Palo [PAlo] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Palo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22337
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 0° 15′ O (mapo)42.3241666666670.24472222222221Koordinatoj: 42° 19′ N, 0° 15′ O (mapo) [+]
Alto 739 m [+]
Areo 14,40184 km² (14 40. 184 ha) [+]
Palo (Provinco Ŭesko)
Palo (Provinco Ŭesko)
DEC
Palo
Palo
Situo de Palo
Palo (Hispanio)
Palo (Hispanio)
DEC
Palo
Palo
Situo de Palo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palo (Huesca) [+]
vdr

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Sobrarbe, kiel plej malgranda municipo en la komarko, lime norde, okcidente kaj oriente kun La Fueva kaj sude kun Abizanda. El Pueyo de Araguás estas en la valo La Fueva sed for de la samnoma municipo.

La loĝloko Palo mem (739 msm)[1] estas je 140 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ ŝoseo A-2206 el apuda La Fueva norde kaj Abizanda sude. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio redakti

La preĝejo estis konstruita en la 16-a jarcento.

Komence de la 19-a jarcento kaj Palo kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Palo mem kie oni malaltiĝis el 277 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 30 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, la romanika ermitejo de la 11-a jarcento, la Sanktejo de Bruis (16-a jarcento), kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti