Sobrarbe estas komarko de la nordo de la Provinco Ŭesko, en nordo de la regiono Aragono, en Hispanio. Ĝia administracia ĉefurbo estas Boltaña (aragone Boltanya) dum la ĉefurbo por ekonomia disvolvigo estas Aínsa (aragone L'Aínsa).

Sobrarbe en Aragono.

La ekonomio estas bazita, ĉefe, iam sur agrikulturo kaj brutobredado kaj nun sur turismo. Ĉefaj altiraĵoj estas la montaraj pejzaĝoj de Pireneoj, piedirado, montogrimpado, natura observado ktp.

Krom la hispanan, oni parolas ankaŭ variaĵojn de aragona.

Municipoj redakti

Ĝi enhavas jenajn 19 municipojn:

 
Municipoj de Sobrarbe.

Geografio redakti

 
La valo Ordesa estas unu el plej famaj kaj vizitataj lokoj de la komarko.

Ĝi limas okcidente kun Alto Gállego, oriente kun Ribagorza kaj sude kun Somontano de Barbastro. Ĝi estas inter Ĉepireneo kaj Pireneoj. Ĝi enhavas grandajn arbarojn de miloj da hektaroj. Pro sia aparteco kaj la ĝenerala alurba migrado la komarko perdis grandan parton de la loĝantaro laŭlonge de la 20-a jarcento, nome el pli ol 22 000 loĝantoj komence de la jarcento ĝis malpli ol 7 000 loĝantoj fine de la jarcento; poste iom oni rekuperiĝis ĝis super la limo de la 7 000 loĝantoj ĉefe pro la montara turismo.

Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara kaj la Natura Monumento de la Pireneaj Glaĉeroj kaj la Nacia Parko Ordesa y Monte Perdido estas tute ene de la komarko.

La komarko kiel institucio redakti

La leĝo de la komarkokreo estas la leĝo 5/2003 de la 26-a de februaro 2003.[1] La komarko konstituiĝis en la 26-a de aprilo 2003.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ley de creación de la comarca de Sobrarbe. Arkivita el la originalo je 2023-03-19. Alirita 2023-03-16.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sobrarbe en la hispana Vikipedio.