejo Nuestra Señora del Rosario de El Real, de Calderas

Ĝi limas norde kun la ŝtatoj Trujillo, Portuguesa kaj Cojedes, sude kun la ŝtatoj Apure kaj Táchira, oriente kun Guárico kaj okcidente kun Mérida kaj Táchira. Ĝi havas 12 municipojn kaj 52 submunicipojn nome parroquias. Ĉefaj urboj estas la jenaj: Barinas, Socopó, Ciudad Bolivia, Barinitas, Sabaneta, kaj aliaj.